Pika junipero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pika junipero
Pika junipero en suda Francujo
Pika junipero en suda Francujo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Junipero Juniperus
Juniperus oxycedrus
L.
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La pika junipero (Juniperus oxycedrus) estas specio de junipero, indiĝena tra la Mediteranea regiono ekde Maroko kaj Portugalujo, norde ĝis suda Francujo, oriente ĝis ekstrem-okcidenta Irano, kaj sude ĝis Israelo, vegetante sur variado de rokaj ejoj ekde marnivelo ĝis altitudo de 1 600 m [1][2]. La specia nomo oxycedrus signifas "pinta cedro" kaj tiu specio eble estas la origina cedro de la antikvaj grekoj.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio estas tre variebla laŭ formo, konstituante disvastiĝantan arbedon kiu altas 2–3 m, aŭ etan rektan arbon kiu altas 10–15 m. Ĝi havas triop-krone aranĝitajn pinglecajn foliojn; la folioj estas verdaj, longas 5–20 mm kaj larĝas 1–2 mm, kun duobla blanka stoma strio ( dividata de verda meza koridoro ) sur la interna surfaco. Kutime ĝi estas dioika, kun apartaj masklaj kaj femalaj plantoj. La strobiloj estas berecaj, verdaj, maturiĝante en 18 monatojn ĝis oranĝe-ruĝaj kun variebla rozkolora vaksa brilo; ili estas sferaj, kun diametro de 7–12 mm. Ili havas tri aŭ ses kunfandiĝitajn skamojn en 1-2 kronoj, tri el la skvamoj kun unuobla semo. La semoj estas disvastigitaj kiam la birdoj manĝas la strobilojn, digestante la karnecajn skvamojn kaj pasigante la durajn semojn en siajn ekskrementojn. La polenaj strobiloj estas flavaj, longas 2–3 mm, kaj defalas baldaŭ post la polenado malfru-vintre aŭ fru-printempe [1][4][5].

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Kiel oni povas antaŭvidi pro la vasta arealo, pika junipero estas tre variigebla. Unu freŝdata studaĵo [4][6][7] subdividas ĝin en tri speciojn, kvankam aliaj aŭtoroj [1] ne akceptas tion :

  • Juniperus oxycedrus L. - Okcidenta pika junipero. Sudokcidenta Eŭropo, en orienta Portugalujo kaj Hispanujo, oriente ĝis suda Francujo, nordokcidenta Italujo, Korsiko, kaj Sardujo, kaj nordokcidenta Afriko ekde Maroko oriente ĝis Tunizio. La folioj longas 10–20 mm, havas mallarĝan bazon; la strobiloj estas glataj.
  • Juniperus navicularis Gand. (syn. J. oxycedrus subsp. transtagana) - Portugala pika junipero. Marborda sudokcidenta Portugalujo. La folioj estas mallongaj ( 5–12 mm ); la strobiloj estas glataj.
  • Juniperus deltoides R.P.Adams - Orienta pika junipero. Centra Italujo oriente ĝis Irano kaj Israelo. La folioj longas 10–20 mm kaj havas larĝan bazon; la strobiloj havas starigitajn skvamajn randaĵojn.

Plia variosubspecio J. oxycedrus var. badia H.Gay ( sinonimo J. oxycedrus subsp. badia (H.Gay) Debeaux) estas diferencigita pro la pli grandaj strobiloj ( diametro de 10–13 mm ), iomete purpuraj kiam maturaj; ĝi estas priskribita por norda Alĝerio, kaj ankaŭ troviĝus en Portugalujo kaj Hispanujo [1][4].

Alia specio, Juniperus macrocarpa,[4] limigita al mediteraneaj marbordaj sabloj, estas pli distingebla sed ofte ankaŭ estas konsiderata kiel subspecion de pika junipero, kiel J. oxycedrus subsp. macrocarpa;[1] ĝi diferencas pri la pli larĝaj folioj kiuj larĝas 2–3 mm, kaj pri la pli grandaj strobiloj kun diametro de 12–18 mm.

Aliaj tre parencaj specioj de J. oxycedrus inkludas Juniperus brevifolia en Acoroj, Juniperus cedrus en Kanarioj kaj Juniperus formosana en orienta Azio.[1][4]

Uzado[redakti | redakti fonton]

Pik-junipera oleo estas volatila oleo kiun oni obtenas per detrua distilado de la ligno de tiu arbedo. Ĝi estas malhela, aroma oleo kun forta fuma odoro kiu estas uzata en iuj kosmetikaĵoj kaj ( tradiciaj ) haŭt-flegadaj drogoj, same kiel en incenso [8][9].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 angle Farjon, A. (2005). Monograph of Cupressaceae and Sciadopitys. Royal Botanic Gardens, Kew. ISBN 1-84246-068-4
  2. Conifer Specialist Group (1998). Juniperus oxycedrus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
  3. Meiggs, R. 1982. Trees and Timber in the Ancient Mediterranean World.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Adams, R. P. 2004 : Junipers of the World, Trafford. ISBN 1-4120-4250-X angle
  5. angle Arboretum de Villardebelle: Bildoj de strobilij kaj ŝosoj
  6. Adams, R. P. (2000). Systematics of Juniperus section Juniperus based on leaf essential oils and RAPD DNA fingerprinting. Biochem. Syst. Ecol. 28: 515-528 available online (pdf file)
  7. angle Adams, R. P. (2004). Juniperus deltoides, a new species and nomenclatural notes on Juniperus polycarpos and J. turcomanica (Cupressaceae). Phytologia 86: 49 - 53 angle
  8. 1911 British Pharmacopaea: Cade Oil
  9. 1918 US Dispensatory: Cade Oil