Pieter Bruegel la pliaĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pieter Brueghel)
Pieter Bruegel la pliaĝa
Memportreto, ĉirkaŭ 1565
Naskiĝo ĉirkaŭ 1525
en Breda
Morto 9-an de septembro 1569
en Bruselo
Nacieco flandro
Sukcesis kiel artpentristo
Reprezentaj verkoj Konstruo de la Babela turo (1563)
Kromnomita Bienulo Bruegel
Persona informo
Tombo Church of Our Lady of the Chapel
Lingvoj francanederlanda
Ŝtataneco Habsburga Nederlando • Duklando Brabanto
Subskribo Pieter Bruegel la pliaĝa
Familio
Edz(in)o Mayken Coecke
Infanoj Pieter Brueghel la junaJan Brueghel la pliaĝa
Parencoj Pieter Coecke van Aelst
Pauwels Coecke van Aelst
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • desegnisto
Verkoj Two Chained Monkeys
Dull Gret
The Peasant Dance
vdr

Pieter Bruegel la pliaĝa aŭ foje ankaŭ "Brueghel" kaj "Breugel" (pr. nl : brøːɣəl) (naskiĝis ĉirkaŭ 1525, mortis la 9-an de septembro 1569 en Bruselo) estis flandra renesanca pentristo kaj presisto konata pro siaj pejzaĝoj kaj scenoj de bienuloj. Li pentris vastajn, panoramajn pejzaĝojn, la ĉiutagan vivon de kamparanoj kaj rakontojn el la Biblio, kun referencoj al la tiutempa politika situacio[1].

Li estis karesnomita kiel 'Bienulo Bruegel' por distingi lin de la aliaj membroj de lia familio, tamen li estis la plej fama el ĉiuj el la familio Brueghel. Ekde 1559 li forigis la 'h' de sia nomo kaj subskribis siajn pentraĵojn kiel Bruegel.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La preciza naskiĝdato, eĉ la naskiĝjaro ne estas konata. Oni nur retrovis tekstojn laŭ kiuj li mortis medio aetatis flore, do en la floriĝo de sia vivo. Ankaŭ pri lia naskiĝloko ekzistis dubo dum longa tempo. Oni retrovis tekstojn, laŭ kiuj li naskiĝis "iom ekster Breda". Multaj tuj pensis, ke oni celis la brabantan urbon Breda (nuna Nederlando), sed poste oni eksciis, ke ekzistas ankoraŭ alia urbo kun la latina nomo Breda, nome la nuna Bree, kaj ke apud tiu Breda/Bree ekzistis iu vilaĝo kiu en la 16-a jarcento nomiĝis Brueghel (kaj nun nomiĝas Brogel, distrikto de la municipo Peer. Tion ŝajnas konfirmi ankaŭ la fakto, ke li estis jen kaj jen nomata "Breugel el Breugel", do Bruegel el la loko kiu nomiĝas Bruegel.

En 1551 Bruegel fariĝis membro de la pentrista gildo en Antverpeno. En 1552-1555 li travojaĝis Italion kaj impresojn el tiu vojaĝo li prezentis en siaj bildoj. En 1563 li edziĝis kun Mayken Coecke van Aelst, filino de lia majstro, ĉe kiu li lernis la metion, kaj transloĝiĝis al Bruselo. Ili havis kune 2 filojn - Jan Brueghel la pliaĝa kaj Pieter Brueghel la malpliaĝa.

Li estas entombigita en la brusela preĝejo Kapellekerk/Église de la Chapelle.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La konstruo de la Babela turo (1563).

Komence de sia kariero Bruegel okupiĝis plejparte pri pentrado de pejzaĝoj. Li kapablis unike prezenti precipe etoson de la naturo. Li preferis pentri vastajn malproksimen etendiĝantajn pejzaĝojn kun bibliaj aŭ mitologiaj rakontoj. Li kreis ankaŭ grandan kvanton de kuprogravuraĵoj, inter la plej famaj apartenas "Sep mortpekoj" kaj "Sep virtoj" (1557). Konataj estas ankaŭ liaj moralismaj didaktikaj pentraĵoj.

Ĝis nun konserviĝis nur 45 originalaj pentraĵoj, unu triono el ili troviĝas en Arthistoria muzeo en Vieno. Krome konserviĝis granda kvanto de desegnaĵoj kaj gravuraĵoj.

Lia eble plej konata pentraĵo estas la supra "Konstruo de la Babela turo" el 1563, konsiderata kiel lia idea testamento. La giganta konstruaĵo kreita el miksaĵo de diversaj arkitekturaj stiloj aspektas absurde dank al medio, al kiu ĝi estas lokita - al simpla mezeŭropa pejzaĝo.


Galerio[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Roger H. Marijnissen: Bruegel. Das vollständige Werk. Köln 2003. ISBN 3-89340-046-X.
  • Rainald Grosshans: Pieter Bruegel d. Ä.: Die niederländischen Sprichwörter. Berlin: Gemäldegalerie 2003. ISBN 3-88609-484-7.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) Pieter Breugel de Oude Arkivigite je 2018-05-08 per la retarkivo Wayback Machine. ArtTube.nl

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ la aliajn pentristojn de la familio Brueghel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]