Pietro Bracci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro Bracci
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1700 (1700-06-16)
en Romo
Morto 13-an de februaro 1773 (1773-02-13) (72-jaraĝa)
en Romo
Ŝtataneco Papa Ŝtato
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Pietro BRACCI (1700 — 1773) estis itala skulptisto kiu laboris ene de la malfrua baroka stilo.

Li naskiĝis en Romo kaj estis metilernanto ĉe Giuseppe Bartolomeo Chiari kaj Camillo Rusconi.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el liaj verkoj estas jenaj:

  • La plej fama eble estas la kolosa Oceano (post 1759) de la Fontano de Trevi, Romo, kie li devis sekvi modelon el gipso de Giovanni Battista Maini, kiu mortis antaŭ plenumi la marmoran verkon. Finigis tiun projekton Nicola Salvi (1763 - 1766); la flankaj statuoj estas de Filippo della Valle.
  • Li skulpis la figurojn por la tombo de Benedikto la 14-a (1763-1770) en la Baziliko Sankta Petro, finkompletigita per la helpo de lia disĉiplo Gaspare Sibilia.
  • Verkoj por la kapelo de Klemento la 12-a (Corsini) en Laterano (1732).

Galerio[redakti | redakti fonton]