Pigmea porzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pigmea porzano


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porzana
Specio: P. pusilla
Porzana pusilla
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Pigmea porzano (Porzana pusilla) estas tre eta akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.

    Ties breda medio estas junkejoj de Eŭropo en izolitaj lokoj de Hispanio, Francio, Nederlando, Germanio, Hungario, Balkanio kaj ĉefe en oriento (Rusio) kaj tra Azio ĝis Japanio. Ili bredis eĉ en Britio ĝis la 19a jarcento, sed la eŭropa loĝantaro malpliigis troe pro sekigo de ties medio. Tiu specio estas migranta kaj vintras en orienta Afriko kaj suda Azio. Dum tiu migrado, ili povas perdi tro da pezo, sed ili rehavas ĝin poste. Ĝi estas ankaŭ loĝanta specio en Afriko kaj Aŭstralazio. Eksterordinarege okazis ununura vido en Norda Ameriko de tiu specio en insulo Attu en Septembro 2000.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Porzana pusilla
    Porzana pusilla - MHNT

    Ili estas 16-18 cm longaj (40 ĝis 50 g pezaj kaj kun enverguro de 33 ĝis 37 cm), kaj estas simila al la iomete pli granda Malgranda porzano, pli bone dirite al ties masklo. Pigmea porzano estas la plej eta porzano en Eŭropo, eĉ pli eta ol sturno. Ĝi havas mallongan rektan bekon, verdan aŭ flavan sed sen ruĝa bazo. Plenkreskuloj havas ĉefe ruĝbrunajn suprajn partojn kun kelkaj blankaj markoj kaj grizbluajn vizaĝon kaj subajn partojn. La postaj flankoj estas striitaj blankonigre. Ili havas grizflavajn krurojn kun longaj fingroj kaj mallongan voston kiu estas striita sube.

    Junaj ekzempleroj de Pigmea porzano estas similaj al plenkreskuloj, sed iom pli brunaj, pro tio similas inoj de Malgranda porzano, sed ili havas tute striitajn subajn partojn. Idoj estas nigraj, kiel tiuj de aliaj raledoj.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Tiuj birdoj manĝoplukas per beko en koto aŭ sombra akvo, sed ankaŭ per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj akvajn bestetojn.

    Pigmea porzano estas tre sekretema dum bredsezono kiam ĝi estas pli aŭdata ol vidata. Tamen ili estas bruemaj birdoj per laŭta alvoko kiel iu “trer” de rano aŭ de marĉanaso dum kapobalancado kaj manĝoplukado. Ili estas pli facile vidataj dum migrado aŭ vintrado.

    Ili konstruas etan kaj tre kaŝitan neston en seka lokiĝo de malseka junkaro, tie la ino demetas 4-8 ovojn malhelbrunajn kun flavaj makuletoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum iom malpli ol tri semajnoj. La idoj ekflugas post unu monato kaj duono.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]