Pikedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pikedo estas ankaŭ malgranda taĉmento da soldatoj gardanta postenon.


Pikedo
kartludo • prenludo
vdr

Kartludo > Tradiciaj > Pikedo

Dosiero:Pikedo1830.jpg
francaj kamparanoj (ĉ. 1830) ludantaj pikedon kvarope

Pikedo
(Ekzistas laŭ tri versioj : kun 2, 3, aŭ 4 ludantoj; la baza versio estas kun 2) Ĝi estas la plej malnova el la francaj kartludoj : ĝi datiĝas almenaŭ tiom malnove ol regno de Karlo la 7-a.

Ĝi ludatas per kartaro de 32 pecoj, kies rangvico estas : aso, reĝo, damo, fanto, 10, 9, 8, 7.

1) disdono kaj elkarto : Kiel kutime ĉe kartludoj ĉiu ludonto eltiras hazarde karton kaj tiu, kiu tiras la plej malfortan disdonas kiel unua. Li « batas », t.e. miksas la kartojn, la dua « tranĉas », t.e. partigas la stakon en du kaj, interŝanĝas ilin metante la supran malsupren. La disdonanto donas unue al lia kontraŭulo poste al si mem, totale po 12 kartoj, kaj intertempe konsistigas du kromstakojn, da 5 kartoj al la kontraŭulo 3 al si mem, tiel : 3-3, 3-3, 3-3 ; 3-2 al la kromstakoj ; 3-3 ; 2-1 al la kromstakoj. - La unuavica ludanto komencas elkarti : ĝi forigas el sia mano inter 1 kaj 5 kartojn, poste prenas la saman nombron, komencante per la plej supra laŭvice, de la kromstako. Ĝi rajtas rigardi la kartojn, kiujn ĝi lasis. Tiujn li metas sur la kromstakon de la alia (la disdonita). - La duavica same elkartas, inter 1 kaj la totala kvanto da kartoj kromstakaj kiuj estas ĝiadispone.
2) la deklaroj : (Jam antaŭ elkarto, se ludanto havas nur « blankajn kartojn », t. e. senfiguraj, ĝi anoncas : « dek el blanko » kaj ricevas 10 poentojn.) La unua ludanto komencas deklari laŭvice :

la « poentaĵo » : konsistigas ĝin la nombro de kartoj el la sama emblemserio, se super 3, se la alia ludanto ne havas « poentaĵon » pli alta, la deklaranto ricevas ĝin. Se renkontiĝas egala nombro de karto oni kalkulas la poetojn tiel : Aso valoras 11 poentojn, la figuroj 10 poentojn, kaj la aliaj kartoj siajn laŭnomajn valorojn.
la vicoj : vico de samemblemaj kartoj bonorde sinsekvantaj. Ili estas : trivico ( havigas 3 poentojn), kvarvico (4 poentojn), kvinvico ( 15 poentojn), sesvico (16), sepvico (17), okvico (18). Same nur valoras tiujn, kiujn ne superas vicon de la kontraŭlo.
la triopoj kaj kvaropoj (france brelan, kaj quatorze), t.e. tri aŭ kvar samrangaj kartoj. La triopoj havigas 3 poentojn (se la kontraŭulo ne havas kvaropon aŭ pli alrangan triopon), la kvaropo (ne superita de la kontraŭulo) 14 poentojn. Se iu havas haviĝas 30 poentojn ekde la deklara stadio, antaŭ ke la kontraulon haviĝas iom ajn, oni diras ke ĝi faris « repik’ » kaj oni ne alkalkulas 30 sed 90 poentojn.

Post la unua la dua ludanto deklaras, kaj eventuale ricevas la validajn poentojn siavice.

3) la kartludado : Ne estas atuto. Oni devas doni karton de la sama emblemserio, se oni posedas da, se oni ne havas oni liberas. Tiu, kiu surtabligis la plej altrangan karton gajnas kaj levas la prenaĵopon. La poentoj, komence kalkulitaj dum la deklaroj, kalkulatas tiel :la unua ludanto sutabligas unuan karton kaj diras ĉu « unu » ĉu la nombron postan je la jam atingita, se ĝi gajnas ĝi diras plu x+ 1, kaj denove + 1 surtabligante denove, se ĝi malgajnis la alia kalkulas la prenopoenton, « unu » aŭ + 1je la jam kalkulitaj, kaj ree +1 surtabligante, car la prenito resurtabligas kiel unue. La preninto de la lasta prenaĵopo alkalkulas +10. Krome tiu, kiu prenis la plimulton de la prenaĵopoj alkalkulas sin 10 poentoj. Cetere, se ludanto atingas 30 poentojn dum la kontraŭlo ankoraŭ estas je nul, oni diras « pik’ » kaj kalkulas ne 30 sed 60.
Se unu ludanto prenas neniam, ĝi estas « kaputa » kaj la gajninto alkalkulas sin ne 10 + 10, sed 40 poentojn.

Gajnas la ludbatalon tiu, kiu atingas 150. Ofte oni vicigas du aŭ tri ludbatalojn : se unu venkas dufoje li gajnas, se ĉiu venkas unufoje ili ludas trian ludon kaj la venkinto gajnos per 2 kontraŭ 1.Tiukaze la tria ludbatalo ludatas je 221 poentoj.


la aliaj versioj :
por tri : « normanda pikedo »

1) disdono kaj elkarto : La disdonant donas dek kartojn al ĉiu ludanto, po 2. Restas do 2 kartoj en la kromstako. Elkarton faras la disdonito mem, unu aŭ du al siajn kartojn li ŝanĝas kontraŭ kontraŭ unu/du kartoj de la kromstako. 2 ) la deklaroj : samas. 3) en la kartludado : « pik » kaj « repik » estas akiritaj je 20 poentoj. Kiam unu el la ludantoj estas « kaputa » la du aliaj ricevas ĉiu po 20 poentojn.

Kiam unu el inter la ludantoj estas gajninta, la du aliaj pluiras la ludon je du inter si.

Tia kondiĉo de ludo estigas rafinitajn strategioj. Tial ofte du ludantoj aliancas siajn klopodojn por igi la trian « kaputa ». Tiam ekzistas manierojn doni « mesaĝon » al alia ludanto por indiki kiun emblemon ludi. la Sed estas cirkonstacoj kiam oni ne havas intereson krei « kaputon » kiu tro antaŭenigus la trian ; ĉar ĉiu ludas por si oni foje ne vere scias kio estas la kalkulo de aliulo. Eble estas tiu sendecideco, kiu igis la nomon (pro la famo de nedecidemo, aŭ pli bone kaŝemo, ĉe la normandoj, konataj por diri « eblas ke jes, sed tamen eblas ke ne »)


por kvar : " ŝtelula pikedo"

La kvar ludantoj formas duope du oponantajn teamojn. La poentoj estas kalkulitaj por la teamo.

1) disdono : Ĉiu ricevas 8 kartojn. Ne estas elkarto. 2 ) la deklaroj : se unu ludanto de unu teamo deklaris kombinon agnokitan kiel bona, tiam sia kunteamano rajtas deklari ankaŭ kombinojn senkonsidere de tiuj de la del alia teamo, sed du samteamanoj ne povas deklari samtipan kombinon, krom vicon, tiam la dua ludanto povas deklari sian malpli longan vicon, post kiam la alia jam deklaris sian pli longan.

Ĉar la ludantoj ludas en teamo, ekzistas plimalpli konvenciaj aŭ sekretaj rimedoj por konigi al la kunludanto kiel estas sia propra kartaro !