Piet Mondriaan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Piet Mondriaan (1872-1944)

Piet MONDRIAAN (naskiĝis la 7-an de marto 1872 en Amersforto kaj mortis la 1-an de februaro 1944 en New York) estis nederlanda pentristo laboranta plejparte en eksterlando. Piet Mondriaan ĝenerale rigardatas pioniro de la abstrakta arto. Lia verkaro monde famas kaj inspiras multajn arkitektojn kaj praktikantojn de aplikata arto. Li mem nomis sian pentrostilon "neoplastikismo". Siaj verkojn Mondriaan subskribis per "Mondrian". Lia naskonomo estis Pieter Cornelis, sed ĉirkaŭ 1911 li ŝanĝis la antaŭnomon je "Piet".

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

La naskodomo

La patrino de Mondriaan estis malsanema, la patro severe kristanisma kortinstruisto. Pieter havis pli aĝan fratinon Christien (1870-1939) kaj tri pli junajn fratojn, Willem (1874-1945), Louis (1877-1943) kaj Carel (1880-1956). La patro de Mondriaan ŝatis desegni kaj instruis tiun fakon en la lernejo. La pentradon M. lernis ankaŭ de sia onklo Frits, kiu respektinde pentris amatore. In 1889 li finis sian edukiĝon je desegno-instruisto en bazlernejoj. En 1892 li ankaŭ ricevis la diplomon por instrui en mezlernejo.

Periodo en Nederlando[redakti | redakti fonton]

La periodon kiun Mondriaan pasigis en Nederlando karakterizis maltrankvilo. Li ofte transloĝiĝis, havis multajn adresojn en kaj ekster Amsterdamo. Ankaŭ spirite li estis serĉanto. En 1893 li ricevis la konfirmacion de la severa Reformita Eklezio kaj 1909 li aliĝis al la Teozofia Asocio de Amsterdamo. Poste li provis iĝi membro de la framasonoj, sed ili lin malakceptis.

En 1892 Mondriaan iris al la Amsterdama artakademio (kunstacademie). Komence li pentris banalajn religiajn verkojn kun idealigitaj kamparaj scenoj. Li ankaŭ faris portretojn. Li mem skribas pri tio: Op mijn 22e begon een zeer moeilijke tijd voor mij. Om in mijn levensonderhoud te voorzien deed ik allerlei soorten werk: bacteriologische tekeningen maken, schilderijen copieëren in Musea, ook gaf ik lesinstruis. Toen begon ik landschappen te verkopen en ik was blij dat ik net genoeg geld kon verdienen om te doen wat ik wilde doen. (En mia 22a jaro por mi komencis tre penoza tempo. Por gajni mian vivtenon mi faris ĉiajn specojn de laboro: fari bakteriologiajn desegnaĵojn, kopii pentraĵojn en muzeoj, mi ankaŭ instruis legi. Poste mi komencis vendi pejzaĝojn kaj min deprimis, ke mi ne povis perlabori sufiĉe da mono por fari kion mi volas.)

Perdinte iluziojn Mondriaan aliĝis al rondoj de radikalaj maldekstruloj. Post sange finanta fervoja striko en 1903 li forlasis Amsterdamon kaj ekloĝis en Brabant. Tie li pentris pejzaĝojn, sundronojn, muelilojn kaj florojn, provante trafi la guston de la pagipova publiko.
Mondriaan lasis sin inspiri de Vincent van Gogh, kiu intertempe iĝis pli populara ol dum sia vivo. Dum ĉi periodo M. pentris portretojn kaj plu florojn, kiuj memorigas ankaŭ al la verkoj de Gustav Klimt.
Ĉirkaŭ 1907 Mondriaan komencis pentri ege stiligitajn pejzaĝojn. Anticipante la estonton li ĉiam pli disiĝis de la realo. Liaj verkoj nun montris influojn de la Skolo de Hago (Haagsche School) kaj de la amsterdamaj impresionistoj. Tiutempe ankaŭ Jan Toorop grave infuis lian kreadon.
En 1908 Mondriaan ekloĝis en Zeeland kaj pentris interalie diversajn versiojn de la preĝejo de Domburg. Mallongan tempon li ankaŭ pentradis laŭ punktisma stilo. En 1909 mortis la patrino de Mondriaan. Liaj avangardismaj verkoj vendiĝis ĉiam pli bone.

Mondriaan.jpg

Periodo en Parizo: Kubismo[redakti | redakti fonton]

1911 Mondriaan transloĝiĝis al Parizo por ekkoni pli intense la verkaron de Pablo Picasso kaj aliaj kubistoj. En Parizo li alprenis la nomon "Piet" anstataŭ sia baptonomo Pieter Cornelis. Mondriaan estis influata de la verkoj de PICASSO kaj Georges Braque. Liaj pentraĵoj iĝis pli kaj pli abstraktaj same kiel iliaj titoloj, ekzemple Komponaĵo nr. 9

Denove en Nederlando: nun pure abstrakta[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1914, dum komenciĝis la Unua mondmilito, li vizitis sian malsanan patron. Pro la militaj cirkonstancoj li ne povis reveni al Parizo kaj ekloĝas en Laren, loko tre ŝatata de artistoj. Mondriaan konatiĝis kun Theo van Doesburg kaj skribis en ties ĵurnalo De Stijl traktaĵojn pri arto. Ankaŭ Bart van der Leck grave influis Mondriaan.

Ekde 1917 ĉia realismo malaperis el liaj verkoj kaj iom post iom ankaŭ ĉiaj movo kaj profundo. De tiam li uzadis plu nur la primarajn kolorojn, ruĝan, bluan kaj flavan, krome grizon, blankon kaj nigron.
Nun ĉiuj verkaĵoj liaj havas statikan firmecon kaj stabilecon, kiuj estas karakterizaj por arkitekturo.

Dua Periodo en Parizo[redakti | redakti fonton]

En 1919 Mondriaan reiris al sia malnova ateliero en Parizo. Li rimarkas, ke la kubistoj ne iras la saman radikalan vojon, kiun li elektis; ili ankoraŭ enmetas realecajn elementojn en siajn verkojn. Picasso plu faros tion dum sia tuta vivo.
En ĉi periodo M. fojfoje pentras florojn — verŝajne ĉefe vendocele, sed eble ankaŭ por simboli virinon venantan en lian vivon. En 1921 mortis la patro de Mondriaan.
Okaze de lia 50-a jubileo en 1922 la amsterdama urbomuzeo (Stedelijk museum) prezentis superrigardan ekspozicion de lia verkaro. Sian parizan atelieron M. rearanĝis laŭ la principoj de De Stijl. Lia laŭkomisia verko Komponaĵo kun du linioj estas kulmina. La diagonale pendigita kvarangula pentraĵo ampleksas simple du kruciĝantajn nigrajn liniojn sur blanka fono. La tre zorgeme lokitaj linioj impresas stabilaj malgraŭ la ŝajne nestabile pendanta kadro. Kiel ornamo de la urbodomo de Hilversum (planita de Willem Marinus Dudok), la bildo ne plaĉis al la urbanoj. Pro tio oni vendis ĝin al Amsterdam.
En tiu ĉi periodo Mondriaan severe diferencigis liniojn kaj areojn. Linio ĉiam estis nigra, areo estis blanka aŭ ricevis koloron, sed tiam nur ruĝan, flavan aŭ bluan.

Renovigo en New York[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1938 iris al Londono. Post kiam bombo trafis lian parcelon li translokiĝis al New York. Strebante al renovigo, siajn principojn li rompis. Koloroj pli forte revenis en liajn verkojn, kaj kelkaj bildoj eĉ tute ne havas nigrajn liniojn.

En siaj lastaj vivojaroj Mondriaan prenis inspiron el la ritmo de la bugivugi-muziko. Lia verko Broadway Boogie Woogie, kiun montras San Francisco Museum of Modern Art, estas grava orientilo en la skolo de la abstrakte geometria pentrado.

En la jaro 1944 Mondriaan mortis 72-jara pro pulminflamo. Lia restaĵo estis enterigita en la tombejo Cypress Hill Cemetery de New York. (daŭrigota)

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Piet Mondriaan: « Kion mi volas esprimi en mia verko? Nenion alian ol kion alstrebas ĉiu alia artisto: atingi harmonion per ekvilibro de la rilatoj de linioj, koloroj kaj areoj, sed nur en la maniero plej klara kaj forta. »

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans Locher: Piet Mondrian. Colour, Structure, and Symbolism. Bern-Berlin: Verlag Gachnang & Springer, 1994. ISBN 978-3-906127-44-6
  • Faerna, José María, ed. (1995). Mondrian: Great Modern Masters, New York: Harry N. Abrams, Inc.
  • Mondrian, Piet, Harry Holtzman, ed., and Martin S. James, ed. (1993). The New Art – The New Life: The Collected Writings of Piet Mondrian, New York: Da Capo Press
  • Schapiro, Meyer (1995). Mondrian: On the Humanity of Abstract Painting, New York: George Braziller
  • Joosten, Joop J. and Welsh, Robert P. (1998). Piet Mondrian: Catalogue Raisonné New York: Harry N. Abrams, Inc.
  • Bax, Marty (2001). Complete Mondrian, Hampshire: Lund Humphries


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.