Pinaroj-kverkaroj de Suda Sierra Madre
La Pinaroj-kverkaroj de Suda Sierra Madre estas tersupraĵa ekoregiono el la Centramerika ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Suda Sierra Madre en suda Meksiko. Temas ankaŭ pri unu el la koniferarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas kunmetitan Tutmondaj 200-ekoregionon, nome la Centramerikaj pinaroj-kverkaroj. La ekoregiono estas parto de biodiverseco-varmpunkto Madreaj pinaroj-kverkaroj signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie ( angle : Conservation International ).
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La Pinaroj-kverkaroj de Suda Sierra Madre kovras areon de 61 200 kvadrataj kilometroj, ene de la subŝtatoj de Miĉoakano, Gerero, kaj Oaĥako.
La Pinaroj-kverkaroj okupas la pli altajn deklivojn de Suda Sierra Madre, kiu iras orienten-okcidenten kaj estas paralela al sud-meksika pacifika marbordo. La arbaroj estas ĉirkaŭataj de tropikaj sekaj arbaroj je pli malaltaj altitudoj; la Ĥaliskaj sekaj arbaroj okcidente; la Balsasaj sekaj arbaroj norde, en la balsasa baseno, kaj la Sud-pacifikaj sekaj arbaroj sude kaj oriente laŭlonge de la pacifika marbordo.
Flaŭro [redakti]
La ĉefaj plantaj komunumoj estas kverkaroj, nubarbaroj, pinaroj-kverkaroj, kaj abiaroj. La plantaj komunumoj varias laŭ altitudo kaj precipitaĵo.
La kverkaroj troviĝas inter altitudoj de 1 900 kaj 2 500 metroj. Nubarbaroj vegetas ĉe 2 300 metroj; pinaroj-kverkaroj estas ĉe 2 400-2 500 metroj; kaj abiaroj prosperas super 3 000 metroj.
Quercus magnolifolia, Q. castanea kaj iuj Pinus montezumae individuoj estas kumunaj en la kverk-superregataj areoj, kun kaj abundaj herbaj elementoj kaj iuj epifitoj el la familioj de orkidacoj kaj bromeliacoj. Pinaroj-kverkaroj kaj pinaroj ankaŭ gastigas Q. obtusata kaj Arbutus xalapensis. Vaskulaj epifitoj ne abundas, escepte de Tillandsia spp. Herbaj elementoj estas komunaj. Pinaj arboj kiuj superregas en pinaroj estas P. herrerai, P. pseudostrobus, P. pringlei, kaj P. ayacahuite. La endemia Pinus rzedowskii estas klasifikita kiel endanĝerigita specio [1]. Vaskulaj epifitoj estas maloftaj, sed muskoj kaj likenoj abundas. La nubarbaro estas karakterizita de Abies sp., Quercus uxoris, P. ayacahuite kaj Cupressus lindleyi. Tie ĉi, la herba stratumo estas bone disvolvigita, kaj filikoj kaj orkidoj virtuale ĉie vegetas.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
Bibliografio [redakti]
- angle Perry, Jesse P. Jr. 1991 : The Pines of Mexico and Central America, Timber Press, Portland, Oregon.
- hispane Rzedowski, J. 1978. : Vegetación de Mexico, Editorial Limusa, Mexico, D.F., Mexico.
Referencoj [redakti]
- ↑ Perry 1991
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
- angle Ekoregiono NT0309 : Pinaroj-kverkaroj de Suda Sierra Madre angle
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Sierra Madre del Sur pine-oak forests
- angle Tutmondaj 200; numero 63 : Centramerikaj pinaroj-kverkaroj ( WWF )
- angle Tropikaj kaj subtropikaj koniferaraj ekoregionoj ( WWF )
|
||||