Pieter Jan Wilhelmus Schilperoord

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brita esperantisto

Pieter Jan Wilhelmus SCHILPEROORD (naskiĝis 1911 - mortis la 27-an de julio 1987 en Londono du tagojn post sia 76-a naskiĝtago) estis esperantisto de pli ol kvindek jaroj.

Li elstaris pro sia aktiveco en la propagando de Esperanto per modernaj aŭdvidaj rimedoj. Li estris la reklaman flankon de la 56-a Universala Kongreso en Londono, 1971, kaj i.a. produktis la popularan sonbendon Londono en sono. Kadre de la t.n. Grupo 5: Esperanto ĉe Radio kaj Televido, kiun li kunfondis en 1972, li realigis la kasedokurson Jen nia mondo (1974 kaj 1979). La kurso dissendiĝis ĉe la radioj de Britio, Aŭstralio kaj Usono, kaj krome aperis en la itala, islanda, sveda kaj finna. En 1974 Schilperoord produktis sondiskon de la deklamado de la fama rusa aktoro kaj esperantisto Nikolaj Rytjkov (1913-1973). Lia lasta projekto estis la kasedo kaj libro Liza kaj Paŭlo, kiun li ege deziris diskonigi ĉe la Universala Kongreso en Varsovio.