Rastrumero
El Vikipedio
(Alidirektita el Pikselo)
Rastrumero estas unu de la multaj punktetoj kiuj komponas rastruman bildon en memoro de komputilo. Tiel, la rastrumero estas ofte la plej malgranda elemento de bildo de ekrano, printilo, aŭ alia aparato.
La angla vorto pixel estis kunmetita el la elementoj pix por picture, bildo kaj el por elemento. La vorto do signifas bild-elemento aŭ bildero.