Pierre Naville

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pierre NAVILLE (naskiĝinta en Parizo, 1904 - mortinta en Parizo, 1993) estis franca verkisto kaj sociologo.

Li estis Superrealisto, Komunisto, kaj poste Trockijisto antaŭ li varbiĝis en la Parti Socialiste Unifié (PSU), konduktinte karieron kiel metia sociologo.

Superrealismo de Ĝiaj Plej Frua Epoko[redakti | redakti fonton]

En 1922 li fondis la avangardan revuon l'Œuf dur kun Philippe Soupault, F. Gérard, Max Jacob, Louis Aragon kaj Blaise Cendrars.

Li estis kundirektoro kun Benjamin Péret por la tri unuaj eldonkvantoj de La Révolution surréaliste, fondis la Buroon de Studadoj Superrealismaj (1924) kaj partoprenis superrealismajn agadojn kun André Breton antaŭ li eventuale ekkontraŭis Superrealismon kaŭze de liaj politikaj diverĝoj.

Ekstrema Maldekstra Politiko[redakti | redakti fonton]

En 1926, li apartenis al la Franca Komunista Partio, kie li direktis la eldonaĵon Clarté. Li estis parto de delegacio kiu vizitis al Lev Trockij en Moskovo en 1927. Li reiris konvinkita per la argumentoj de Trockij kaj estis ekskluzivita de la Komunista Partio en 1928 pro deviacio.

Ekde tiu punkto antaŭen li partoprenis en la vivo de franca Trockijisma ekstrema maldekstro kaj notinde en ĝiaj eldonaĵoj. Li fariĝis malpli kaj malpli konvinkita per la pozicio de Trockij kaj disiĝis kun la grupo en 1939.

Li tiam organizis provojn krei Marksistan maldekstron, sen kaptiloj Komunistaj kaj Trockijistaj, kies eldonaĵo nomiĝis Revue Internationale.

Unue trapasinte la PSU-on, li daŭre serĉis modernan maldekstron en la PSG, poste la UGS, antaŭ li partoprenis en la reestablo de la PSU sub la Kvina Respubliko.

Li restis lojala al tiu grupo malgraŭ ĝia kontraŭo al la "realistoj" (Gilles Martinet, Michel Rocard) kaj montris totalan malakcepton de François Mitterrand.

Psiko-Sociologio de Verko[redakti | redakti fonton]

Nomita direktoro de studado ĉe la CNRS en 1947, li laboris kun Georges Friedmann ĉe la Centre d'études sociologiques, dediĉinte liajn verkojn al la psiko-sociologio de verko kaj al la s tudado de: aŭtomacio, industria socio, psikologio de agado kaj al la strategiistoj kaj teoriistoj de la milito, notinde Carl von Clausewitz. Li kontrolis la tradukon kaj eldonon de la Kompletan Verkaron de von Clausewitz.

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Superrealistaj[redakti | redakti fonton]

  • Les Reines de la main gauche, 1924

Politikaj[redakti | redakti fonton]

  • La Révolution et les Intellectuels, 1926
  • Les Jacobins noirs (Toussaint-Louverture et la Révolution de Saint-Domingue) kun Cyril Lionel Robert James
  • La Guerre du Viêt-Nam, 1949
  • Le Nouveau Léviathan, 1957-1975
  • Trotsky Vivant, 1962
  • Autogestion et Planification, 1980

Sociologiaj[redakti | redakti fonton]

  • De la Guerre, translated from Carl Von Clausewitz kun Denise Naville kaj Camille Rougeron
  • La Psychologie, science du comportement, 1942
  • Psychologie, marxisme, matérialisme, 1948
  • La Chine Future, 1952
  • La Vie de Travail et ses Problèmes, 1954
  • Essai sur la Qualification du Travail, 1956
  • Le Traité de Sociologie du Travail, 1961-1962
  • L'État entrepreneur: le cas de la régie Renault kun Jean-Pierre Bardou, Philippe Brachet kaj Catherine Lévy, 1971
  • Sociologie d'Aujourd'hui, 1981

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Vivmemoroj (Le Temps du surréel, 1977)

Libroj Pri Pierre Naville[redakti | redakti fonton]

  • Des sociologies face à Pierre Naville ou l'archipel des savoirs - Centre Pierre Naville
  • Les logiques de la découverte et celles de l'action par Pierre Rolle en: Pierre Naville, la passion de la connaissance - Michel Eliard, Presses universitaires de Toulouse-le-Mirail, 1996

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla la 28-an de novembro, 2006.