Pinacoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pinacoj
Pinus sylvestris
Pinus sylvestris
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Lindley
Genroj

Subfamilio Pinoideae
    Pino Pinus - (ĉ. 115 specioj)
Subfamilio Piceoideae
    Piceo Picea - (ĉ. 35 specioj)
Subfamilio Laricoideae
    Cathaya (1 specio)
    Lariko Larix - (ĉ. 14 specioj)
    Duglasa abio Pseudotsuga - (5 specioj)
Subfamilio Abietoideae
    Abio Abies - (ĉ. 50 specioj)
    Cedro Cedrus - (2 ĝis 4 specioj)
    Pseudolarix - ora lariko (1 specio)
    Keteleeria (3 specioj)
    Nothotsuga (1 specio)
    Cugo Tsuga - (9 specioj)

La specioj de pinacoj estas arbarformigaj specioj de la norda hemisfero. Ili aperis en la jurao kaj nun havas pli ol 210 speciojn.

En norda direkto kaj en la altmontaro ili formas la arbolimon. Ili estas ĉiamverdaj krom la lariko. La pinglofolioj staras du- tri- kvinope aŭ are en faskoj aŭ en du vicoj (kombile).

La masklaj floroj entenas multajn - helice situantajn - stamenojn super skvamformaj folioloj. Tiuj stamenoj staras sur mallonga petiolo, la pinto kurbiĝas supren kaj ili portas sur la suba flanko du polensakon. La pistila (femala) strobil-infloreskoj ligniĝas. Sur la strobiloj troviĝas la nefekundaj kovril-skvamoj, en kies akselo sidas same spiralvicela fruktoskvamoj. Ĉe la bazo de la fruktoskvamoj sidas - rigardante al la bazo- du prosemoj. Oni povas bone rekoni ĉe la maturaj strobiloj la strobil-skvamojn evoluintajn el la fruktoskvamoj. La kovril-skvamoj restas plej ofte rudimentaj (escepto estas ekz. la abio, el kies strobilo elpendas la kreskintaj kovril-skvamoj). Ĉiu pinaco estas senescepte ektomikoriza. Laŭ la grupiĝo de la pinglofolioj, oni dividas la familion je 3 subfamilioj.

Listo de la genroj:

  • Pinus Pinoj (ĉ. 115 specioj)
  • Picea Piceoj (ĉ. 35 specioj)
  • Cathaya (unu specio) katajo
  • Larix Larikoj (ĉ.11 specioj)
  • Pseudotsuga Duglasa abio (5 specioj)
  • Abies Abio (ĉ. 50 specioj)
  • Cedrus Cedro (2 aŭ 4 specioj laŭ la fakuloj)
  • Keteleeria (3 specioj)
  • Pseudolarix (1 specio) ŝajnlariko
  • Nothotsuga (1 specio) notocugo
  • Tsuga (9 specioj) cugo

Ekde la vidpunkto de la Paleontologio aŭ pli precize de la Paleobotaniko taksodioj troviĝas ofte en brunkarbaj tavoloj aŭ kune kun tiuj. Ties arbotrunkoj estas studeblaj preparinte mikrosekcaĵojn. Per mikroskopo la karaktera histo de koniferoj estas facile identigebla.

[redaktu] Referencoj

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.

Ordinara pino (Pinus sylvestris)
Ordinara pino (Pinus sylvestris)
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al