Pinnye

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pinnye [pinje] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron.

Panoramo al Pinnye
Preĝejo de Pinnye
Vilaĝdomo de Pinnye

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Pinnye situas ĉe la fervojo kaj ĉefvojo inter Győr kaj Sopron. Urboj Fertőszentmiklós troviĝas 10, Fertőd 12, Sopron 21, Kapuvár 24, Bük 27 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

la plej frue la komunumo estis loĝata de la romianoj. La unua mencio devenis el 1324. En 1605 hajdukoj de Stefano Bocskai, en 1683 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1959 kolĥozo pri "Libereco" formiĝis. Vilaĝservoj estas migra poŝto, la infanĝardeno en Nagylózs, la lernejo en Pereszteg funkcias.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj estas romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Serpa) de 1852, skulptaĵoj pri Sankta Triunuo kaj Johano Nepomuka.