Pieter Hendriks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pieter Hendriks
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1899 (1899-11-22) (124-jaraĝa)
en Hindeloopen
Lingvoj nederlandaokcidentfrisaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo lernejestro • esperantisto
vdr

Pieter HENDRIKS (naskiĝis la 22-an de novembro 1899 en Hindeloopen, Súdwest-Fryslân) estis nederlanda ĉefinstruisto kaj esperantisto. Li esperantiĝis en 1923 kaj estis estrarano de La Estonto Estas Nia.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Hendriks gvidis la unuan Esperanto-kurson en la frisa ĉefurbo Leeuwarden kaj iniciatis fondon de unua grupo en 1926. Li estis de tiu tempo la "motoro" de la Esperanto-movado en Frislando. Hendriks fondis plurajn grupojn kaj instruis Esperanton al pli ol tricent personoj. Por la Universala Esperanto-Asocio li varbis preskaŭ cent anojn.