Pilgrimado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pilgrimejo)
Pilgrimantoj sur la jakoba vojo al Santiago de Compostela

Pilgrimado estas tradicia vojaĝo por viziti difinitajn religiajn pilgrimlokojn. Persono, kiu pilgrimas estas nomita pilgrimantopilgrimulo. Ekzistas pluraj formoj de pilgrimado, religiaj kaj nereligiaj. Eĉ antaŭ la grandaj religioj, kiujn ni konas hodiaŭ (la katolika, islama, hindua kaj budhisma) ekzistis jam pilgrimadoj al sanktaj ejoj.

Pilgrimejoj en diversaj epokoj kaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Multaj maljunaj religioj havas sanktajn ejojn, kien pilgrimadoj estas faritaj.

Budhisma pilgrimado[redakti | redakti fonton]

Hindua pilgrimado[redakti | redakti fonton]

Hinduoj ne estas devigitaj pilgrimi dum sia vivo, sed tamen ekzistas multaj hinduaj pilgrimejoj:

Islama pilgrimado[redakti | redakti fonton]

Katolika pilgrimado[redakti | redakti fonton]

Bahaa Pilgrimado[redakti | redakti fonton]

La Bahaa Pilgrimado kutime konsistas el vizitoj al la Sanktejoj en la israelaj urboj de Ĥajfo kaj Akko ( 'Akká) kaj ties ĉirkauaĵo. Nuntempe la bahaanoj ne povas viziti la aliajn lokojn, kiuj estas difinitaj al ili kiel pilgrimceloj.

Bahá'u'lláh dekretis en sia Kitáb-i-Aqdas (versoj 32/133, respondoj 25/29/32 kaj notoj 54/55/154 [1]) la "Pilgrimadon" al du lokoj :

En du apartaj epistoloj, konataj kiel Súriy-i-Ḥajj (la Surao de la Pilgrimado), li preskribis specifajn ritojn por ĉiu el tiuj pilgrimoj. La Pilgrimado estas deviga por virbahaano kaj libera por bahaanino, "se iu havas monon kaj kapablon por plenumi ĝin, kaj se neniu obstaklo baras la vojon". Bahaanoj povas libervole elekti inter la du domoj, ĉar sufiĉas pilgrimi al unu el la du por plenumi la riton.

Poste 'Abdu'l-Bahá indikis la Maŭzoleon de Bahá'u'lláh en Bahjí, kiu estas la Kiblo (Qiblih) por la bahaanoj, kiel vizitlokon. Neniu rito estas preskribita por tiu vizito.

La indikitaj pilgrimejoj aktuale ne estas alireblaj de la plimulto de la bahaanoj, ĉar ili situas respektive en Irako kaj Irano. Kiam nuntempaj bahaanoj kutime parolas pri la Pilgrimado, ili aludas al la "Naŭtaga Pilgrimado", kiu okazas al la Bahaa Mondcentro en la israelaj urboj de Ĥajfo kaj Akko. La "Naŭtaga Pilgrimado" ne anstataŭas la pilgrimon al la lokoj indikitaj en la Kitáb-i-Aqdas kiel pilgrimceloj. Kiam la cirkonstancoj tion permesos ili en la estonteco pilgrimos al la "Domo de la Báb" kaj al la "Domo de Bahá'u'lláh".

Japana pilgrimado[redakti | redakti fonton]

Sur la insulo Shikoku ekzistas malnova pilgrimvojo, laŭ kiu la pilgrimuloj piediiras tra la insulo por viziti 88 sanktejojn.

Modernaj pilgrimadoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj pilgrimadoj estas ankoraŭ nun farataj ĉirkaŭ la mondo: Santiago de Compostela, la Haĝo kaj la pilgrimado al Monto Kailash.

En la nuntempa epoko, la vortoj pilgrimanto kaj pilgrimado estas uzataj por nereligiaj aferoj. Ekzemple, adorantoj de Elvis Presley devus pilgimi ĝis ties domo, Graceland. Same, oni povas priskribi Venecion kaj Bjalistokon kiel pilgrimejon por amantoj.