Pino Daniele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pino Daniele

Pino Daniele (naskiĝis la 19-an de marto 1955 en Napolo) estas itala muzikisto, verkisto kaj kantisto.

Biografio

Li estis la unua el ses filoj de malriĉa familio, memlernis ludi gitaron. En la 1970-aj jaroj, influita de rok-muziko kaj ĵazo li kreis novan stilon nomita de li mem "taramblu" por indiki la miksaĵon inter tarantelo, rumbo kaj bluso. Kun akuta voĉo kaj mediteraneaj sonoj liaj kanzonoj ĉiam havis (ĉefe en la komencoj) socialajn kaj politikajn mesaĝojn.

Kiel unu el la italaj muzikistoj plej konataj ekster Italio, li ludis tutmonde kun italaj kantistoj kiel Fiorella Mannoia kaj Francesco de Gregori kaj alilandaj kiel Bob MarleyBob Dylan, kaj kreis la muzikon de filmoj kiel Le vie del Signore sono finite" kaj Pensavo fosse amore invece era un calesse.

Lia lasta publika koncerto kunigis pli ol 200.000 personoj ĉe la Piazza del Plebiscito en Napolo

Diskografio

  • 1977 Terra mia
  • 1979 Pino Daniele
  • 1980 Nero a metà
  • 1981 Vai mò
  • 1982 Bella 'mbriana
  • 1984 Musicante
  • 1984 Sciò live
  • 1985 Ferryboat
  • 1987 Bonne soirée
  • 1988 Schizzichea with love
  • 1989 Mascalzone latino
  • 1991 Un uomo in blues
  • 1993 Che Dio ti benedica
  • 1993 E sona mo'
  • 1995 Non calpestare i fiori nel deserto
  • 1997 Dimmi cosa succede sulla terra
  • 1999 Come un gelato all'equatore
  • 2000 Napul'è - Raccolta completa
  • 2001 Medina
  • 2002 Concerto
  • 2004 Passi d'autore - Pino Daniele Project
  • 2005 Iguana cafè - Latin Blues e Melodie
  • 2007 Il mio nome è Pino Daniele e vivo qui
  • 2008 Ricomincio da 30
  • 2009 Electric Jam
  • 2010 Bogie Boogie Man
  • 2012 La Grande Madre

Eksteraj ligiloj