Pietro Gori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro Gori
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1865 (1865-08-14)
en Mesino
Morto 8-an de januaro 1911 (1911-01-08) (45-jaraĝa)
en Portoferraio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Pizo vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalistoverkistokomponisto • kriminologo • advokatojuristo vd
Aktiva en UsonoArgentinoUrugvajoHispanioBritioFrancioEgiptioPalestino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pietro Gori (naskiĝinta je 14-a de aŭgusto, 1865 - mortinta je 8-a de januaro, 1911) estis itala advokato, ĵurnalisto, intelektulo, kaj anarĥiista poeto. Li konatas pro sia politika agado, kaj kiel aŭtoro de iom da la plej famaj anarĥiistaj kantoj de la malfrua dek-naŭa jarcento, inkluzive de Addio a Lugano ("Adiaŭ Lugano"), Stornelli d'esilio ("Ekzilkantoj"), kaj Ballata per Sante Caserio ("Balado por Sante Geronimo Caserio").

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Mesino de toskanaj gepatroj en 1878, li transloĝiĝis kun sia familio al Livorno. Junaĝe li aniĝis en Monarĥiista Asocio, sed elplelitis pro nehonora konduto. Gori tiam ekskribis por modera ĵurnalo, La Riforma. En 1886 li envarbiĝis en la Universitato de Pizo. Li baldaŭ aliĝis al la anarĥiista movado, kaj tie rapide fariĝis unu el ĝiaj plej influaj roluloj. En 1887, Gori arestitis pro skribinti pri la Ĉikagaj protestantoj mortigitaj en la Tumulto de Haymarket Square, kaj pro protestinti la ĉeeston de usonaj ŝipoj en la haveno de Livorno.

La postan jaron, kiel sekretario de la studentosindikato, li organizis memoreventon por filozofo Giordano Bruno. Gori ricevis diplomon pri leĝo en 1889 kun tezo kun titolo La miseria e il delitto ("Malriĉeco kaj Krimo"). En novembro, kun pseŭdonimo Rigo (anagramo de lia familinomo), li eldonis tekstojn de siaj unuaj kongresoj en libreto nomita Pensieri ribelli ("Ribelaj Pensoj"), kiu rezultis je lia aresto por "inciti klasmalamon." Jurista teamo enhavante liajn profesorojn kaj kunstudentojn defendis lin; li malkondamnis de ĉiuj akuzoj kaj ellasitis.

Je 13-a de majo, 1890, li denove arestitis, ĉifoje por helpi organizi Majtagajn manifestaciojn en Livorno. Li kondamnitis al unu jaro en malliberejo (poste reduktite en apelo), restante en malliberejo ĝis 10-a de novembro, unue en Livorno, poste en Lucca.

En Milano[redakti | redakti fonton]

Post li elmalliberejiĝis, Gori transloĝiĝis al Milano kaj laboris kiel advokato kun Filippo Turati. En januaro, 1891, li estis subtenanto de Errico Malatesta en la Kongreso de Capolago dum kiu la Socialista Revolucia Anarĥiista Partio (itale Partito Socialista Anarchico Rivoluzionario) fondiĝis. Tiujare li ankaŭ ĉeestis la kongreson de la Itala Laborista Partio en Milano. Li tradukis la Manifeston de la Komunista Partio de Karl Marx kaj Friedrich Engels en la italan por la Popola Socialista Biblioteko. Ĉirkaŭ la fino de tiu jaro, li ekeldonis la "Socialist-Anarĥiistan" gazeton L'amico del popolo. Li publikigis dudek-sep eldonkvantojn, kiujn ĉiujn kaperis la aŭtoritatoj, kaj pro tio li facis pliajn arestojn kaj procedojn.

Je 4-a de aprilo, 1892, li ĉeestis la kongreson de Leĝa Socialismo kaj Anarĥiisma Socialismo ĉe la "Laborista Ambasadejo" en Milano. Tie li prezentis socialismajn vidojn forte kritikaj de reformita socialismo, kiun li konsideris aŭtoritatisma kaj parlamenta. Je 14-a de aŭgusto tiujare li ĉeestis la Nacian Kongreson de Laboristoj kaj Socialistaj Organizoj en Ĝenovo kie, nesurprize, li estis inter la plej fortaj malkonsentantoj kontraŭ la plejmulto da reformemuloj, kiuj decidis krei la Italan Laboristan Partion.

Tiuepoke la polico bone konis je Gori: je 22-a de novembro, 1891, la Enlanda Ministrejo de Luigi Pelloux sekretan noton sendis al ĉiuj italaj regionoj, demandante ke oni gardu lin sub speciala rigardado. Antaŭzorge, aŭtoritatoj arestis lin ĵus antaŭ la manifestacioj de Majtago. Dum unu el tiuj arestoj, en 1892, en la malliberejo San Vittore, li verkis la tekston de unu el siaj plej bone konataj kantoj: Inno del primo maggio ("Himno je la 1-a de majo"). Gori eldonis sian unua poezilibrojn dum la postaj monatoj: Alla conquista dell'Avvenire ("Venkante la Estontecon") kaj Prigioni e Battaglie ("Malliberejoj kaj Bataloj"). Malgraŭ preso de 9.000 kopiaĵoj, oni rapide aĉetis ĉiujn. Dume, li pluigis leĝan laboardon, defendante siajn politikajn kamaradojn.

En aŭgusto, 1893, li ĉeestis la Socialistan Kongreson en Zuriko, el kiuj oni lin forpelis. Li tiam fondis la gazeton Lotta Sociale, sed ĉar la aŭtoritatoj daŭre kaperis ĝin, ĝi ne longe eldoniĝis.

Unua ekzilo[redakti | redakti fonton]

La itala registaro de Francesco Crispi faris tri kontraŭ-anarĥiistajn leĝojn, kiuj limigis civilajn rajtojn, en julio, 1894. Poste, la mezklasaj amaskomunikiloj akuzis al Gori de inspirinti la murdon de la franca prezidento Sadi Carnot. Por eviti kvin jarojn da mallibereco, li eskapis al Lugano, Svislando. En januaro, 1895, oni arestis lin tie, kune kun dek-sep aliaj politikaj ekzilitoj, el kiuj oni ĉiujn forpelis post du semajnoj en malliberejo. Tiuj eventoj inspiris lin komponi la tekston de la plej bona itala anarĥiista kanto: Addio a Lugano ("Adiaŭ al Lugano").

Vojaĝinte tra Germanio kaj Belgio, li alvenis en Londono, kie li renkontis la plej elstarajn reprezentantojn de la internacia anarĥiista movado. Post malmulte da tempo, li vojaĝis al Novjorko, kaj el tiu loko komencis prelegturneon kiu inkluzivis pli ol kvarcent prelegojn dum unu jaro en Kanado kaj Usono. Nun li skribis por la magazino La Questione Sociale.

Dum la somero de 1896, li reiris al Londono por ĉeesti la Kvaran Kongreson de la 2-a Internacio, kiel reprezentanto de usonaj sindikatoj, kaj tie prezentis siajn anarĥiismajn ideojn. En Londono, li severe malsaniĝis, kaj resaniĝis ĉe la Nacia Malsanulejo.

Pro la interveno de iuj italaj parlamentanoj, la registaro tie permesis al li fini sian ekzilon, kvankam unue ili restriktis lin al la insulo Elbo. Denove en Italio, li rekontaktis anarĥiistojn, denove laboris kiel advokato defendante kamaradojn kiel je L'Agitazione en Ancona, inter aliaj.

Dua ekzilo kaj reveno[redakti | redakti fonton]

Subita plimultekostiĝo de pano en 1898 incitis tumultojn tra Italio. La registaro respondis per punego; en Milano, Generalo Fiorenzo Bava Beccaris komandis siajn trupojn pafi en la homamasojn, kaj tiel mortigis inter okdek kaj tricent homojn. La samtempa maltolero de maldekstrismaj politikaj organizoj kaj sindikatoj eĉ pli ferocis, kaj Gori devis denove fuĝi, kaj postfuĝe oni kondamnis lin neĉeestantan al dek-du jaroj en malliberejo.

El Marsejlo, li ekveturis al Argentino. Tie, li famiĝis ne nur pro sia politika agado, sed ankaŭ pro sia scienca laboro. Li organizis sindikatojn, instruis kursojn pri kriminologio ĉe la Universitato de Bonaero, kaj fondis la magazinon Moderna Kriminologio.

Danke al amnestio, kaj pro familiaj malsanoj, li sukcesis reveni Italien en 1902. La postan jaron, li fondis la magazinon Il pensiero kun Luigi Fabbri. Krom dum vojaĝo al Egiptio kaj Palestino en 1904, li pasigis siajn ceterajn jarojn en Italio, farante siajn kutimajn agadojn: politikan agadon, skribadon, kaj leĝe subtenante siajn enmalliberejajn kamaradojn. Kiam li mortis je 8-a de januaro, 1911 en Portoferraio, li forlasis grandan korpuson da literaturaĵoj, inkluzive de politikaj tezoj, teatraĵoj, kriminologiaj traktaĵoj, poezio, prelegoj, kaj verkoj pri kongresoj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la anglalingva versio je 5-a de decembro, 2007.