Monte Carasso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pietino)
Monte Carasso
Blazono de Monte Carasso
Blazono de Monte Carasso
Blazono de Monte Carasso
Aŭgustina Monaĥejo en Monte Carasso
Aŭgustina Monaĥejo en Monte Carasso
Aŭgustina Monaĥejo en Monte Carasso
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Tiĉino
Koordinatoj  46° 11′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 46.18333 °N, 9.00000 °O / 46.18333; 9.00000 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 46.18333 °N, 9.00000 °O / 46.18333; 9.00000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2725
Areo 9,64 km²
Alteco 237 m super marnivelo
Poŝtkodo 6513
Komunumkodo 5013
Mapo de Monte Carasso
Mapo de Monte Carasso
Mapo de Monte Carasso

Monte Carasso estas komunumo de la komunumaro Tiĉino kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2725 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Monte Carasso situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Tiĉino (rivero), okcidente de la kantonĉefurbo Belinzono, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Monte Carasso kaj Orenno en la valo, Gaggio, San Bernardo kaj Pietino sur la deklivo supre de Orenno, kaj la setlejo Mornera sur alteco de 1347 m s.m. ĉe la finhaltejo de la funikularo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,64 km², de kiuj 63,2% estas kovritaj de arbaro, 9,5% servas por agrikulturo kaj 8,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Monte Carasso limas en nordo al Preonzo, en nordnordoriento al Gorduno, en oriento al Belinzono, en sudo al Giubiasco, en okcidento al Sementina, kaj en nordokcidento al Cugnasco.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Monte Carasso pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Belinzono al Locarno. Tra la komunumo okcidente de la rivero la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo Belinzono-Nordo situas 3 kilometrojn nordoriente de la komunumo en Arbedo-Castione. Pere de la loka busreto de Belinzono la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Funikularo kondukas de la vilaĝocentro al Mornera.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Monte Carasso datiĝas el la jaro 1348 kiel Monte Carassio. Dum mezepoko Monte Carasso apartenis al la Grafejo Belinzono, kaj estis ĝis 1634 parto de la paroĥo Belinzono kaj havis reprezentanton en la konsilio de Belinzono. En la jaroj 1853-1854 ĉe la norda limo de la komunumo laŭlonge de la rojo Sementina estis je ordono de la generalo Guillaume-Henri Dufour konstruita parto de la fortikaĵo Fortini della Fame. La celo de la projekto estis unuflanke la konstruo de defendosistemo kontraŭ eblaj atakoj de la Reĝolanto Lombardio-Venecio kaj aliflanke por laborigi tiĉinajn rifuĝintojn el Lombardio.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]