Pink Floyd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pink Floyd
Pink Floyd en 1973
Pink Floyd en 1973
Bazaj informoj
Alie nomata Sigma 6, The Megadeaths, The Screaming Abdabs, The Abdabs, The Tea Set, The Pink Floyd Sound, The Pink Floyd
Deveno Ŝablono:Flagicon Kembriĝo, Britio
Ĝenroj Arta roko
Progresiva roko
Psikedela roko
Spaca roko
Aktivaj jaroj 19651996
Reunion: 2005
Eldoninto Tower (Usono: 1967–69)
Harvest (Usono: 1969–73; Eŭropo: 1969–84)
Columbia (Usono: 1974–2000)
Capitol (Usono: 2001–ĝis nun)
Parencaj
temoj
Sigma 6
Retejo www.pinkfloyd.co.uk
Membroj

Nick Mason
Richard Wright
David Gilmour

Antaŭaj membroj

Syd Barrett (1964–68; 2006)
Roger Waters (1964–85)
Bob Klose (1964)

vdr

Pink Floyd (esperantigite Pink-FlojdPink-Flojdoj) estas angla rokgrupo, kiu famiĝis pro sia psikedela kaj progresiva rok-muziko. Ilia verko markiĝas pro uzado de filozofiaj tekstoj, sona eksperimentado, noviga aspekto de la albumoj kaj prilaboritaj koncertoj. Pink Floyd estas unu el la rokgrupoj plej aplaŭdataj de la kritiko kaj plej sukcesaj laŭ la vendoj de ĉiutempo. Oni opinias ke tutmonde pli ol 200 milionoj da albumoj estas venditaj.

La grupo formiĝis en 1965, kreita de la universitataj studentoj Roger Waters, Nick Mason, Richard Wright and Syd Barrett. Ili unue famiĝis ludante en la ekstercirkvita muzika scenejo de Londono dum la lastaj jaroj de la 1960-oj. Sub la gvidado de Barrett, Pink Floyd eldonis du unuopojn, Arnold Layne kaj See Emily Play, aldone al sukcesan debutan albumon, "The Piper at the Gates of Dawn" (1967). La kantisto kaj gitaristo David Gilmour aliĝis Pink Floyd iuj monatoj antaŭ ol Barrett forlasus ilin pro sia malboniĝanta mensa sano. Post la perdo de la ĉefa kanzonverkisto de la grupo, la basgitaristo kaj kantisto Roger Waters alprenis tiun rolon, krom la intelektan komandon de Pink Floyd, dume Gilmour iĝis gvida gitaristo kaj kunpartigis la rolon de kantisto kune kun Waters. Kaj per tiu ĉi formacio Pink Floyd akiris tutmondan sukceson, kaj pri kritiko kaj pri komerco, pere de The Dark Side of the Moon, Wish You Were Here, Animals kaj The Wall.

Wright forlasis la grupon en 1979, kaj Waters en 1985, sed Gilmour kaj Mason pludaŭris fari diskojn kaj turneojn (kune, poste, kun la realiĝinta ilin Wright). Waters adiris tribunalon klopodante malebligi ilin pluteni la nomon Pink Floyd, sed la disputo iĝis solvita per eksterjuĝa kompromiso, kiu permesis Gilmour kaj Mason daŭriĝi kaj malligis ankaŭ Waters de liaj kontraktaj devoj al la bando. Du pluaj albumoj postvenis, A Momentary Lapse of Reason kaj The Division Bell. Malgraŭ preskaŭ jardudeko de akreco, la grupo rekuniĝis en 2005 por prezenti ĝin al la bonfara manifestacio Live 8.

Formado kaj fruaj jaroj

La komenco

Roger Waters kaj Nick Mason renkontiĝis dum studado de arĥitekturo ĉe la strata Reĝent Politeknika Universitato en Londono. Komence la duopo ludis kune ĉe grupo kreiĝita de Keith Noble kaj Clive Metcalfe, kun ankaŭ la fratino de Noble, Sheilagh. Poste, lerneja kamarado Richard Wright aliĝis ilin, kaj la grupo iĝis sesopo, alprenante nomon Sigma 6, la unua bando kiu prezentis Waters kiel "rudimentan" gvidan gitaron, Wright kiel ritman gitaron, kaj Mason ĉe la frapinstrumentaro. La fratino de Wright estis stabila gasto. La bando komence prezentiĝis dum privataj festoj, utiligante tesalonon en la subetaĝo de l'universitato kiel provludejo. Ili ludis kanzonojn de la bando The Searchers, kaj ankaŭ kreecojn de la memlernejano Ken Chapman, kiu fariĝis ilia agento kaj kanzonverkisto. Septembre en 1963 Waters kaj Mason transloĝiĝis en la pli malkaran apartamenton de strato Stanhope Gardens, propraĵon de Mike Leonard, partatempa guvernisto ĉe la strata Reĝent Politekniko. Leonard estis dezajnisto de maŝinoj leĝeraj (traboritaj diskoj turnigitaj de motoroj elektraj por projekcii lumajn formojn sur la murojn) [nb 1] kaj iutempe ludis klavinstrumenton kun ili utiligante antaŭan ĉambron de la apartamento por provludoj. Pli poste Mason forlasis l'apartamenton, dum male la lerta gitaristo Bob Klose ekloĝiĝis tie. La nomo de la grupo de "Sigma 6" estis ŝanĝita por multaj aliaj, ĉiuj mallongdaŭraj, el kiuj "The Meggadeaths",[nb 2] The (Screaming) Abdabs,[nb 3] "Leonard's Lodgers", kaj "The Spectrum Five", antaŭ ol halti per "The Tea Set".[nb 4] Dum Metcalfe kaj Noble forlasis por krei sian propran bandon, en 1964 Syd Barrett aliĝis Klose kaj Waters ĉe Stanhope Gardens. Tiam deksepjaraĝa, Barrett estis alveninta en Londonon aŭtune dum 1963 por lernadi ĉe la Kolegio d'Arto de Camberwell. Waters kaj Barrett estis amikoj de la infanaĝo; la basinstrumentisto ofte vizitis Barrett tial, ke li ludis gitaron ĉe la domo de lia patrino. En sia aŭtobiografio, Mason diris tion ĉi pri Barrett: "Dum tempo dum kiu ĉiu estis malvarma laŭ vere adoleska kaj malaplomba maniero, Syd estis kontraŭmode elmontrema; tio estas kion mi plej memoras pri nia unua renkonto, ke li zorgis alproksimiĝi kaj sin prezenti al mi."

Citaĵo
 Ĉe l'inaŭguro de la nova gazeto IT  la pasintan nokton pop-grupo nomita the Pink Floyd ludis pulsantan muzikon dum aro de strangaj koloraj formoj estis fulmantaj sur grandega ekrano malantaŭ ili. Iu estis farinta amason da gumaj bombonoj, kiujn la homoj manĝis je noktomezo, kaj alia persono estis parkinta sian motorciklon je la mezon de la ĉambro. Ĉio sendube tre psikedela. 
— The Sunday

Post kiam The Tea Set perdis la voĉaj lertecoj de Noble kaj Metcalfe, Klose enkondukis la bandon al Chris Dennis, ekspertizisto de la Royal Air Force. Dum Dennis-a epoko unue la bando estis referencita kiel "The Pink Floyd Sound", nomo kreita tute abrupte fare de Barrett, kiam li eltrovis, ke alia grupo, ankaŭ nomita The Tea Set, estis prezentiĝonta dum unu el iliaj konĉertoj. (La nomo devenas de la baptonomo de du blusaj muzikistoj kies diskojn Barrett havis en sia kolekto, Pink Anderson kaj Floyd Council.); pli malpli dum la sama periodo, Dennis ekspedatis en Barejnon por militservo, devigante Barrett iĝi gvidanto de l'grupo.

Ili ludis unuafoje en reĝistrostudio Decembre en 1964, sen la ĉeesto de Wright, kiu estis paŭzanta de siaj studadoj. Per unu el siaj amikoj, kiu lasis ilin profiti senpage de iom da neaktiva tempo, ili sukcesis sekurigi al si registradan kunsidon ĉe studio en Okcidenta Hampstead. Ĉi tiu kvarkanzona sesio iĝis unua montra registrado de The Tea Set, kaj entenis la songojn "I'm A King Bee", klasikan de l'ĝenro ritmenbluso, du originalajn de Syd Barrett: "Butterfly" kaj "Lucy Leave", kaj "Double O Bo", grupan komponaĵon kiu-laŭ Mason-estis "Boo Diddley renkontanta temon de filmo de 007".

The Pink Floyd Sound iĝis stabile la gasta bando ĉe la Countdown Klubo apud Kensington Avenuo en Londono, kie ekde malfrua nokto ĝis frumatene ludadis tri prezentojn de 90 minutoj. Laŭ Mason, ĉi epoko "... estis la komenco de plena elpercepto, ke kanzonoj povis esti plivastigitaj per longaj soloj." Aŭskultado por programo de ITV Ready Steady Go! postvenis frue (la produktanto de l'programo petis ilin reveni sekvasemajne), kiel alia klubo, kaj ankaŭ du rokaj konkursoj. Pro insistado de sia patro, kaj konsilo de siaj kolegiaj tutoroj, Bob Klose forlasis Pink Floyd en 1966, kaj Barrett substituiĝis al li kiel gvida gitaro. Ludante plejmulte ritmenblusajn songojn, ili komencis ricevi pagitajn dungojn, el kiuj unu por elmontrado ĉe la Marquee Klubo dum Marto en 1966, kie ili estis viditaj de Peter Jenner. Asistanto ĉe la London School of Economics, Jenner impresatis de la sonaj efikoj kiujn Barrett kaj Wright kreadis, kaj kune kun sia negockunulo kaj amiko Andrew King li iĝis lia agento. Kvankam duopo ne estis longasperta pri muzika industrio, ili utiligis hereditan monon por fondi societon Blackhill Enterprises, kaj aĉetis novajn instrumentojn kaj ekipaĵon por la bando, inkluzive al amplifa instalaĵo Silmer. Sub ilia gvido, ĉe lokoj el kiuj All Saints Hall kaj The Marquee, la bando iĝis parto de la londona ekstercirkvita scenejo. Elmontrante sin ĉe la Countdown Klubo, la bando estis eksperimentinta longajn instrumentajn deflankiĝojn, kaj komencis etendiĝis pri tiuj per rudimentaj sed vide tre efikaj lumaj spetakloj, projekciataj de koloraj diapozitivoj kaj hejmaj lumoj. Por soleni la lanĉon je la London Free School-a gazeto International Times, ili prezentiĝis antaŭ publiko da 2,000 personoj je l'aperturo de la Roundhouse, ĉeeste de famuloj kiel Alexander Trocchi, Paul McCartney, kaj Marianne Faithfull. La aro da malsamaj sociaj rilatoj de Jenner kaj King helpis la bandon gajni gravan amaskomunikilan kovron en The Financial Times kaj The Sunday Times.

Iliaj rilatoj kun Blackhill Enterprises estis plifortigitaj kiam ili iĝis plenaj partneroj, ĉiu posedante "senprecedencan" sesonan porcion, kaj ekde Oktobro en 1966 ilia instrumentaro enhavis pli ol kiom ilia propra.


Diskaro

Albumoj

  • The Piper at the Gates of Dawn (1967)
  • A Saucerful of Secrets (1968)
  • Music from the Film More (1969)
  • Ummagumma (1969)
  • Atom Heart Mother (1970)
  • Meddle (1971)
  • Obscured by Clouds (1972)
  • The Dark Side of the Moon (1973)
  • Wish You Were Here (1975)
  • Animals (1977)
  • The Wall (1979)
  • The Final Cut (1983)
  • A Momentary Lapse of Reason (1987)
  • The Division Bell (1994)

Vivai albumoj

  • Ummagumma (1969)
  • Delicate Sound of Thunder (1988)
  • Pulse (1995)
  • Is There Anybody Out There? The Wall Live 1980–81 (2000)

Kompilaĵoj

  • Relics (1971)
  • Masters of Rock (1974)
  • Tous les 30 Cm (1975)
  • A Collection of Great Dance Songs (1981)
  • Works (1983)
  • 1967: The First Three Singles (1997)
  • Echoes: The Best of Pink Floyd (2001)

Antologioj

EP-oj

  • London '66–'67 (1995)

Unuopaĵoj

  • Arnold Layne (1967)
  • See Emily Play (1967)
  • Flaming (1967)
  • Apples and Oranges (1967)
  • It Would Be So Nice (1968)
  • Let There Be More Light (1968)
  • Jugband Blues (1968)
  • Point Me at the Sky (1968)
  • One of These Days (1971)
  • Free Four (1972)
  • Money (1973)
  • Us and Them/Time (duobla A-side) (1974)
  • Have a Cigar (kun la partopreno de Roy Harper (1975)
  • Wish You Were Here (1975)
  • Another Brick in the Wall (Part II) (1979)
  • Confortably Numb (1979)
  • Run Like Hell (1980)
  • Money (1982)
  • When the Tigers Broke Free (plus la 2004-a renoviĝita versio) (1982)
  • Not Now John (1983)
  • Your Possible Pasts (1983)
  • The Hero's Return (1983)
  • Learning to Fly (1987)
  • On the Turning Away (1987)
  • One Slip (1987)
  • Sorrow (1988)
  • The Dogs of War (1988)
  • Confortably Numb (1988)
  • Time (1988)
  • Take It Back (1994)
  • High Hopes (1994)
  • Keep Talking (1994)
  • Lost for Words (1994)
  • What Do You Want From Me (1994)
  • Wish You Were Here (1995)
  • Young Lust (2000)

Muzikaj Videoj

  • The Scarecrow (1967)
  • Arnold Layne (1967)
  • Astronomy Domine (1968)
  • See Emily Play (1968)
  • Arnold Layne (1968)
  • The Scarecrow (1968)
  • Apples and Oranges (1968)
  • Paint Box (1968)
  • Set the Controls for the Heart of the Sun (1968)
  • Corporal Clegg (1968)
  • One of These Days (1971)
  • Money (1973)
  • Welcome to the Machine (1975)
  • Another Brick in the Wall (Part II) (1979)
  • What Shall We Do Now? (1980)
  • Waiting for the Worms (1980)
  • The Trial (1980)
  • The Gunner's Dream (1983)
  • The Final Cut (1983)
  • Not Now John (1983)
  • The Fletcher Memorial Home (1983)
  • Learning to Fly (1987)
  • The Dogs of War (1987)
  • On the Turning Away (1988)
  • High Hopes (1994)

Videoalbumoj

  • Delicate Sound of Thunder (1989)
  • La Carrera Panamericana (1992)
  • Pulse (1995)
  • London '66-'67 (1995)
  • Classic Albums: Pink Floyd – The Making of The Dark Side of the Moon (2003)
  • The Pink Floyd and Syd Barrett Story (2004)

Filmoj

Notoj

  1. Tiuj estis elprovotaj dum frua sinsekva parto de Tomorrow's World, angla programo televida.
  2. Sur kelkaj fontoj skribitas "Meggadeaths"; sur aliaj "Megadeaths".
  3. "Architectural Abdabs" estas ofte indikata kiel plia varianto; Povey (2007) rifuzas ĝin ĉar ĝi estus mislego de titolo de artikolo pri The Abdabs en la studenta gazeto de l'Politekniko.
  4. "The Tea Set" estas la formo uzata en ĉiuj samtempaj dokumentoj, dume la alternativo, ofte citita, "The T-Set" restas nepruvita.

Referencoj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda