Piliscsaba
Piliscsaba (piliŝĉaba) estas grandvilaĝo en Hungario en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Pilisvörösvár.
- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 5500
- Poŝtkodo: 2081
- Telefonprefikso: 26
Situo [redakti]
La grandvilaĝo situas laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Dorog. La ĉefurbo troviĝas 14 km-ojn.
Historio [redakti]
La romianoj nomumis sian vilaĝon Ad lucum felicem (feliĉa bosko). La unua skriba mencio devenis el 1263. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1715 germanoj kaj slovakoj refondis ĝin. La baroka romkatolika preĝejo omaĝe al Naskiĝo de Sankta Virgulino en 1728 konstruiĝis, kies turo estas 31 m-ojn alta. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Post kelkaj jaroj Nova Sulko kaj Jókai kolĥozoj formiĝis. Ekde 1961 la unuiĝintaj kolĥozoj havis la nomon Progreso.
El kazernoj de Ruĝa Armeo formiĝis Katolika Universitato Péter Pázmány en 1994. Krome estas vidindaĵoj kalvinana preĝejo kaj lago Garancsi (garanĉi).
