Pigmea bradipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perezoso La Mochila.jpg
Perezoso La Mochila
Arealo

La Pigmea trifingra bradipo (Bradypus pygmaeus) estas specio de bradipo, vivanta sur insulo Escudo de Veraguas de Panamo, en la mangrovo-arbaroj. Kvankam la insulo estas neloĝata, sed oni dehakas la arbojn, tiel la pigmea trifingra bradipo estas tre rara besto, vivas ĉ. 100 bestoj de ĝi. Ĝi aperas sur ruĝa listo de IUCN kiel formortanta besto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La pigmea trifingra bradipo havas verdet-koloran felon, ĉar en ĝiaj piloj setlas bluaj algoj. Ĝia korpolongo estas 48 – 53 cm, pezas 2,50 – 3,.50 kg, averaĝe 2,90 kg. Tiel ĝi estas la plej malgranda bradipo.

Ĝi manĝas foliojn, naskas nur unu idon de februaro ĝis aprilo.