Pieter Zeeman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pieter Zeeman

Pieter ZEEMAN (25-an de majo 1865, Zonnemaire, Nederlando – 9-an de oktobro 1943, Amsterdamo) estis nederlanda fizikisto, kiu ricevis en 1902 la Nobel-premion pri fiziko pro malkovro de la t.n. Zeeman-efiko. La premio estis divide donata kun Hendrik Antoon Lorentz.

Li estis instruato de Lorentz en la Universitato de Leiden, ekde 1890 li mem gvidis instruhorojn en Leiden. Ses jarojn poste – laŭ propono de Lorentz – li analizis efikon de magneta kampo je la lumfonto kaj pruvis, ke en la spektro de la ellasita lumo, ĉiu linio disiĝas al pluraj linioj. La fenomeno iĝis konata kiel Zeeman-efekto.

Zeeman en 1900 estis nomumita al fizika profesoro de la Universitato de Amsterdamo, li iĝis en 1908 gvidanto de la fizika insituto de la universitato, kie laboris ĝis sia morto. Li analizis la disvastiĝon de la lumo en moviĝanta medio.

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1914.