Piers Gaveston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Piers Gaveston

Piers GAVESTON (n. ĉ. 1284, m. la 19-an de junio 1312) estis favorato, kaj eble amorato, de Eduardo la 2-a (Anglio).

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Gaveston naskiĝis en Gaskonio. Liaj gepatroj estis Kavaliro Arnoldo de Gaveston (batalisto kiu servis Eduardon la 1-an) kaj Claramonde de Marsan. Dufoje Eduardo la 1-a transdonis Arnoldon de Gaveston kiel ostaĝo: la duan fojon Arnoldo eskapis, kaj fuĝis kune kun Piers al Anglio, kie ili ambaŭ eniris la reĝan domanaron. Tie Piers altiris la aprobon de Eduardo la 1-a pro sia bona konduto kaj batala lerteco. La heredonto de Eduardo la 1-a, la estonta Eduardo la 2-a, amikiĝis al Piers, al kiu li faris multajn donacojn.

Tamen Eduardo la 1-a malkontentis pro la forta amikeco inter sia filo kaj Piers ĉar Piers ne havis nobelan rangon. La reĝo koleriĝis kiam en 1306 Piers, kune kun 22 aliaj kavaliroj, forlasis la anglan armeon dum militado en Skotlando kaj partoprenis turniron en Francio. Eduardo la 1-a proklamis ke ili estas ŝtatperfiduloj kaj konfiskis iliajn bienojn. Januaron 1307 li pardonis ĉiujn krom Piers: li plikoleriĝis kiam li informiĝis ke lia filo kaj Piers faris ĵuron ĉiam kune batali, ĉiam defendi unu la alian, kaj ĉiam dividi siajn posedaĵojn. Tia ĵuro minacis la stabilon de la regno.

Tamen lia filo planis nobeligi Piers per dono al li de la graflando Ponthieu. Li persvadis la anglan trezoriston William Langton peti la permeson de sia patro: kolerege Eduardo la 1-a alvokis kaj riproĉegis sian filon, laŭdire forŝirante buklojn desur ties kapo. La reĝo kunvenigis siajn nobelojn kaj ekzilis Gaveston, sed, ĉar li ŝajne senkulpis, Gaveston ricevis pension kondiĉe ke li ne alteriĝos en Anglio.

Revenigo[redakti | redakti fonton]

Julion 1307 mortis Eduardo la 1-a. Tuj Eduardo la 2-a venigis Gaveston, kiun li nomumis grafo de Kornvalo kaj fianĉigis al Margareta de Clare, nepino de Eduardo la 1-a. La nupto okazis ĉe Berkhamsted, kaj ĝin sekvis festenoj, ĉasoj, kaj turniro.

En 1308 Eduardo la 2-a eliris de Anglio por edziĝi al Izabela de Francio: li nomumis Gaveston regento, tio kio malplaĉegis al la aliaj nobeloj, kiuj kredis ke novnobeligito estas maltaŭga regento.

Gaveston kaj Izabela malamis unu la alian. Dum la kronada festeno de Eduardo, Gaveston ignoris ŝin kaj ŝiajn parencojn, kaj Eduardo mem klare pliĝuis la kompanion de sia favorato ol de sia edzino. Poste eltroviĝis ke Eduardo donis al Gaveston la oraĵojn kaj juvelojn kiun li ricevis kiel nuptodonacoj. Estiĝis onidiroj ke Eduardo kaj Gaveston estas amorantoj.

Dua ekzilo kaj reveno[redakti | redakti fonton]

La nobeloj devigis Eduardon denove ekzili Gaveston, kiu iris al Irlando kiel lordo-leŭtenanto (guberniestro). Tie li plifortigis Dublinon kaj akiris reputacion kiel bona administranto (laŭ la angla vidpunkto - li plisekurigis anglajn bienojn en Irlando): sed verŝajne li kverelis kun grava angla nobelo, Roĝero Mortimer (1-a grafo de March).

Somere de 1309 Eduardo sufiĉe potentis por revenigi Gaveston, sed denove tiu faris influajn malamikojn, inter kiuj estis Aymer de Valence (2-a grafo de Pembroke) (kiun Gaveston moknomis "Jozefo la judo") kaj Tomason Plantaĝeneton, kuzon de Eduardo kaj la plej potencan nobelon de la regno.

Tria ekzilo, kaj morto[redakti | redakti fonton]

En 1311, post malukcesa militado en Skotlando, la anglaj baronoj devigis Eduardon pluekzili Gaveston. Malmultaj kontraŭis tion. Senpermese Gaveston revenis en Anglion, kaj majon 1312 la barona konsilio arestis lin. Tomaso Plantaĝeneto kaj aliaj grafoj tiam forprenis kaj mortkondamnis lin: la 19-an de junio li senkapiĝis. Eduardo ĵuris venĝi la mortigon, sed nur en 1322 li venkis kaj ekzekutis Tomason Plantaĝenton.