Piet Buijnsters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Piet Buijnsters
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1941 (1941-11-12)
en Breda
Morto 30-an de julio 2018 (2018-07-30) (76-jaraĝa)
en Nimego
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj Esperantonederlanda
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantistoprogramisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton
vdr

Petrus Adrianus (Piet) BUIJNSTERS (naskiĝis la 12-an de novembro 1941 en Breda, mortis la 30-an de julio 2018 en Nimego) estis nederlanda esperantisto kaj komputika programisto.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Buijnsters laboris ĉe Philips kiel komputilprogramisto kaj sistemanalizisto. Li poste studis psikologion (licenciulo/magistro pri entreprena psikologio) kaj dum multaj jaroj estis docento kaj konsilanto pri entreprena direktado por estraj profesioj en hospitaloj. Li ankaŭ faris diversajn komputilprogramojn por la instruado kaj por sanzorgaj profesioj.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Piet Buijnsters estis esperantisto depost 1956. Li estis estrarano de la Esperanto-klubo de Eindhoven kaj poste de la Esperanto-klubo de Nimego. Buijnsters kelkfoje partoprenis Universalajn Kongresojn, interalie Helsinko, Antverpeno, Roterdamo, Lillo kaj ankaŭ diversajn regionajn kunvenojn. Li okupiĝis pri tradukado. Ĉe FEL estis eldonita lia traduko de La morto en Venecio de Thomas Mann kaj ĉe Internacia Esperanto-Instituto la traduko de Urug de Hella Haasse, fama nederlanda verkistino. Buijnsters ankaŭ programis apon por lerni Esperanton per plurfunkcia poŝtelefono. Lia interesoj speciale estis edukaj kaj instruaj sistemoj kaj traduksistemoj. De 2008 Buijnsters estis estrarano de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago.