Pierre Vidal-Naquet

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pierre Emmanuel VIDAL-NAQUET (naskiĝis la 23-an de julio 1930 en Parizo; mortis la 29-an de julio 2006 en Nico) estis franca historiisto. Li laste instruis ĉe la École des Hautes Études en Sciences Sociales (Lernejo pri altaj studoj pri sociaj sciencoj).

Post studado de historio Pierre Vidal-Naquet interesiĝis ĉefe pri greka antikvo kaj nuntempa historio. Unu el liaj esplortemoj estis la Atlantido-dialogoj Timeo kaj Kritio de Platono. Li mem opiniis ke la platona Atlantido estis alegorie kompreninda invento.


Verkoj (elekto)

  • Économies et Sociétés en Grèce ancienne. Périodes archaïque et classique, kun Michel Austin, Armand Colin, 1972
  • Le Chasseur noir. Formes de pensées et formes de société dans le monde grec, François Maspero, 1981
  • L'Atlantide. Petite histoire d'un mythe platonicien, Les Belles Lettres, 2005 ; ISBN 2-251-38071-X

Eksteraj ligiloj