Pinaroj-kverkaroj de Sierra de la Laguna
La pinaroj-kverkaroj de Sierra de la Laguna estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Sierra de la Laguna en suda Malsupra Kalifornio, Meksiko. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo pinaroj-kverkaroj de Okcidenta kaj Orienta Sierra Madre.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La ekoregiono ampleksas areon de 1 100 kvadrataj kilometroj. La pinaroj-kverkaroj troviĝas super altitudo de 800 metroj, kaj estas ĉirkaŭataj de la sekaj arbaroj de Sierra de la Laguna. La pinaroj-kverkaroj havas unikajn kaj diversajn flaŭron kaj faŭnon, inkludante 694 plantospeciojn, el kiuj proksimume 85 pocentoj estas endemiaj.
La pli alta altitudo alportas por la ekoregiono subtropikan al mezvarman klimaton, kontraste kun la seka tropika klimato de la malaltaĵoj. La precipitaĵo estas pli alta ol en la pli malalt-altitudaj sekaj arbaroj kaj kserofitaroj de la duoninsulo, kaj sumiĝas je 760 mm average jare. La pluvo plejofte falas somere, kun neregulaj vintraj pluvoj.
Flaŭro [redakti]
La konsisto de la pinaroj-kverkaroj varias kune kun la altitudo; la kverkaj maldensarbaroj superregas ekde altitudo de 800 ĝis 1200 metroj, kun kverkaj-pinaraj maldensarbaroj inter 1200 kaj 1600 metroj, transirantaj al pinaraj-kverkaraj arbaroj super altitudo de 1 600 metroj. Muskoj kaj likenoj ĉie abundas.
La kverkaj maldensarbaroj inter altitudoj de 800 kaj 1 200 metroj estas pli varmaj kaj sekaj, kun ĉiamverdaj kverkoj superrege ( ĉefe Quercus devia; Quercus arizonica kaj Quercus rugosa havas limigitan arealon), kune kun pli malaltaj arboj kaj arbedoj kiel Dodonaea viscosa, Bumelia peninsularis, kaj Buddleia crotonoides.
Super altitudo de 1 200 metroj, la kverkaj maldenarbaroj transiras al kverkaj-pinaj arbaroj. La sola ĉeestanta pinospecio estas endemia subspecio de cembroido, Pinus cembroides subsp. lagunae, miksita kun kverkoj, inkludante Quercus devia kaj Quercus tuberculata, kaj aliajn foliarbojn, inkluzive de Arbutus peninsularis kaj Nolina beldingi. Pli malaltaj arboj kaj subarbaraĵaj arbustoj inkludas la fabacojn Calliandra peninsularis kaj Mimosa xanti, Heterotoma aurita ( kampanulacoj ), Verbesina pustulata ( asteracoj ), kaj Hypericum peninsulare. Super altitudo de 1 600 metroj, pinoj superregas, miksitaj kun kverkoj, kaj kun subarbaraĵo de poacoj ( Muhlenbergia spp. kaj Festuca spp. ).
Faŭno [redakti]
Minacoj kaj konservado [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |
- angle Ekoregiono NT0307 : Pinaroj-kverkaroj de Sierra de la Laguna ( WWF )
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Sierra de la Laguna pine-oak forests
- angle Tutmondaj 200; numero 61 : Pinaroj-kverkaroj de Okcidenta kaj Orienta Sierra Madre ( WWF )
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
|
||||