Pinĥas Laĥovicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pinĥas LAĤOVICKI (naskiĝis la 8-an de septembro 1892 en Pinsk, Bjelorusio) estis pola esperantisto kaj judo, inĝeniero-arĥitekto. Li estis UEA-deligito en Jerusalemo. Li iniciatis la unuan Esperanto-kongreson en Palestino (la 20-an de januaro 1934) en Jerusalemo kaj la unuan Esperanto-ekspozicion en la Levante-foiro en Tel Aviv en aprilo kaj majo 1934.