Pietro Bembo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro Bembo
(1470-1547)
humanista Italicus
humanista Italicus
Persona informo
Pietro Bembo
Naskiĝo 20-a de majo 1470
en Venecio,  Italio
Morto 18-a de januaro 1547
en Romo,  Italio
Tombo Santa Maria sopra Minerva vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj italalatina vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo
Memorigilo Pietro Bembo
Familio
Dinastio House of Bembo vd
Patro Bernardo Bembo vd
Gefratoj Carlo Bembo vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • bibliotekistohistoriistotradukisto • eseisto • katolika sacerdoto • humanisto • filologo • erudiciulo • pastro • prozisto • katolika episkopo vd
Laborkampo literaturoteologio vd
Aktiva en PadovoGubbioBergamo vd
Verkado
Verkoj Gli Asolani ❦
Prose nelle quali si ragiona della volgar lingua ❦
De Aetna ❦
Rime vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pietro Bembo (1470-1547) (naskiĝis en Venecio, en la 20-a de majo 1470 - mortis en Romo, en la 18-a de januaro 1547) estis itala cardinalo, gramatikisto, tradukisto kaj humanisto. Li ankaŭ estis sekretario de la papoj Leono la 10-a, Adriano la 6-a kaj Klemento la 7-a[1].

Li la unua starigis la regulojn de la itala lingvo laŭ sekura kaj kohera maniero, influita pri la konceptoj de la plej grandaj toskanaj verkistoj de la 14-a jarcento. Li decide kontribuis por la disvastigado en Italio kaj en eksterlando de la poetika modelo de Petrarko. Liaj ideoj ankaŭ fundamente kontribuis por la muzika formiĝo de la madrigala stilo en la 16-a jarcento.

Biografio

Li estis filo de Bernardo Bembo kaj Helena Morosini. Lia patro profunde amis la italan literaturon, tiel ke li erektigis monumenton al Dante Alighieri en sia naskiĝurbo Ravenna. Lia patro ankaŭ servis kiel ambasadoro al la Respubliko de Venecio, kaj Pietro Bembo, en sia infaneco, akompanis lin en multaj el siaj vojaĝoj. Unu el la urboj, kiujn li vizitis estis Florenco, kaj tie li lasis sin influi pri la toskana formo de la itala lingvo, kaj tiu influo etendiĝis al beletro kaj muzika historio. Li lernis la grekan du jarojn kun la helena klerulo Konstantinos Laskaris, en Mesino, kaj pli malfrue li iris al la Universitato de Padovo. Inter 1497 kaj 1499 li pasis en la kortego de la familio de Herkulo la 1-a, Duko de Ferrara. Tiuepoke Ferrara estis signifoplena beletra kaj muzika centro. Tie li konatiĝis kun Ludoviko Ariosto kaj komencis sian unuan verkon "Gil Asolani", dialogo pri temo rilate al kortega amo. Liaj poetikaj libroj estis memorigaĵoj de Boccaccio kaj Petrarko, kaj rapide transformiĝis en muziko en la 16-a jarcento. Bembo mem preferis ke liaj poezioj plenumiĝus de ina voĉo akompanata de liuto, deziro kiu estis al li kontentigita en la kortego de Isabella d'Este (1474-1539)[2], en 1505, kiam li sendis al ŝi kopion de sia libro.

En 1502 kaj 1503, li ree troviĝas en Ferrara, kaj envolviĝis en amafero kun la notinda Lucrezia Borgia, edzino de Alfonso la 1-a. Tiutempe Ferrara militis kontraŭ Venecion cele a la kontrolo de kelkaj teritorioj kaj de la merkato de salo[3]. En 1505, Bembo fuĝis kiam la pesto dekunigis la popolon de la urbo, kaj tiris la vivon de la renoma komponisto Jacob Obrecht (1457-1505).

Inter 1506 kaj 1512, li estis en Urbino, kaj tie li komencis krei unu el siaj ĉefaj verkoj: Prose nelle quali si ragiona della volgar lingua[4], publikigita en 1525, kaj lia laboro atingis la plej altan nivelon en sia kariero kiel humanisto. En 1513, li akompanis Giulion de' Medici al Romo. Tie la papo Leono la 10-a lin dungas kiel sia sekretario, kaj en tiu posteno, li protektis multajn verkistojn kaj klerulojn en la itala ĉefurbo, inter ili troviĝis la franca humanisto Christophe de Longueil (1490-1522)[5]. En 1514, li fariĝis membro de la Hospitalaraj Kavaliroj, nuntempe konataj kiel Kavaliroj de Malta. Kiam la pontifico mortis, en 1521, li retiriĝis, afektita de la malsano, al Padovo, kaj tie li vivis dum multaj jaroj, meze de siaj laboroj kiel verkisto, kaj en 1525, li publikigis sian plej faman verkon. En 1530, li akceptis la oficon kiel leĝa historiisto de la Respubliko de Venecio, sia naskiĝurbo, kaj iom poste li estis nomumita bibliotekisto de la Baziliko de Sankta Marko.

En la 20-a de decembro 1538 la papo Paŭlo la 3-a nomumis lin kardinalo in pectore kaj Bembo reiris al Romo. En la sekvanta jaro li ricevis la Sanktajn Ordenojn kiel sacerdoto de la Ordeno. Post kiam lia nomumo publikiĝis, li ricevis la ruĝan ĉapelon en la Konsistorio okazinta en la 10-a de marto 1539, sub la titolo Kardinala Diakono de la Preĝejo de Sankta Ciriako de la Dioklezianaj Termoj[6], iom poste translokiĝinsta al la Preĝejo de la Gesanktuloj Ciro kaj Julita[7]. En februaro 1542, li promociiĝis kiel sacerdota kardinalo de la Preĝjeo de Sankta Krisogno, kiu du jarojn poste translokiĝis al la Baziliko de Sankta Klemento.

Verkoj

  • Rerum veneticarum libri XII (Storia della Repubblica Veneta dal 1487 al 1513, Venezio 1551)
  • Historia veneta scritta dal 1487 al 1513; publikita en 1551
  • De Aetna ad Angelum Gabrielem liber da Aldo Manuzio, Venezio 1495
  • Gli Asolani, filozofiaj diskursoj pri la platona amoro, ilustrita de Aldo Manuzio (Venezio 1505) kaj dediĉitaj al Lucrezia Borgia.
  • Prose nelle quali si ragiona della volgar lingua, Venecio, 1525
  • Rime (Venezio 1530)
  • Carmina (Venezio 1533)
  • Epistolae (Leonis X. nomine scriptae, 16 volumi, Venezio 1535; Familiares, 6 volumi)
  • Lettere volgari (5 volumoj, Verono, 1545)

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj


Ŝablono:Ĝermo-Italio

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj