Pierre Teilhard de Chardin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Teilhard de Chardin
Persona informo
Pierre Teilhard de Chardin
Naskonomo Pierre Marie Joseph Teilhard de Chardin
Naskiĝo 1-an de majo 1881 (1881-05-01)
en château of Sarcenat, Orcines
Morto 10-an de aprilo 1955 (1955-04-10) (73-jaraĝa)
en Novjorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo St. Andrew-on-Hudson cemetery vd
Religio panteismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko FrancioPopola Respubliko ĈinioNovjorkoFrancio vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo • Universitato Villanova • Notre Dame de Mongré High School vd
Familio
Patro Emmanuel Teilhard de Chardin vd
Gefratoj Marguerite-Marie Teilhard de Chardin vd
Parencoj Claude Aragonnès vd
Profesio
Okupo teologo • paleontologo • verkisto • paleoantropologo • katolika sacerdoto • geologofilozofo • scienca kolektisto • stretcher bearer vd
Laborkampo filozofioteologio • pastora zorgado • antropologio • filozofia antropologio • kristana filozofiogeologio vd
Doktoreca konsilisto Marcellin Boule vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marie-Joseph Pierre TEILHARD DE CHARDIN [maRI ĵoZEF pjer tejAR de ŝarDEn], naskita je la 1-a de majo 1881 en Sarcenat (Francio), mortinta je la 10-a de aprilo 1955 en Novjorko, estis franca jezuito. Li agis kiel filozofo, teologo, antropologo, geologo kaj paleontologo. Teologie li provis interpacigi la kristanismon kun eltrovoj de moderna scienco, precipe la evolucio de la vivo.

Kuriozaĵo: li estis malproksima ido de Voltaire, laŭ patrina flanko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1899 Teilhard de Chardin, 18-jara, aniĝis en la ordeno jezuita. Li studis geologion, fizikon kaj kemion kaj post magistriĝo instruis natursciencojn en la jezuita kolegio de Kairo, kie li faris ankaŭ geologiajn ekskursojn.

De 1908 al 1912 li studis teologion en Ore Place (ĉe Hastings en Sussex, nun East Sussex, Anglio). Je la 24-a de aŭgusto 1911 li estis ordinita kiel pastro.

Li ekstudis paleontologion en Parizo, sed la Unua mondmilito interrompis liajn studojn. Nur en 1922 li povis doktoriĝi (pri natursciencoj) kaj iĝis profesoro pri geologio ĉe la Katolika Instituto en Parizo kaj faris sciencajn ekspediciojn al Afriko, Azio kaj Oceanio. En 1926 li perdis sian postenon pro ne-ortodoksaj opinioj; lia ordeno ekzilis lin. Post tio li dum 20 jaroj vivis precipe en Ĉinio kaj en 1929 estis inter la malkovrintoj de sinantropo ĉe Pekino.

En 1940 li finis sian ĉefverkon Le phénoméne humain (la fenomeno homo), sed la katolika eklezio rifuzis la permeson publikigi ĝin.

En 1950 la Franca Akademio pri Sciencoj alvokis lin kiel membron.

En 1951 la encikliko Humani generis evidentigis konflikton inter liaj opinioj kaj la oficiala doktrino, kaj la jezuita ordeno duan fojon ekzilis lin. (En kelkaj rondoj li ricevis la kromnomon "la malpermesita jezuito".) Li pasigis la reston de sia vivo en Usono kiel asociita esploristo ĉe Antropologia Fondaĵo Wenner Gren.

Li mortis pro koratako, en la tago de Pasko de 1955. Li estis sepultita en la tombejo de la novica domo de jezuitoj en Saint Andrew on Hudson (nuntempe Hyde Park of New York).

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Li foje diris: "Mi estos komprenita nur tiam, kiam mia penso estos preterpasita."

Evolucio[redakti | redakti fonton]

Teilhard de Chardin sciis el siaj studoj, ke la vivo surtera ne estis laŭlitere kreita en ses tagoj, kiel raportas Genezo. Li kredis, ke la homo ricevis de Dio la rajton esplori ĉion, sed ne la garantion, ke la rezulto plaĉos al li; tial li provis akordigi la sciojn de scienco kun la katolika teologio.

La konflikto inter la katolika doktrino kaj la teorio pri evolucio ne estis tiom en historiaj okazintaĵoj, sed en la fakto, ke en evolucio efikas selekta procezo, kiu eliminas la malfortajn kaj malbone adaptitajn individuojn. Tiu selekto estas laŭ homa vidpunkto kruela kaj malfacile kongruigebla kun la imago de senlime bona kaj amanta Dio.

Teilhard de Chardin provis transponti tiun konflikton per la hipotezo, ke la evolucio de la vivo strebas al pli kaj pli granda komplekseco; en tiu strebado li vidis la amon, kiu ankoraŭ ne superis la kruelecon de la materia mondo. Celo de evolucio estas laŭ li "punkto Omega", la perfekta amo, kiun li vidis realigita en la persono de Jesuo Kristo (Apokalipso 21, 6: "Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino.").

Kvankam liaj verkoj neniam estis metitaj en la Indekson (nome, en la liston de la libroj kies legado estis malpermesita al katolikoj), dekreto de 1958 de la Sankta Ofico (tiutempe sub prezidanteco de kardinalo Alfredo Ottaviani devigis la religiajn kongregaciojn forigi la verkojn de la jezuito el la bibliotekoj, pro tio ke ili «entenas tielajn ambiguecojn kaj ankaŭ tiom gravajn erarojn, ke ili ofendas la katolikan doktrinon».

Kvankam la eklezio ne akceptis ion el tiuj pensoj dum la vivo de Teilhard de Chardin, li pretigis la vojon por similpensantoj, kiuj venis post li.

Li iam diris: "Oni komprenos min, nur kiam mi estos preteirita".

Homiĝo kaj humaniĝo[redakti | redakti fonton]

Teilhard de Chardin kredis, ke la biologian evolucion paralelas aŭ kompletigas spirita evolucio; kiel la unua kulminis per la ekesto de homo (homiĝo), la dua kulminu en la kreo de paca kunlaboro kaj interhelpo de homoj.

Li kredis, ke la komplekseco de la homaj cerbo kaj menso ebligos al la homo ekkonscii pri la avantaĝoj de tia paca kaj ama kunekzistado kompare al konkurenco, batalo kaj milito.

La noosfero[redakti | redakti fonton]

Inter la konvinkoj de Teilhard de Chardin estis, ke la pensoj de la homoj akiris ekziston iuspece sendependan de unuopaj homoj. Por tiu ekzisto li transprenis la terminon "noosfero", kiun kreis Vladimir Ivanoviĉ Vernadskij. La noosfero estas kvazaŭ pensa medio, kiu ekestis kiel rezulto de ĉiuj ĝisnunaj homaj pensoj kaj kiu pro la pliiĝanta tutgloba komunikado ĝi pli kaj pli influas ĉiujn homojn.

Obeo[redakti | redakti fonton]

El la biografio oni vidas, ke Teilhard de Chardin estis sendependa pensanto, sed tamen montris humilan obeon al sia ordeno kaj al la eklezio. Tio klariĝas el la fakto, ke obeo "kvazaŭ kadavro" (latine perinde ac cadaver) estis funda principo de la jezuitoj. Tial Teilhard de Chardin ne nur dufoje akceptis ekziliĝon, sed eĉ rezignis pri publikigo (ekster la eklezio) de siaj verkoj, eĉ pli kreado de pliaj verkoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Lia verko estis postmorte publikigita en 13 volumoj de 1955 ĝis 1976 far Jeanne Mortier.

  1. Le Phénomène Humain, (1955) (La fenomeno homo)
  2. L'Apparition de l'Homme, (1956) (La apero de la homo)
  3. La Vision du Passé, (1957) (La vizio de la pasinteco)
  4. Le Milieu Divin, 1957 (La dia medio)
  5. L'Avenir de l'Homme, (1959) (La alveno de la homo)
  6. L'Énergie Humaine, (1962) (La homa energio)
  7. L'Activation de l'Énergie, (1963) (La homa energio)
  8. La Place de l'Homme dans la Nature, (1965) ; Albin Michel, Coll. Espaces libres, 1996 (La loko de la homo en la naturo)
  9. Science et Christ, 1965 (Scienco kaj Kristo)
  10. Comment je crois, (1969) (Kion mi kredas)
  11. Les Directions de l'Avenir, (1973) (La direkto de la venonto)
  12. Écrits du Temps de la Guerre, (1975) (Verkoj el milita tempo)
  13. Le Cœur de la Matière, (1976) (La koro de la materio)

Román Rezek tradukis lian verkaron hungaren.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dudich, Endre. La mondovizio de Pierre Teilhard de Chardin. En: Scienca Revuo, vol. 61, n-ro 221 (2010), pp. 74-86 (online[rompita ligilo]¨)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]