Pietro Pomponazzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Pomponatius
Persona informo
Pietro Pomponazzi
Naskiĝo 16-a de septembro 1462
en Mantovo,  Italio
Morto 18-a de majo 1525
en Bolonjo,  Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaitala vd
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Bolonjo
Profesio
Alia nomo Peretto Mantovano vd
Okupo filozofoprofesoroverkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofioetiko • eduka sistemo vd
Doktoreca konsilisto Nicoletto Vernia vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pietro POMPONAZZI (naskiĝis en Mantovo la 16-an de septembro 1462, mortis en Bolonjo la 18-an de majo 1525) estis itala filozofo kaj humanisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li faris siajn unuajn studojn en la Universitato de Padovo (1484), kie li vizitadas la lecionojn pri metafiziko de la dominikana frato Francesco Securo da Nardò (1410-1489), la lecionojn pri medicino de Pietro Riccobonella, kaj naturan filozofion kun Pietro Trapolino (1451-1509), diplomiĝinte kiel Magistro pri Artoj en 1487. Inter 1488 kaj 1496 li profesoris pri filozofio en la sama ateneo kaj li akiras la katedron de natura filozofio post la morto de sia majstro Nicoletto Vernia (1420-1499), maksima eksponento de la loka averroismo, spirite laika kaj aŭdaca gixs la kulminoj de la nekredemo. Gasparo Contarini (1483-1542)[1], Simone Porta kaj Julius Cæsar Scaliger (1484-1558)[2] estis liaj disĉiploj.

En Padovo li publikigis la traktaton "De maximo et minimo", kiu vekis polemikon kun la teoriojn de William Heytesbury (1313-1372)[3]. Pli malfrue li translokiĝas al Carpi (1496) por instrui logikon en la kortego de Alberto la 3-a Pio, princo de Carpi, kaj akompanis lin (1498) al lia ekzilo, en Ferrara, kie li restis ĝis 1499. En 1497, li edziĝis al Cornelia Dondi, kun kiu li havis du filinojn. En 1507, li vidviĝis kaj ree edziĝas kun Ludovika Motagnana. En 1509, la padova liceo fermiĝas kaj li translokiĝas al Ferrara kie li redaktas la traktaton "De immortalitate animae" de Aristotelo. En junio de tiu sama jaro la Ligo de Kambrezo[4] okupas la stratojn de Padovo dum la milito kontraŭ la Respubliko de Venecio. Kiam Venecio ree okupas la urbon post kelkaj monatoj, la universitataj lecionoj interrompiĝas kaj li, kune kun aliaj profesoroj, forlasas la urbon, kaj ekiras al Ferrara, invititaj de Alfonso la 1-a, por instrui en la tiea universitato. En 1510, ĉi tiu universitato ankaŭ fermas siajn pordojn kaj li vojaĝas al Mantovo kaj el tie li foriras al la Universitato de Bolonjo. Li ree vidviĝis kaj ĉi foje li edziĝas al Adriana della Scrofa.

En Bolonjo li verkis siajn ĉefajn laborojn: "Tractatus de immortalitate animae", "De fato" kaj "De incantationibus", krom iu komento pri la verkaro de Aristotelo, kiu konserviĝis dank'al la klopodoj de sia lernantaro.

La Traktato pri la anima senmorteco, verkita en 1516, ne povinte racie pruviĝi, kaŭzis skandalon: ĉiuflanke atakita, la libro bruliĝis en Venecio. Denuncita de la aŭgustenano Ambrogio Fiandino (1467-1532)[5] kiel herezulo, li estis defendita de la kardinalo Pietro Bembo, kiu protektis lin kontraŭ la teruraj konsekvencoj, tamen, en 1518, li denove kondamniĝis de la papo Leono la 10-a kaj estis devigata malkonfesi sian tezon. Krom ne malkonfesi sian tezon, Pomponazzi respondas per alia verko "Defensorium adversus Augustinum Niphum"[6] kie li konfirmas la diferencon inter la veraĵo defendita de la fido kaj la veraĵo de la racio.

Ĉi-polemikoj malpermesis al li la publikigadon de du libroj, kiujn li kompletigis en 1520: "De naturalium effectuum causis sive de incantationibus" kaj "I Libri quinque de fato, de libero arbitrio et de praedestinatione", kiuj publikigiĝis en Bazelo, en 1556 kaj 1557 respektive, kun kelkaj modifoj faritaj de Guglielmo Grataroli (1516-1568)[7]. Li evitas ĉiajn teologiajn debatojn per la publikigado de la verkoj "De nutritione et augmentatione" (1521), "De partibus animalium" (1521) kaj "De sensu" (1524).

Malsana pro renaj kalkulusoj, li redaktas sian testamenton en 1524, kaj mortas en la sekvanta jaro. Laŭ siaj lernantoj Antonio Broccardo[8] kaj Ercole Strozzi (1473-1508)[9] li estus memmortiginta.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De intensione et remissione formarum 1514
  • De reactione 1515
  • De actione reali 1515
  • Tractatus de immortalitate animae 1516
  • Apologia contra Contarenum 1518
  • Defensorium adversus Augustinum Niphum 1519
  • In libros (scil Aristotelis) de anima 1520
  • De naturalium effectuum admirandorum causis sive de incantationibus liber 1520
  • Tracatus de nutritione et augmentatione 1521
  • Dubitationes in IV. Meteorologicorum Aristotelis librum 1563
  • La psicologia di P.P.: commento al De immortalitate animae di Aristotele 1877

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Personensuche
  2. Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
  3. Stanford Encyclopedia of Philosophy
  4. La Ligo de Cambrai estis alianco kreita de la papo Julio la 2-a, en la 10-a de decembro 1508, cele al konservado de katolika hegemonio en Italio, diseriĝinte en 1510 pro forlaso de la pontifiko mem.
  5. Encyclopedia Italiana
  6. Personensuche
  7. Encyclopedia Italiana
  8. Antonio Broccardo estis itala poeto kaj mortis en 1531.
  9. Encyclopedia Italiana
  10. Personensuche
  11. Treccani
  12. Encyclopedia Italiana
  13. Encyclopedia Italiana
  14. CERL Thesaurus
  15. Personensuche


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj