Pilono
El Vikipedio
Pilono laŭ PIV kaj Reta Vortaro estas
1-e portalo de antikva egipta templo konsistanta el du baze tre larĝaj turoj kaj intera lintelo[1]: ĉi tiuj kvinetaĝaj pilonoj, kun muroj mallarĝiĝantaj supren, ĉi tiu trietaĝa pordego, kiu kunigis ilin, la skulptaĵoj, kies malgaja fantazio miksis kruelecon kun pieco, faris premegan impreson[2].
2-e alta konstruaĵo kun pendiga funkcio.
- a) Konstruaĵo fikstenanta la ŝnuregojn de pendoponto[3]: mi ekvidas alian, blankan, gracian ponton, ĉe kies pilono mi prenis ŝian manon la unuan fojon[4]
- b) Konstruaĵo subtenanta altajn kablojn por fortatensia kurento[5]: estas altaj transport-kostoj kun energio-perdo el la dratoj, kun malbelaj pilonoj[6]
Notoj [redakti]
- ↑ Émile Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
- ↑ Bolesław Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a
- ↑ Rüdiger Eichholz: Esperanta Bildvortaro
- ↑ Blazio Vaha: Adolesko, 1987
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro
- ↑ "Energi-formoj", magazino Juna Amiko, 1996