Pinaroj-kverkaroj de Sierra Nevada

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Pinaroj-kverkaroj de Sierra Nevada estas tersupraĵa ekoregiono el la Centramerika ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Sierra Nevada ( aŭ Novvulkana Montaro ) en centra Meksiko. Temas ankaŭ pri unu el la koniferarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas kunmetitan Tutmondaj 200-ekoregionon, nome la Centramerikaj pinaroj-kverkaroj. La ekoregiono estas parto de biodiverseco-varmpunkto Madreaj pinaroj-kverkaroj signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie ( angle : Conservation International ).

Enhavo

Priskribo [redakti]

La Pinaroj-kverkaroj de Sierra Nevada okupas areon de 91 800 kvadratajn kilometrojn, etendiĝante ekde la subŝtatoj Ĥalisko en la okcidento ĝis Verakruco en la oriento.

La pinaroj-kverkaroj estas ĉirkauataj de Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj je pli maltaltaj altitudoj okcidente, nordokcidente, kaj sude; la Ĥaliskaj sekaj arbaroj en la okcidento kaj sudokcidento; la Balsasaj sekaj arbaroj en la sudo, en la Baseno de Balsaso, kaj la Sekaj arbaroj de Bajío en la nordokcidento, en la baseno de Rio Grande de Santiago kaj la pli malalta Rio Lerma. La Centra-meksika kserofitaro troviĝas al nordo de la montaro en la altaĵaj basenoj de Meksika Altebenaĵo, inkluzive Valo de Meksiko kaj la supra riverparto de Lerma ĉirkaŭ Toluca. La Tehuakan-valaj kserofitaroj troviĝas en la sudoriento en la subŝtatoj Pŭeblo kaj Tlakskalo. Oriente, la humidaj Verakrucaj montarbaroj kaj la Oaĥakaj montarbaroj estas transiro inter la pinaroj-kverkaroj kaj la malaltaĵaj tropikaj arbaroj laŭlonge de Meksika Golfo.

Areetoj de Montaraj herbejoj kaj arbustaroj estas troveblaj inter la pinaroj-kverkaroj, kaj konstituas apartan ekoregionon, la Zakatonalo.

Flaŭro [redakti]

La ĉefaj plantokomunumoj estas pinaroj, pinaroj-kverkaroj, kverkaroj, pinaroj-cedrelaroj, kaj pinaroj-picearoj. La plantokomunumoj varias kune kun altitudo kaj precipitaĵo. Pinaroj ĝenerale troviĝas inter altitudo de 2 275-2 600 metroj; pinaroj-kverkaroj inter 2 470-2 600 metroj. Pinaroj-cedrelaroj estas troveblaj super altitudo de 2 700 metroj, kaj pinaroj-picearoj super 3 000 metroj.

En la pinaroj, ĝenerale Pinus montezumae superregas. En pli humidaj areoj Pinus pseudostrobus estas grava specio, kaj en sekaj areoj kun malprofundaj grundoj Pinus hartwegii kaj Pinus teocote estas adaptiĝemaj.

Pinaroj-abiaroj preskaŭ tute konsistas el Pinus hartwegii kaj Abies religiosa.

Faŭno [redakti]

La Vulkana kuniklo ( Romerolagus diazi ) kaj Meksika vulkana muso ( Neotomodon alstoni ) estas endemiaj en la ekoregiono.

La Orient-miĉoakanaj pinaroj-kverkaroj de orienta Miĉoakano kaj okcidenta Meksikŝtato ( meksikaj subŝtatoj ) estas la vintra biotopo de la papilio Danaus plexippus, kiu migras el la mezvarmaj regionoj de Nordameriko al oriento de Roka Montaro.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio