Pinaroj-kverkaroj de Oaĥaka Sierra Madre

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Pinaro borde de la vojo inter San Isidro Llano Grande kaj San Miguel Cajonos, en Oaĥaka Sierra Madre.

La pinaroj-kverkaroj de Oaĥaka Sierra Madre estas ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de suda Meksiko. Ĝi okupas Oaĥakan Sierra Madre, kiu grandparte troviĝas en la subŝtato de Oaĥako, etendiĝante norden en Pŭeblo kaj Verakruco. Ĝi estas unu el ĉeno de arbaraj ekoregionoj kiuj etendiĝas laŭlonge de la Kordilero ekde Arizono kaj Malsupra Kalifornio en la nordo ĝis Nikaragvo en la sudo. Temas ankaŭ pri unu el la koniferarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas kunmetitan tutmondaj 200-ekoregionon, nome la centramerikaj pinaroj-kverkaroj. La ekoregiono estas parto de biodiverseco-varmpunkto madreaj pinaroj-kverkaroj signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie ( angle : Conservation International ).

Enhavo

Priskribo [redakti]

Kelkaj el la plej bone konservitaj nubarbaroj en la mondo troviĝas sur la komunumaj terenoj de la Komunumo Chinantec de Santiago Comaltepec.

La ekoregiono kovras areon de 14 300 kvadrataj kilometroj, troviĝante super altitudo de 1 600 metroj. Oaĥaka Sierra Madre iras nordorienten-sudkocidenten, etendiĝante 300 kilometrojn ekde Pico de Orizaba en la nordoriento ĝis flankaj montaroj de Terkolo de Tehuantepeko en la sudoriento. Pintoj de Oaĥaka Sierra Madre havas averaĝan altecon de 2 500 metroj, kun kelkaj pintoj super 3 000 metroj. La meksik-golfa ebenaĵo troviĝas oriente, kaj serio de riveraj valoj disigas Oaĥakan Sierra Madrea kaj Sudan Sierra Madre en la sudokcidento kaj Kordilero je nordokcidento. La montara ĉeno kaptas humidan aeron kiu moviĝas okcidenten ekde Meksika Golfo, kaj la ekoregiono estas oriente limigita de la humidaj Oaĥakaj Montarbaroj, kiuj troviĝas sub altitudo de 1 600 metroj. Oriente la kserofitara tehuakan-valaj arbustaroj okupas Tehuakan-Valon en la nordokcidento; la ĥaliskaj sekaj arbaroj okupas la supran basenon de Rivero Santo Domingo kiuj troviĝas en pluvombro de la Sierra; kaj la sud-pacifikaj sekaj arbaroj troviĝas sude laŭlonge de la pacifika marbordo, etendiĝante en supran basenon de Tehuantepek-Rivero kaj Oaĥako-Valo. En la sudokcidento la sekaj arbaroj disigas la pinarajn-kverkajn arbarojn de Oaŝaka Sierra Madre, de la pinaroj-kverkaroj de Suda Sierra Madre.

Flaŭro [redakti]

Rhynchostele cervantesii ssp. membranacea estas unu el la multaj orkidacoj kiuj hejmas la altarbaroj de Oaĥaka Sierra Madre

.

Kune kun la altitude kaj elmetaĵo varias vegetaĵaro. La superregantaj vegetaĵaraj tipoj estas pinaro, pinar-kverkaro, kverkaro kaj nubarbaro. Tiuj arbaroj havas grandan diversecon je bromeliacoj, orkidacoj, filikoj, pinoj kaj kverkoj.

Faŭno [redakti]

La arbaroj de Oaĥaka Sierra Madre estas unu el la lastaj rifuĝejoj de jaguaro kaj pumo en la dense loĝata Meksiko.

Loĝantaro [redakti]

La pinaroj-kverkaroj de Oaĥaka Sierra Madre estas loĝitaj antaŭ miloj da jaroj de multeco de indiĝenaj kulturoj, ĉefe Mazatec, Zapotec, Mixe, Cuicatec kaj Chinantec.

Konservado kaj minacoj [redakti]

Cerro San Felipe, kiu situas en Parque Nacional Benito Juarez, estas la sola ŝtate protektita areo de Oaĥaka Sierra Madre, kaj gravas kiel akva resurso de la Oaĥako-Urbo.

Iuj el la arbaroj de Oaĥaka Sierra Madre, estas la plej bone konservitaj arbaroj de Meksiko. Malsimile multaj aliaj praarbaraj meksikanaj areoj, nur eta parto de la arbaroj de Oaĥaka Sierra Madre estas protektitaj de iu ajn ŝtata aŭ subŝtata registaro, nome en Nacia Parko Benito Juarez, ĵus norde de Oaxaca de Juárez. Kontraŭe, plejmulte da konservado en la Sierra estas kontrolita de indiĝenaj komunumoj. Ekzemple la vasta nubarbaro de Santiago Comaltepec estas konsiderata kiel unu el la plej bone konservitaj nubarbaroj en la mondo. Multaj komunumoj, nome Ixtlán de Juárez kaj Pueblo Mancomunados, inter aliaj, klopodas konservi siajn arbarojn per projektoj inkluzive daŭra forstumado kaj selekta arbarekspluatado, ekoturismo kaj edukaj projektoj, kaj prohibo de privata propraĵo ene de siaj komunumoj ( tiel malhelpante nedaŭra disvolviĝo kaj industrio fare de eksterlandaj aŭ eksteraj agentoj ).

Malgraŭ la klopodoj de plejmulte da Sierra-komunumoj, la arbaroj ankoraŭ estas danĝere minacataj de eksterlanda investado. La subŝtata registaro de Oaĥako obstine klopodas doni minadajn kaj arbarekspluatadajn koncesiojn al eksterlandaj entreprenoj.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio