Pinio
El Vikipedio
Pinio aŭ eŭropa migdalpino (Pinus pinea) estas palearkta specio de pino el pinacoj kun plate disetendita branĉaro alte sur la trunko (ombreloforme). La semoj estas multe manĝataj en Sud-Eŭropo (en la okcidenta parto), kie la arbo estas vaste kulturata.
La pingloj longas 10-20 cm, estas malhelverdaj, pikaj kaj duopaj. La strobiloj longas 8-14 cm. La migdalgusta semo estas riĉa je oleo, manĝebla. Tiuj semoj aperis jam en la ĉiutaga manĝaĵo de la romiaj legioanoj.
Vidu ankaŭ[redakti]
Bibliografio[redakti]
- Debazac E.F. 1964 : Manuel des conifères, École Nationale des Eaux et Forêts, Nancy, 172 pp., 112. france
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |