Pigmalion-efekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pedagogio

Pigmalion-efekto estas sekvo de pozitiva espero de instruisto.

La instruisto estas konvinkita, ke la lernanto havas ŝancon pliboniĝi, kaj gvidas la lernanton tiamaniere, ke la supozo praviĝu. Li helpas kaj kuraĝigas la lernanton, malgravigas la malsukcesojn kaj mallertaĵojn de la lernanto („ne afliktu, tio povas okazi al ĉiu, neniu naskiĝis saĝulo“), ĝis la lernanto mem ekkredas, ke estas en liaj fortoj pliboniĝi kaj atingi sukceson.

Aliflanke, tiu povas kaŭzi troigon de memamon al orgojlo, maltoleron al malsukceso kaj mallantan memkritikon.

Origino[redakti | redakti fonton]

Pigmalion-efekto estas nomita laŭ Pigmaliono, antikva kipra skulptisto, kiu enamiĝis al sia statuo de Galateo kaj elpetis de Afrodito, ke ŝi vivigu ĝin. Pro tio la efekto estas nomata ankaŭ Galateo-efekto.

Ekzemplon de tia edukado montris George Bernard Shaw en sia teatraĵo „Pigmaliono“, en kiu profesoro edukas el malklera kaj fiparolanta strata florvendistino tian damon, ke ŝia konduto fine superas lian propran en nobleco kaj ĉarmo.

Scienca baziĝo[redakti | redakti fonton]

La efikon konfirmis esploristoj Rosenthal kaj Jacobson en 1968 en eksperimento, kiu fariĝis unu el la plej famaj eksperimentoj en la historio de socia psikologio. La esploristoj faris inteligentecan teston por la lernantaro kaj argumentis al la instruistoj, ke la testo estis desegnita por identigi infanojn, kiuj "malfrue floras", do studentojn, kiuj komence estas intelekte malfruiĝintaj, tamen ĝis la venonta jaro ili fermos la breĉon. Tiel ĉiu instruisto en la klaso ricevis liston de studentoj en siaj klasoj, kiuj estis klasifikitaj kiel promesplenaj kvankam ili estis hazarde atribuitaj al la listo sendepende de la inteligenta testo. Fine de la lernojaro evidentiĝis, ke la "malfruaj florantoj" efektive atingis la plej altajn atingojn dum tiu jaro [1]. Surbaze de ĉi tiu studo, estis verkita la libro "La Pigmaliona Efiko en la Klasĉambro".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rosenthal, R, and L. Jacobsen. Pygmalion in the classroom: teacher expectation and pupils’ intellectual development. New York: Holt, Rinehart and Winston, 1968.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]