Pince

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Municipo Lendava en Slovenio, kie Pince troviĝas

Pince, (ankaŭ hungare) estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Lendava. La hungara nomo signifas: kelo.

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

La vilaĝo situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ la hungara landlimo (ankaŭ la kroata limo estas proksime), laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo Mariboro-Budapeŝto preteriras. Ĝis 2007 limpasejo funkciis al Tornyiszentmiklós. Poste Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.

Historio [redakti]

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Letenye, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.