Piknonotedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Piknonotedoj
Microscelis amaurotis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj
Familio: Pycnonotidae
Genroj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Piknonotedoj (Pycnonotidae) estas familio el la ordo de la paseroformaj birdoj. Ili troviĝas prefere en la tropikaj regionoj de Azio kaj Afriko kaj nutras sin plejparte per fruktoj. En la turka la birdo nomiĝas Bülbül (simile en la germana, angla kaj hebrea lingvoj); tiu vorto venas el la persa (بُلبُل) kaj signifas najtingalo.

Distingiloj[redakti | redakti fonton]

Piknonotedoj estas mezgrandaj kantbirdoj, kies korpograndeco samkiel mezeŭropaj paseroj ĝis merloj povas atingi 14 ĝis 28 centimetrojn. La kolo estas tre mallonga, same la flugiloj, sed la birdo havas sufiĉe longan voston, kiu je la fino havas noĉojn kaj aspektas kvazaŭ tonde kurtigita. La kruroj estas maldikaj kaj la piedoj havas nur tre tenerajn ungegojn. La plumaro konsistas el relative longaj kaj molaj plumoj, kiuj, speciale je la dorso, estas tre lozaj. Je la nuko ĉiuj Piknonotedoj havas maldikajn harplumojn, pro kio ili, ekzemple en la germana, ankaŭ nomiĝas "Harbirdoj". Tiuj plumoj ĉe iuj specioj povas fariĝi tre longaj.

Pluraj Piknonotedoj estas tre okulfrape koloraj kaj montras, laŭ la speco, flavajn, ruĝajn kaj oranĝokolorajn korpopartojn. Sed la plej multaj estas modestakolore olivbrunaj, flavaj aŭ brunaj ĝis nigraj. Kelkaj specioj, kiel ekzemple Pycnonotus jocosus krome posedas atentigan kufon el kapoplumoj. Distingeble malsaman koloron povas havi partoj de la ventro, la gorĝo, la frunta parto, la vangoj aŭ partoj de la suba plumaro je la vostkomenco. Seksa duformismo ne ekzistas, maskloj kaj inoj havas la saman koloron, nur la junaj birdoj ofte estas iom pli aŭ evidente pli malhelaj.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Hypsipetes crassirostris

La plej multaj Piknonotedoj vivas en Afriko kaj sur Madagaskaro. Tie la reprezentantoj de la plej multaj genroj estas endemiaj, dum ekskluzive en Sudazio hejmaj estas nur du genroj. La genroj Piknonoto (Pycnonotus), Krinigero (Criniger) kaj Hipsipeto (Hypsipetes) per specioj troviĝas en ambaŭ regionoj. En la Meza Oriento troviĝas precipe la Pycnonotus xanthopygos, kies disvastiĝejo etendiĝas de suda Turkio ĝis la arabaj landoj kaj Izraelo. Sed multaj specioj estas endemiaj en tre malgrandaj disvastiĝejoj, kiel ekzemple la Sejĉela hipsipeto (Hypsipetes crassirostris), kiu vivas nur sur la Sejĉeloj. La Blankorela piknonotoHimalaja Bulbulo (Pycnonotus leucotis) estas konata en la persa poezio kiel Bulbulo, kaj ofte tradukita malĝuste "najtingalo" en la eŭropaj lingvoj.

La plej multaj specioj troviĝas en la basebeno, nur malmultaj vivas en montaroj. Al la lastaj apartenas la Flavastria filastrefo (Phyllastrephus flavostriatus) en la montarbaroj de Centra Afriko kaj la Grizakapa piknonoto (Pycnonotus tephrolaemus) ĉe la Ruvencoro en Orientafriko. La Pycnonotus flavescens eĉ troviĝas ankoraŭ en alteco de 3.500 metroj, en la muskarbaro de la montaroj sur Borneo.

Ĉiuj Piknonotedoj estas nemigraj birdoj. Multaj specioj adaptiĝis al la vivo proksime de homaj setlejoj kaj loĝadas en ĝardenoj, parkoj kaj tombejoj de la urboj. Ili estas tre konfidemaj kaj oni ankaŭ povas malsovaĝigi ilin. Precipe la Piknonoto (Pycnonotus goiavier) estas konata, ke ĝi preferas urbojn. Aliaj specioj ŝatas vivi retirite rande de arbaroj aŭ en arbaroj. Ekzistas specio, kiun la ornitologoj ĝis nun nur vidis dufoje en Sumatro kaj Borneo.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Kanto[redakti | redakti fonton]

Piknonotedoj ĝenerale estas viglaj birdoj kun atentofrapa kaj laŭta strofa kantado. Plejparte estas fervora babilpepado; kelkaj specioj tamen, ekzemple Pycnonotus zeylanicus, koncertas per longaj, parte kompleksaj kantoj el ĉiam samaj strofoj, kompareblaj kun tiuj de la Najtingalo. El du ŝanĝiĝantaj tonoj konsistas la kanto de Pycnonotus cafer. Ankaŭ la Pycnonotus finlaysoni kaj la Hypsipetes madagascariensis havas facile memoreblan kaj melodian vokon.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Prefere per fruktoj, ĉefe beroj, Piknonotedoj nutras sin. Iuj specioj estas tre forte fiksitaj je specifaj fruktoj. La Pycnonotus gracilirostris ekzemple foje en grandaj svarmoj flugas kilometrojn serĉante maturajn figojn. Tiun specion kaj kelkajn aliajn oni pro tio timas kiel fruktodamaĝantojn kaj ĉasas ilin. Sed aliaj specioj manĝas ankaŭ insektojn kaj serĉas vermojn kaj aliajn bestetojn por nutraĵo. Iu specio en akvejoj ĉasas helikojn de nesala akvo.

Generado[redakti | redakti fonton]

Piknonotedoj konstruas malfermajn nestojn el branĉetoj kaj radikofibroj, plej ofte sur branĉoforkoj en la malsupraj partoj de la arbo. Ilin ĝi pufas per foliaro kaj muskoj. La inoj metas ĝis kvin ordinare pale rozkolorajn ĝis blankajn ovojn en siajn nestojn kaj elkovas ilin. Oni supozas, ke la Pycnonotus barbatus vivas monogamie kaj pariĝas por tutvivo. La ino de tiu specio kovas dek du tagojn, kaj en tiu tempo la masklo nutras ŝin. Post la eloviĝo ambaŭ gepatroj nutras la idojn per insektoj. Proksimume post du semajnoj la junbirdoj ekflugas.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Pycnonotus barbatus

La plej malnovaj fosilaj atestaĵoj por Piknonotedoj datiĝas el la Plejstoceno antaŭ proksimume unu miliono da jaroj. La hodiaŭ vivantajn Piknonotedojn oni enordigas al la sekvaj genroj:

  • Spizixos
  • Pycnonotus
  • Andropadus
  • Calyptocichla
  • Baeopogon
  • Ixonotus guttatus
  • Chlorocichla [1]
  • Thescelocichla
  • Phyllastrephus
  • Bleda syndactyla
  • Nicator
  • Criniger
  • Alophoixus
  • Setornis
  • Tricholestes
  • Iole
  • Hemixos
  • Hypsipetes [2]
  • Neolestes

Homoj kaj Piknonotedoj[redakti | redakti fonton]

Kiel jam menciite, kelkaj specioj vivas tre proksime al la homo kaj estas tre konfidemaj. Kelkajn speciojn oni ĉasas aŭ almenaŭ forpelas kiel fruktodamaĝantojn, precipe tiujn, kiuj aperas je iom grandaj svarmoj. Sed multajn speciojn oni ankaŭ tenas kiel hejmbestojn. Por tiuj bestoj ekzistas internacia merkato, ĉar ili estas konataj kiel viglaj kaj kantademaj bestoj. Antaŭ ĉio en sia hejmregiono ili estas ŝatataj, sed ankaŭ en Eŭropo kaj Usono oni regule ofertas ilin.

Unu specion oni novloĝigis en Sud-Kalifornio, kie ĝi origine ne estis hejma. Pliajn speciojn homoj setligis en Aŭstralio, sur la Maskarenoj kaj sur aliaj insuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj