Pilgrimloko Hory (Česká Třebová)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pilgrimloko Hory estas loko kun ekskursa restoracio en Česká Třebová.

Situo[redakti | redakti fonton]

Al iama somerloko kaj banloko HORY, kiu kuŝas 2 km sudokcidente de la urbo Česká Třebová, en alteco 500 metrojn super la maro, hodiaŭ gvidas asfalta vojo nomata „Farská“ (=Paroĥa), aŭ vojeto por piedirantoj, nomata „Poklona“ (=Riverenco). Samdirekte gvidas ankaŭ aliaj arbaraj vojetoj el urba parko „Javorka“ (=Acerejo), aŭ el kurbiĝinta vojo, gvidanta al vilaĝo Kozlov (=Kaprejo), aŭ vojeto tra romantika valo nomata „Křivolík“.

La unuaj du vojoj renkontiĝas sur la pinto ĉe la Statuaro de la Plej Sankta Triunuo, konstruita en la j.1889. La Statuaro konsistas el Triunua Dio kun aŭreolo, antaŭe staranta sankta Mario kun interplektitaj manoj, kronata de Dio Patro kaj Filo (kaj Sankta Spirito).

El la pinto de la monteto videblas panoramo de la urbo kaj en la malantaŭo arbaroj de Orlické hory (=Agla montaro). Tuta ĉirkaŭaĵo de HORY estas traplektita per reto de arbaraj vojetoj. Super la kapeleto gvidas nin la vojeto al la benketo de fama ĉeĥa verkistino Božena Němcová, kiu volonte vizitadis tiun ĉi lokon kun siaj geamikoj. Estas videblaj multaj somerkabanoj por refreŝigo kaj vojetoj por skiantoj kaj sportistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo la loko HORY dankas al sia ekesto al fonto de la akvo el puteto de „Pavel“ ĉe la kapeleto. Oni kredis, ke la akvo estas kuraciga kaj tial oni ĉi tie konstruis malgrandan banlokon. En ĝi laboris banservisto, kiu krom priservado de malsanuloj almetadis skarifikajn kupojn kaj medicinajn hirudojn kaj faris pluajn, tiutempajn kuracajn metodojn.

La unua restoracio kun kuraca ekipaĵo kaj ebleco de tranoktado tie estis konstruita el ligno en la j. 1770. Bedaŭrinde, en la j. 1868 restoracion tute detruis incendio. En la j. 1869 estis tie el brikoj kaj ŝtonoj konstruita nova restoracio kun granda salono, kaj ĝi staras ĝis nun.

En la j. 1948 aĉetis HORY-n kun ĉirkaŭantaj parceloj kelnero Felix Křížek. En la j. 1960 ĉio estis ŝtatposedigita (fakte forprenita de ŝtataj institucioj) kaj la restoracion gvidis la entrepreno „Restoracioj kaj manĝejoj“. Ĝi bedaŭrinde ne havis monon por ripari la konstruaĵon, tial ĝi kadukadis. En averia stato transprenis HORY-n la fabriko „Armaturka“ sub gvido de inĝ. Vladimír Hušák. Aperis multaj riparoj en la tuta restoracio, sed pluajn, jam preparitajn planojn, nuligis soveta okupacio en la j.1968.

Tre ŝatata manĝaĵo tie estis biera kaj ŝima fromaĝoj, sed la plej mendataj estis malbonodoraj „fromaĝetoj – kazebuletoj“ el urbo Olomouc, ĉeĥe nomataj „syrečky“. Ĉar post la dua mondmilito mankis salamoj kaj kolbasoj, do la estiĝintan „truon“ inter la manĝaĵoj plenigis „syreĉky“, kiuj rapide fariĝis la plej postulata manĝdelikataĵo por la civitanoj, kiuj vizitadis ĉi tiun lokon.

En la j. 1972 Felix Křížek pensiuliĝis post 32 jaroj da sia populara kelnera laboro. Poste en la restoracio ŝanĝadis diversaj gvidantoj. Post "velura revolucio" en la j. 1989 fariĝis Felix Křížek denove la posedanto. En la j. 1998 li mortis kaj posedaĵon heredis liaj infanoj. Dum la jaroj 1991-96 okazis en la restoracio gravaj adaptaĵoj. Poste ĝi estis luita.

Kulturo kaj nacia sento[redakti | redakti fonton]

Grava parto el historio de HORY estas loĝado de verkistino Božena Němcová ĉi tie en septembro 1851. Ŝin invitis poeto kaj filozofo F. M. Klácel. Sur la restoracion estis en la j. 1932 surmurigita la memortabulo, kiu informas pri ŝia restado ĉi tie. Aŭtorino de la mondkonata romano „Babička - Avinjo“, sentis sin ĉi tie kun siaj infanoj kiel en paradizo. Alveturadis ankaŭ la profesoro el la Universitato en Olomouc, d-ro Ivan Helcelet, kiu rapide vekis verkistinan atentemon. Ŝi poste travivis kun li la plej romantikajn momentojn en sia vivo.

Al HORY alvenadis eĉ aliaj verkistinoj, kiuj priskribis belecon de ĉi tiu loko, verkis rakontojn pri Božena Němcová kaj ŝiaj geamikoj. Ekzistas ankaŭ diversaj muzikkomponaĵoj. En la dua duono de la 19-a jarcento fortiĝis memcerteco de la ĉeĥa nacio. Siajn revojn la homoj esprimadis per organizado de popolkunvenoj. En la j. 1870 okazis granda popolkunveno en HORY. Ĉeestis ĝin 5000-8000 partoprenantoj. De aŭstria registaro ili postulis propagandi kulturon kaj klerigadon kaj fondi ĉeĥajn altlernejojn en urboj Praha kaj Brno.

Religiaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

Super la restoracio staras kapeleto de la Virgulino Maria Helpanta. Alvenon al ĝi borderas grejsaj duonlunetoj de la "Kalvaria vojo". La lokon aliras multaj legendoj. Unuan lignan kapeleton konstruis la ĉarpentisto Mikuláš en la j. 1744. En la j. 1787, laŭ la ordono de la imperiestro Jozefo la 2-a, estis necese ĉiujn kapeletojn detrui. Tial ĝi estis forbruligita.

La finkonstruo de nova kapeleto el ŝtonoj okazis en la j. 1838. Tiutempe HORY kun la kapeleto fariĝis la plej elserĉata pilgrima loko el orienta Bohemio. Alvenadis grandaj procesioj de la homoj el la urbo Česká Třebová kaj ties ĉirkaŭaĵo. Estis aŭdebla kantado de ĉeĥaj kaj germanaj kantoj kaj vortoj de la predikado. Pilgrimantoj interesiĝis pri aĉetado de diversaj memoraĵoj, kiujn oni vendadis en budetoj kontraŭ restoracia ĝardeno.

En la tempoj, kiam la kuracadon uzadis nur la nobeluloj, simplaj homoj serĉis helpon kontraŭ la malsanoj ĉe herbaĵoj aŭ putetoj, al kiuj ili aljuĝis miraklan potencon. Tia fonto de pura kaj malvarma akvo elŝprucas ankaŭ sub la kapeleto el la puteto „Pavel“. Multaj malsanuloj ĉi tie lavis la okulojn kaj aliajn partojn de la korpo kaj poste resaniĝis, diras la legendo.

La kapeleto estis renovigita en la j. 1964 helpe de ŝatata Digna sacerdoto sinjoro Antonín Kubát. Al li plaĉis la kanteto „Bonan nokton, Maria“. Per ĉi tiu kanto oni ĉiam fermis Di-servojn en la kapeleto antaŭ vintro. Same pilgrimantoj el la urbo Česká Třebová kantas ĝin ĉe lia tombo sur Monto de Dipatrino apud urbo Králíky.