Pierre Rabhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Rabhi
Persona informo
Pierre Rabhi
Naskonomo Rabah Rabhi
Naskiĝo 29-an de majo 1938 (1938-05-29)
en Kenadsa, Provinco Beŝar,  Franca Alĝerio
Morto 4-an de decembro 2021 (2021-12-04) (83-jaraĝa)
en Bron, Rhône,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per enkrania hemoragio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Maisons familiales rurales vd
Familio
Infanoj Sophie Rabhi vd
Profesio
Okupo eseisto • konferanseoterkultivistoverkisto • mediprotektulo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre Rabhi, en Esperanto Petro Rabi', (naskiĝis en Kenadsa (Alĝerio) en 1938 - mortis en Liono (Francio) la 4-an de decembro 2021). Li estas agrokultivisto, politikisto, verkisto, fondinto de la koncepto "Oazo en ĉiuj ejoj" (france Oasis en tous lieux). Li estas unu el la fondintoj aŭ teoriistoj de la ekonomia nekresko. Liaj teorioj baziĝas sur lia sperto kiel agrokultivisto en varma kaj malriĉa tero sude de Francio. Por li, kiam la tero estas malriĉa por agrokulturo, ĝi bezonas kompoŝton kaj akvon, kiu venas el ĉielo per plantado de frukt-arboj.

Li regule animas prelegojn aŭ lernorondojn pri temoj kiel memvola simpleco kaj pri daŭripova nekresko. Konsiderata kiel pioniro de alimondismo, li estas invitita dum la Monda Socia Forumo kaj titolas siajn prelegojn "Doni animon al tutmondiĝo". Li kreis en 2007 la Movadon por Tero kaj Humanismo, poste alinomita Movado Kolibroj [1], kies celo estas helpi ĉiun konstrui, siaskale, novajn societajn modelojn bazitajn sur memstareco, ekologio kaj humanismo. Li partoprenis la eldonkomitaton de la monata revuo franclingva La Malkresko kaj estas vic-prezidanto de la asocio Kokopelli kiu laboras por protektado de vivuldiverseco, produktado kaj disdonado de semoj el ekologia agrikulturo kaj redisvolviĝo de kulturataj grundoj.

Legendo de la kolibro[redakti | redakti fonton]

Kolibro

En siaj publikaj intervenoj, Rabi' kutimas rakonti la indianan legendon de la kolibro, kies nomon li ĉerpis por krei sian Movadon Kolibroj.

Citaĵo
 Iun tagon okazis giganta arbara forbrulego. Ĉiuj bestoj, teruritaj, timigitaj, senpove spektis la detruon. Nur eta kolibro aktiviĝis, irante ĉerpi kelkajn akvogutojn en sia beko por ilin ĵeti surfajren. Post momento dazipo, tedita de ĉi tiu ridinda agitiĝo, ekdiras:

"Kolibro! Ĉu vi frenezas? Ne per ĉi gutetoj vi la fajron estingos!"

Kaj la kolibro respondis : "Mi ja scias, sed mi faras mian parton."[2] 

Libroj (en la franca)[redakti | redakti fonton]

  • Du Sahara aŭ Cévennes ou la reconquête du songe (autobiografio), Éditions de Candide, Lavilledieu, 1984, rééd. Albin Michel, Parizo, 1995, reeldonita sub la titolo Du Sahara aŭ Cévennes : itinéraire d'un homme au service de la Terre-Mère, Albin Michel, Paris, 2002.
  • Le Gardien du Feu (romano), Éditions de Candide, Lavilledieu, 1986, Éditions Albin Michel, Paris, 2003.
  • L'Offrande au crépuscule (Prix des sciences sociales agricoles du ministère de l'Agriculture), Éditions de Candide, Lavilledieu, 1989, reeldonita de L'Harmattan 2001.
  • Le Recours à la terre (recueil d'articles), Éditions Terre du Ciel, Lyon, 1995, pliampleksigita reeldono en 1999.
  • Parole de Terre : une iniciation africaine, Éditions Albin Michel, Paris, 1996 (antaŭparolo de Yehudi Menuhin).
  • Manifeste pour des Oasis en tous lieux, pluraŭtora verko direktata de Pierre Rabhi, 1997.
  • Le Chant de la Terre interview par Jean-Pierre et Rachel Cartier, Editions La Table Ronde, Paris, 2002
  • Graines de possibles, regards croisés sur l'écologie avec Nicolas Hulot, Ed Calmann-Lévy, Paris, 2005. ISBN 2-7021-3589-7
  • Conscience et environnement, Éditions du Relié, Gordes, 2006
  • Vers la sobriété heureuse, éditions Actes Sud, Arles, 2010.
  • Éloge du génie créateur de la société civile, éd. Actes Sud, Arles, [2011].
  • Antaŭparolo de La Terre comme soi-même : repères pour une écospiritualité, de Michel Maxime Egger, éd. Labor et Fides, Ĝenevo, 2012, ISBN 978-2-8309-1445-0.
  • Un nouveau monde en marche : vers une société non-violente, écologique et solidaire, de Laurent Muratet kaj Étienne Godinot, éd. Yves Michel, Gap, 2012. Partopreno de Petro Rabio, kun interalie Akhenaton, Christophe André, Stefano Heselo (antaŭparolo), Jean-Marie Pelt, Matthieu Ricard, Jean Ziegler.
  • L’Agroécologie pour nos enfants, eld. "Actes Sud", Arles, 2013.
  • Antaŭparolo de Voyage à Païolive en Ardèche méridionale, de Véronique Groseil kaj Gil Jouanard, Éditions du Chassel, 2013, ISBN 979-1-09-092904-3

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]