Pikilanono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
pikilanono
Annona muricata 1.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Magnoliales
Familio: anonacoj Annonaceae
Genro: anono” Annona
Specio: A. muricata
Annona muricata
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Graviolo, aŭ pikilanono (Annona muricata) estas plantspecio el la familio de Anonacoj. Ĝi havas diversajn nomojn en la etnaj lingvoj:

  • en la hispana: “guanábana, guanaba, catoche, catuche”
  • en la franca: “anone, corossol“
  • en la angla:“soursop“
  • en la germana: „Stachelannone, Sauersack“
  • en la nederlanda: „sorsaka, zuurzak“
  • kaj en kelkaj aliaj: „guyabano, bangka beland, sirsak“

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La pikilanono kreskas kiel ĉiamverda arbo ĝis alteco de 12 m. Ĝi havas malmultbranĉan arbokronon. La foliooj similas al tiu de nobla laŭro kaj sidas alterne.

La floroj havas po tri sepalojn kaj petalojn. Ili estas longecaj kaj verdec-flavaj. Ili odoras kadavraĵece kaj per tiu odoro ili allogas muŝojn por polenigo.

La frukto estas laŭ botaniko granda bero. Ĝi estas 40 cm longa kaj ĝis 4 kg peza. En la mola kaj blanka fruktkarno sidas grandaj nigraj kaj venenaj semoj. La fruktŝelo havas molajn „pikilojn“, kiuj estas restaĵoj de la inaj florpartoj. La pikiloj do ne havas funkcion protekti.

branĉo, floro kaj frukto

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La planto orginas en Sudameriko kaj Karibio. Ĝi keskas en arbaroj de malaltaj regionoj kun duonarida klimato. Nuntempe ĝi estas kultivata en ĉiu tropika regiono de la mondo.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La sukoriĉa flav-blanka fruktokarno havas tipan acidan guston. La signifo por eksporto estas malgranda, ne laste ĉar la frukto post maturiĝo estas tro sentiva je premo kaj tial ĝi nur malfacile estas tranportebla.

frukto tranĉita

Annona muricata estas facile industrie prilaborebla: la fruktokarno estas elskrapata kaj la disigata per kriprilo de la nigraj kernoj. La forjetaĵo (ŝelo kaj kernoj) estas malgranda same kiel la suk- aŭ pura enhavo. La utiligrado do estas relative alta. La tiel gajnitaj eltiraĵoj estas utiligataj diverse laŭ la regiono:

  • en Ssudameriko la frukto estas elpremata kaj la suko estas uzata kiel bazo por refreŝigajn trinkaĵojn, glaciaĵon au marmeladon.
  • en Indonezio la pureo de la fukto estas kuirata kun sukero al pudingo („dodol sirsak“) aŭ oni faras el ĝi dolĉaĵojn.
  • en Filipinoj oni konsumas la nematurajn fruktojn kiel legomo. Ili gustas simile kiel rostita maizo.
  • En multaj karibaj insuloj (Kubo, Kuracao, Sankta Tomaso, Barbado) oni uzas la fermentitajn foliojn por kuiri teon. La gusto estas iel inter verda kaj nigra teo.

Kulturhistorio[redakti | redakti fonton]

La malmolaj, nigraj semoj estis trovitaj en prahistoriaj tomboj en la altaj regionoj de Peruo. La nomo “anon” devenas el Haitio. Linné latinigis la nomon al „Annona“. La ĝusta botanika nomo de la arbo estas “Annona muricata Linné”.[1]

Toksikologio[redakti | redakti fonton]

La neŭrotoksino anonacino ŝajne estas la kaŭzo de neŭrodegenerativa malsano kiu nur aperas sur la karibia insulo Gvadelupo pro la konsumado de anonacinhavaj plantoj. Temas pri la tiel nomata taŭopatio, kiu estas ligita al patologa akumulado de la taŭo-proteino en la cerbo. Eksperimento klarigis, ke por tiu akumulado repsondecas la planta anonacino [2]

Farmakologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ en 2011 publikigitaj esplorrezultoj fruktoekstraktoj el pikilanonoj en laboratorio bremsis la kreskon de certaj mamkanceraj ĉeloj.[3][4] En 2012 publigigitaj esploroj ŝajne montris ke evoluo de kancerĉeloj ĉe la pankreo estas bremsata de la pikilanona ekstrakto.[5]

La anonacino en la semoj en kombino kun aliaj plantosubstancoj estas bona rimedo por mortigi larvojn de la Stegomyia-muŝo (dengo-muŝo), kiu transigas la viruson de dengo.[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rolf Blancke: Farbatlas Pflanzen der Karibik und Mittelamerikas, 1999, Verlag Eugen Ulmer, ISBN 3-8001-3512-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. In: Samson: Tropical Fruits, S. 216.
  2. Informationsdienst Wissenschaft: Tauopathie durch pflanzliches Nervengift, 4. Mai 2007
  3. Y. Dai u.a.: Selective growth inhibition of human breast cancer cells by graviola fruit extract in vitro and in vivo involving downregulation of EGFR expression, in: Nutrition and Cancer Juni 2011, Abstract abgerufen am 27. August 2013 (englisch)
  4. Plia studo el la kanceresporo: F. Yuan Shyng-Shiu k.a.: Annonacin, a mono-tetrahydrofuran acetogenin, arrests cancer cells at the G1 phase and causes cytotoxicity in a Bax- and caspase-3-related pathway, in: Life Sciences Majo 2003, Abstract abgerufen am 27. August 2013 (englisch)
  5. (2012) "Graviola: A novel promising natural-derived drug that inhibits tumorigenicity and metastasis of pancreatic cancer cells in vitro and in vivo through altering cell metabolism", gazeto : Cancer Letters, volumo : 323, numero : 1, paĝoj : 29–40. COI:10.1016/j.canlet.2012.03.031
  6. Adelia Grzybowski u.a.:The combined action of phytolarvicides for the control of dengue fever vector, Aedes aegypti, in: Revista Brasileira de Farmacognosia, Mai/Juni 2012, abgerufen am 27. August 2013 (englisch)