Pineala glando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pineala glando
Illu pituitary pineal glands.jpg
Bildo de pituitario (hipofizo) kaj pineala glando (epifizo) resp. maldekstre-sube kaj dekstre-supre de meza cerbo
latine Glandula pinealis
de Gray subject #276 1277
vaskulo/j Malantaŭa cerba arterio
prekurzoro Neŭra ektodermo, Tegmento de diencefalo
MeSH Pineal+gland
v  d  r
Information icon.svg


La pineala glando [1] (ankaŭ nomita pineala korpo, strobilforma glando, epifizotria okulo) estas malgranda endokrina glando en la cerbo de vertebruloj. Ĝi produktas melatoninon derivitan de la serotonino, hormonon kiu influas la moduladon de maldormo/dormo-cikloj kaj laŭsezonaj funkcioj.[2][3]. Ĝia formo similas malgrandan strobilon de pino (el tiu ĝia nomo), kaj ĝi estas lokata proksime de la cerbokerno, inter la du hemisferoj, enfosita en sulko, kie du juglandodimensiaj talamaj korpoj interligiĝas.

Loko[redakti | redakti fonton]

La pineala glando havas ruĝet-grizan koloron, en homoj ĝi havas rizeran grandon (5–8 mm); ĝi estas lokata tuj malantaŭ la supra koliklo (collicus), kaj malantaŭ kaj sub la stria modullaris, inter la flanke poziciitaj talamaj korpoj. Ĝi estas parto de la epitalamo.

La pineala glando estas mezlinia strukturo kun formo de pina strobilo[4], kaj vidiĝas ofte en ebenaj kraniaj bildoj per ikso-radioj, ĉar ĝi ofte estas kalciigita[5].

Strukturo kaj kombinaĵo[redakti | redakti fonton]

Pineala glandoparenĥimo kun kalciiĝaĵoj.
Mikrografio de normala pineala glando - tre alta pligrandigo.
Mikrografio de normala pineala glando - meza pligrandigo.

En homoj, la pineala korpo konsistas el lobforma perenĥimo de pinealocitoj ĉirkaŭitaj de konektivhistaj spacoj. La surfaco de la glando estas kovrita de pia mater.

La strobilforma glando konsistas plejparte el pinealocitoj, sed kvar aliaj ĉeltipoj estis identigitaj; fakte estas ĉelaro ligita al kortekso kaj blanka substanco.

Ĉeltipo Priskribo
Pinealocitoj La pinealocitoj konsistas el ĉelkorpo per kiu 4-6 procezoj aperas. Ili produktas kaj sekrecias melatoninon. La pinealocitoj povas esti makulitaj per specialaj metodoj de arĝentsorbado. Ilia citoplasmo estas iomete bazofila. Kun specialaj makuloj, pinealocitoj montras longajn, disbranĉigajn, citoplasmajn procezojn, kiuj etendiĝas al konektivaj vandoj kaj ĝiaj sangaj vaskuloj.
Intersticaj ĉeloj Intersticaj ĉeloj situas inter la pinealocitoj. Ili havas longoformajn nukleojn kaj citoplasmon, kiu estas plimalhele makula ol tiu de pinealocitoj.
Perivaskulaj fagocitoj Multaj kapilaroj ĉeestas en la glando, kaj perivaskulaj fagocitoj situantas proksime al tiuj sangaj vaskuloj. La perivaskulaj fagocitoj estas antigenaj ĉeloj.
Pinealaj neŭronoj En pli altaj vertebruloj, neŭronoj situas en la epifizo. Tamen tiuj ne ĉeestas en ronĝuloj.
Peptidergikaj neŭron-similaj ĉeloj En kelkaj specioj, neŭron-similaj peptidergikaj ĉeloj ĉeestas. Tiuj ĉeloj eble havas reguligan funkcion por apudaj ĉeloj.

La pineala glando ricevas simpatajn nervojn el supra cerba ganglio. Tamen, parasimpataj nervoj el sfenopalatino kaj otikganglioj ankaŭ ĉeestas. Plue, kelkaj nervofibroj enpenetras en la pinealan glandon per la pineala tigo (de centraj nervoj). Finfine, neŭronoj en la triĝemena ganglio nervozas la glandon per nervofibroj enhavantaj la neŭropeptidon, PACAP (pituitaria adenilata ciklasaktiva peptido). Homaj folikloj enhavas varian kvanton da grajneca materialo, nomita cerbosablo. Kemia analizo montras, ke ili estas kunmetitaj de kalcifosfato, kalcikarbonato kaj amonifosfato[6] En 2002, deponaĵoj de kalcita formo de kalcia karbonato estis priskribitaj[7]. Deponaĵoj de kalcio kaj fosforo en la pinealan glandon[8] estis interligitaj kun maljuniĝo.

Diversaj epifizanatomioj[redakti | redakti fonton]

Pinealocitoj en multaj ne-mamulaj vertebruloj havas fortan similecon al lumkaptaj ĉeloj de la okulo. Kelkaj evoluistoj kredas, ke la pinealaj ĉeloj de vertebruloj havas komunan evoluan prapatron kun retinaj ĉeloj.[9].

Pri kelkaj vertebruloj, lumo povas malhelpi ĉenan reakcion de enzimaj okazaĵoj ene de la pineala glando, kiu reguligas cirkadianajn ritmojn.[10]. Iuj kranioj de pravertebrulaj fosilioj havas pinealan foramenon (malfermaĵo). Tio korelacias kun la fiziologio de la modernaj vivantaj fosilioj, la petromizo (fiŝo) kaj la tuataro (reptilio), kaj iomaj aliaj vertebruloj, kiuj havas parietan okulon aŭ "trian okulon", kiu, pri kelkaj el ili, estas lumsentemaj. Tia tria okulo reprezentas la pli fruan aliron de evoluo al lumkaptado[11]. La strukturoj de la tria okulo en tuataro estas analogaj al la korneo, lenso kaj retino, kvankam ĉi-lasta similas al tio de polpo prefere ol vertebruloretino. La nesimetria tutaĵo konsistas el la "okulo" maldekstren, kaj la pineala poŝo dekstren. "En bestoj, kiuj perdis la parietan okulon, inklusive ĉe mamuloj, la pineala poŝo estas retenita kaj densigita en la formon de la pineala glando"[11].

Male al la cerbo de multaj aliaj mamuloj, la pineala glando ne estas izolita de la korpo per bara sistemo inter sango kaj cerbo[12], kaj ĝi eĉ havas la pli abundan sangofluon post la reno.

Fosilioj malofte konservas molan anatomion. La cerbo de la rusa Melovatka birdo, je proksime 90 milionoj da jaroj aĝa, estas escepto, kaj ĝi montras, pli grandan ol atenditan, parietan okulon kaj pinealan glandon.[13].

En homoj kaj aliaj mamuloj, la lumosignaloj necesaj atribui cirkadianan ritmon estas senditaj de la okulo tra la retinohipotalama sistemo ĝis la superkiasmataj nukleoj (SCN) kaj la epifizo.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

La pineala glando estis origine kredita kiel "spuroresto" de pli granda organo. En 1917 estis konata, ke ekstraktoj de bovinepifizoj malpezigis ranohaŭton. La profesoro pri dermatologio Aron B. Lerner kaj liaj kolegoj en Universitato Yale, esperante ke substanco de la epifizo eble estu utila en traktado de dermatozoj, izolis kaj nomis la epifizhormonon melatonino en 1958[14]. La substanco ne montris sin helpema kiel celite, sed ĝia eltrovado helpis solvi plurajn misterojn, kiel ekzemple kial forigo de ratepifizo akcelis ovariokreskon, kial konservado de ratoj sub konstanta lumo malpliigis la pezon de iliaj epifizoj, kaj kial pinealektomio kaj konstanta lumo influas ovariokreskon samefike; tiu scio donis akcelon al la tiama nova kampo de kronobiologio[15].

Melatonino estas N-acetil-5-metoksitriptamino, derivaĵo de la aminoacido triptofano, kiu ankaŭ havas aliajn funkciojn en la centra nervosistemo. La produktado de la melatonino per la pineala glando estas stimulita de mallumo kaj inhibiciita de lumo.[16]. Lumsentemaj ĉeloj en la retino detektas lumon., kaj rekte signalas al la SCN, entrajnigante ĝian ritmon laŭ la 24-hora ciklo de la naturo. Fibroj ŝprucas el la SCN ĝis la paraventriklaj nukleoj (PVN), kiuj relajas la cirkadianajn ciklojn ĝis la spina medolo kaj eksteren per la simpata sistemo ĝis superaj cerbaj ganglioj (SCG), kaj de tie en la pinealan glandon.

La homa epifizo kreskas en grandeco ĝis proksimume la aĝo de 1–2 jaroj, kaj stabiliĝas poste[17][18], tamen ĝia pezo pliiĝas iom post iom post pubereco [19][20]. La abundaj melatoninoniveloj en infanoj permesis supozi, ke ili malhelpas seksan evoluon, kaj pinealaj tumoroj estis interligitaj kun tro frua pubereco. Kiam pubereco alvenas, melatoninoproduktado estas reduktita.

Kalciiĝo de la pineala glando estas tipa en plenkresuloj., kaj estis observita en infanoj nur 2-jarojn aĝaj. La kalciiĝoproporcio varias vaste laŭ la lando, kaj pliiĝas kune kun la aĝo; la kalciiĝoproporcio estas 40% pri usonanoj je la aĝo de 17 jaroj[5]. Kalciiĝo de la pineala glando estas vaste ligita al ago de cerbosablo.

Ŝajnas ke la internaj sekreciaĵoj de la pineala glando malhelpas la evoluon de la generaj glandoj, ĉar en kazoj, laŭ kiuj ĝi estas grave difektita en infanoj, rezultas akcelita evoluo de la seksorganoj kaj de la skeleto[21]. En bestoj, la pineala glando ŝajnas ludi gravan rolon en seksa evoluo, dormstato, metabolon, kaj laŭsezona bredado[22]

Pineala ĉelstrukturo ŝajnas havi evoluajn similecojn al retinaj ĉeloj de ĥorduloj[9]. Modernaj birdoj kaj reptilioj estis trovitaj esprimante la lumotransforman pigmenton melanopsinon en siaj pinealaj glandoj. Birdaj epifizoj estas konsiderataj agi kiel la SCN-j de mamuloj[23].

Studoj de ronĝuloj indikas, ke la pineala glando povas influi la efikojn de narkotaĵoj, kiel kokaino[24], kontraŭdeprimiloj ( ekz. fluoksetino)[25], kaj ke ties hormono, la melatonino, povas protekti kontraŭ neŭrodegenero[26].

Studoj de 2006 montras, ke la proporcio de epifizokalciiĝo estas klare pli alta pri Alzhejmer-tipa malsano ol pri aliaj tipoj de demenco[27].

Supozo[redakti | redakti fonton]

D-ro Rick Strassman, farante esploradon pri psikedela dimetil-triptamino (DMT) en la 1990-aj jaroj ĉe la University of New Mexico (Universitato de Nov-Meksiko), proponis la kontestatan hipotezon, ke grava liberigo de DMT el la pineala glando antaŭ morto aŭ proksime de morto estis la kialo de sentoj pri la proksim-morto-travivaĵo (PMV). Pluraj el liaj testitoj raportis pri PMV-similaj (aŭdaj aŭ vidaj) halucinoj. Lia klarigo pri tio estis la ebla manko de paniko implicita kaj en la klinikaj medikamentodozoj kaj la faktaj PMV-kazoj. Pluraj subjektoj ankaŭ anoncis kontakton kun "aliaj estaĵoj" (fremduloj kiel insekto-/reptiliio-aspektuloj), en alt-teĥnologiaj medioj [22], kie la subjektoj estis "portitaj", "prienketitaj", "testitaj", "manipulitaj", "diserigitaj", "instruitaj", "amitaj", kaj eĉ "seksperfortitaj" de tiuj "estaĵoj" (oni povas noti la fortan similecon de tiuj korpaj testoj/invadoj en aliaj psikedelaj travivaĵoj skizitaj en "Supernatura" de Graham Hancock[28]). Bazigante sian rezonadon sur sia kredo, ke la tuta enzimata materialo necesa por produkti DMT-n estas trovebla en la pineala glando, kaj laŭ pli grandaj koncentriĝoj ol en iu ajn alia korpoparto, Strassman (p. 69[22]) konkludis, ke DMT estas farita en la pineala glando.

Patologio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tumoroj koncernantaj la pinealan glandon estas maloftaj; la plej multaj (50 % al 70 %) ekestas en embriaj ĝermĉeloj. Ili plej ofte prenas la formon de tielnomitaj germinoma-oj, similante testikan seminomonovarian disĝerminomon. Aliaj linioj de ĝermoĉeldiferencigo inkludas embriajn karcinomojn. Daŭre estas temo scii, ĉu oni povas karakterizi tiujn ĝermoĉelajn neoplasmojn pinealomoj, sed la plej multaj pinealofiloj favoras limigi la terminojn pinealomoj al neoplasmoj ekeksiĝantaj de pinealocitoj.

Pineala tumoro povas kunpremi arojn en la dorsa mezcerbo, produktante la sindromon de Parinaud. Pinealaj tumoroj ankaŭ povas kaŭzi kunpremon de la cerba akvodukto, rezultante lokan hidrocefalon (t.e. trograndigo de cerbospina likvo en cerbo).

Mistikismo, metafiziko kaj filozofio[redakti | redakti fonton]

La secrecia agado de la pineala glando estas nur parte komprenita. Historie, ĝia loko profunda en la cerbo sugestis al filozofoj, ke ĝi posedas apartan gravecon. Tiu kombino pensigis, ke ĝi estas "mistera" glando, kaj mistikaj, metafizikaj kaj okultaj teorioj ĉirkaŭis ĝiajn perceptitajn funkciojn.

Renato Kartezio, dediĉanta multe da tempo al la studo de la pineala glando, nomis ĝin la ĉefa sidloko de la animo[29]. Li kredis, ke ĝi estas la punkto de ligo inter la intelekto kaj la korpo[30]. Kartezio interesiĝis pri tiu glando, ĉar li konsideris ĝin la nura sekcio de la cerbo, kiu ekzistas kiel ununura parto, prefere ol unu el duona parto de paro. Li argumentis, ke, pro tio ke persono neniam povas havi "pli ol unu penson samtempe", eksteraj stimuloj devas esti unuigitaj ene de la cerbo antaŭ esti pripensataj fare de la animo, kaj li konkludis, ke la pineala glando estas "la plej taŭga ebla loko pro tiu celo", ĉar centre situanta en la cerbo kaj ĉirkaŭata de branĉoj de la karotidaj arterioj[29].

Baruĥ Spinozo kritikis la vidpunkton de Kartezio kaj demandis, kion Kartezio komprenas per sia parolado pri "la unio de la penso kaj la korpo"[31].

La nocio de pineala okulo estas centra laŭ la filozofio de la franca verkisto Georges Bataille, kiu estis longe analizita de la profesoro Denis Hollier en lia studo Against Architecture. En tiu laboro, Hollier pridiskutas, kiel Bataille utiligas la koncepton de "pineala okulo" kiel referencon de blindpunkto en okcidenta racio, kaj organon de eksceso kaj deliro[32]. Tiu koncepto estas implicita en liaj superrealaj tekstoj, The Jesuve and The Pineal Eye.[33].

Multnombraj spiritaj filozofioj enhavas la nocion de interna "Tria okulo", kiu estas rilatanta al la ajna chakra kaj ankaŭ la pineala glando, kaj al kiu oni atribuas signifon en mistika vekiĝo aŭ klarigo, klarvidan percepton kaj pli altajn statojn de konscio. Tiu ideo okazas historie en antikva centra kaj orienta Azio; kaj ankaŭ en nuntempaj metafizikaj teorioj rilatantaj al jogo, teozofio, paganaj religioj, kaj spiritaj filozofioj de Nova Epoko.

Kromaj bildoj[redakti | redakti fonton]

La pineala korpo estas bildigita diversmaniere ĉi-sube.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pineala glando laŭ PIV
  2. Macchi M, Bruce J (2004). Human pineal physiology and functional significance of melatonin (Homa pineala fiziologio kaj funkcia signifo de melatonino) (revuo, Front Neuroendocrinol) Vol. n-ro 25 p. 177–95. (angle)
  3. Arendt J, Skene DJ (2005). Melatonin as a chronobiotic (revuo, Sleep Med Rev) Vol. N-ro 9 p. 25–39. (angle)
  4. . The Pineal Gland and Melatonin (La pineala glando kaj melatonino) (laste legita, la 14-an de oktobro 2011). (angle)
  5. 5,0 5,1 Robert Zimmerman (laste legita, la 21-an de junio 2012). Age-Related Incidence of Pineal Calcification Detected by Computed Tomography (Rilato inter aĝo kaj kalciiĝita pineala glando danke al tomografio) (Eldono, Radiological Society of North America). (angle)
  6. Bocchi G, Valdre G (1993). Physical, chemical, and mineralogical characterization of carbonate-hydroxyapatite concretions of the human pineal gland (Fizika, ĥemia kaj minerala karakterizado de karbonat-hidroksiapatitaj konkrementoj en homa epifizo) (revuo, J Inorg Biochem (3-a eldono)) p. 209–220. (angle)
  7. Baconnier S, Lang S, Polomska M, Hilczer B, Berkovic G, Meshulam G (2002). Calcite microcrystals in the pineal gland of the human brain: first physical and chemical studies (Kalcito en la epifizo: unua fizikaj kaj ĥemiaj esploroj) (revuo, Bioelectromagnetics (7-a eldono)) Vol. n-ro 23 p. 488–495. (angle)<
  8. . IngentaConnect High Accumulation of Calcium and Phosphorus in the Pineal Bodies (Aĝo kaj akumulado de kalcio kaj fosforo en epifizo) (Ingentaconnect.com) (16 junio 2006, laste legita 6-an de julio 2009). (angle)
  9. 9,0 9,1 Klein D. (2004). The 2004 Aschoff/Pittendrigh lecture: Theory of the origin of the pineal gland—a tale of conflict and resolution (Teorio pri origino de epifizo) (revuo, J. Biol Rhythms) Vol. n-ro 19 p. 264–279. (angle)
  10. Moore RY, Heller A, Wurtman RJ, Axelrod J (Januaro de 1967). Visual pathway mediating pineal response to environmental light (Vida vojo perante pinealan respondon al lumo) (revuo, Science) p. 220–223. (angle)
  11. 11,0 11,1 Schwab I.R., O'Connor, G.R. (Marto 2005). The lonely eye (La soleca okulo) (revuo pri oftalmologio, British Journal of Ophthalmology) Vol. n-ro 89 p. 256. (angle)
  12. . Medicina neŭroscienco (Editoro, Hayes Barton Press) p. 76–77 (1999, laste legita la 8-an de februaro 2009). (angle)
  13. Kurochkin Evgeny N., Gareth J. Dyke, Sergei V. Saveliev, Evgeny M. Pervushov, Evgeny V. Popov (Junio 2007). A fossil brain from the Cretaceous of European Russia and avian sensory evolution (Fosilia cerbo el kretaceo en eŭropa rusio) (revuo, Biology Letters el "The Royal Society") Vol. 3 309–313. (angle)
  14. Lerner AB, Case JD, Takahashi Y (1960). Isolation of melatonin and 5-methoxyindole-3-acetic acid from bovine pineal glands (Izolado de melatonino el bovinepifizoj) (revuo, J Biol Chem) 1992–1997. (angle)
  15. Coates Paul M., Marc R. Blackman, Gordon M. Cragg, Mark Levine, Joel Moss, Jeffrey D. White (2005). Encyclopedia of Dietary Supplements (Enciklopedio pri dietiko) (Editoro, CRC Press) p. 457. (angle)
  16. Axelrod J (1970). The pineal gland (La epifizo) (revuo, Endeavour) Vo. n-ro 29 p. 144–148. (angle)
  17. Lack of pineal growth during childhood (Manko de pineala kresko dum infanaĝo). Schmidt F, Penka B, Trauner M, Reinsperger L, Ranner G, Ebner F, Waldhauser F. J Clin Endocrinol Metab. 1995 Apr;80(4):1221–5. (angle)
  18. Development of the pineal gland: measurement (Mezuro de epifizokreskado), MR. Sumida M, Barkovich AJ, Newton TH. AJNR Am J Neuroradiol. 1996 Feb;17(2):233–6. (angle)
  19. Tapp E, Hŭley M. The weight and degree of calcification of the pineal gland (la pezo kaj kalciiĝo de epifizo). J Pathol 1971;105:31–39 (angle)
  20. Tapp E, Hŭley M. The histological appearance of the human pineal gland from puberty to old age )(Aspekto de epifizo de pubereco ĝis maljuna aĝo). J Pathol 1972;108:137–144 (angle)
  21. . The Pineal Body (La pineala korpo) (Human Anatomy (Gray's Anatomy)) (2011-09-07). (angle)
  22. 22,0 22,1 22,2 Strassman Rick J. (2001). DMT: The Spirit Molecule. A Doctor's Revolutionary Research into the Biology of Near-Death and Mystical Experiences (La molekulo de spirito) (Editoro, Park Street en Rochester, Vt). (. Chapter summaries (laste legita la 27-an de februaro 2012).) (angle)
  23. Natesan A, Geetha L, Zatz M (2002). Rhythm and soul in the avian pineal (Ritmo kaj animo en birda epifizo) (revuo, Cell Tissue Res) Vol. n-ro 309 35–45. (angle)
  24. Uz T, Akhisaroglu M, Ahmed R, Manev H (2003). The pineal gland is critical for circadian Period1 expression in the striatum and for circadian cocaine sensitization in mice (Epifizo kaj cirkadiana ciklo de muso submetita al kokaino) (revuo, Neuropsychopharmacology) Vol. n-ro 28. (angle)
  25. Uz T, Dimitrijevic N, Akhisaroglu M, Imbesi M, Kurtuncu M, Manev H (2004). The pineal gland and anxiogenic-like action of fluoxetine in mice (Epifizo kaj anksiogena ago de fluoksetino en musoj) p. 691–694. (angle)
  26. Manev H, Uz T, Kharlamov A, Joo J (1996). Increased brain damage after stroke or excitotoxic seizures in melatonin-deficient rats (Cerbodamaĝoj pri melatoninomankaj musoj pro streso aŭ toksaĵoj (revuo, FASEB J) Vol. n-ro 10 1546–1551. (angle)
  27. http://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/17097768
  28. Hancock Graham (2005). Supernatural: Meetings with the Ancient Teachers of Mankind (Renkontoj kun prainstruistoj de homaro) (Editoro, Century (Londono)). (angle)
  29. 29,0 29,1 Descartes kaj la pineala glando (Stanford Encyclopedia of Philosophy) (angle)
  30. Descartes R. "La pasioj de la animo" el "Philosophy of the Mind," Chalmers, D. New York: Oxford University Press, Inc.; 2002. ISBN 978-0-19-514581-6
  31. http://en.wikisource.org/wiki/Ethics_%28Spinoza%29/Part_5 (angle)
  32. Hollier, D, Against Architecture: The Writings of Georges Bataille (La verkoj de Georges Bataille), trad. Betsy Wing, MIT, 1989
  33. Bataille, G, Visions of Excess: Selected Writings, 1927–1939 (Theory and History of Literature, Vol 14), "Vidoj de ekceso:selektitaj verkoj", trans. Allan Stoekl et al., Manchester University Press, eldono 1985 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]