Pind-montaraj miksaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Pindo en Trikalo, Grekujo.

La pind-montaraj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo kiu ampleksas plimulton de la mediteranea regiono. La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mediteraneaj arbaroj, maldensarbaroj kaj arbustaroj de Balkana duoninsulo.

Enhavo

Priskribo [redakti]

La pind-montaraj miksaj arbaroj situas en la montaraj partoj de suda Balkano en la larĝa areo altitude super 300-500 m. Sude ili kovras Tajgeton en Peloponezo, troviĝas en la montaroj de centra Grekujo (inkludante Pindon), oriente Albanujon kaj la sudokcidentan parton de Respubliko Makedonujo, kaj etendiĝas al drin-riveran valon en la nordo. Tiu arbara ekoregiono okupas 39 500 kvadratajn kilometrojn en la tri landoj.

La ekoregiono ne limtuŝas maron kaj estas ĉirkaŭata de la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (en Grekujo), la iliraj deciduaj arbaroj (en Grekujo kaj Albanujo), la dinaraj miksaj arbaroj (en Albanujo norde de la Drin-Rivero) kaj la balkanaj miksaj arbaroj (en Kosovo, Respubliko Makedonujo kaj Grekujo).

La klimato de la ekoregiono estas plejofte de mediteranea tipo kun varmegaj someroj (Csa laŭ la Klimata klasifiko de Köppen).

Flaŭro [redakti]

Mont-olimpa arbaro.

Kaŭze de la larĝa altituda gamo de tiu ekoregiono la plej altaj altaĵoj ( super 1 000-1 400 m ) estas kovritaj de koniferaroj, kun miksa foliarbara zono kiu situas pli malalte. La koniferaj arbaroj estas superregataj de nigra pino (Pinus nigra subsp. nigra var. pallasiana), greka abio (Abies cephalonica) kaj bulgara abio (Abies borisii-regis), kun falfolia eŭropa fago (Fagus sylvatica) en la nordo.

Fetora junipero (Juniperus foetidissima) vaste troviĝas apud la arbarlimo. La dominantaj specioj je la pli malaltaj altidudoj estas rimarkinde variigeblaj, inkludante hipokastanon (Aesculus hippocastanum) (en pli humidaj lokoj) kaj diversajn deciduajn kverkojn ( hungaran kverkon (Quercus frainetto), lanugan kverkon (Quercus pubescens), muskan kverkon (Quercus cerris), makedonan kverkon (Quercus trojana), tigfolian kverkon (Quercus petraea)). Ĉiamverdaj kverkoj, ĉefe palestina kverko (Quercus calliprinos), kaj aliaj mediteraneaj sklerofilaj arbustaraj specioj estas abundaj sur sekaj kaj rokaj sud-flankaj deklivoj.

Fitogeografie, la ekoregiono estas parto kaj de la Orient-mediteranea provinco de la Mediteranea Regiono kaj de la Adriatika provinco ene de la Holarkta Regno (laŭ la tipologio de Armen Takhtajan).

Faŭno [redakti]

La ekoregiono gastigas 68 [1] mamulajn kaj 229 [1] birdajn speciojn.

Naciaj parkoj [redakti]

Arbaro sur la okcidenta flanko de Monto Olimpo.
  • Monto Olimpo (Grekujo)
  • Monto Parnaso (Grekujo)
  • Oeta-Monto (Grekujo)
  • Nacia Parko Vikos–Aoös (Grekujo)
  • Pinda Nacia Parko (Grekujo)
  • Prespa-Lago (Grekujo)
  • Dajt-Monto (Albanujo)
  • Nacia Parko Lura (Albanujo)
  • Nacia Parko Tomorr (Albanujo)
  • Galičica (Respubliko Makedonujo)
  • Pelister (Respubliko Makedonujo)

Referencoj [redakti]

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Europe topography map.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Eŭropo
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio