Pinofranqueado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinofranqueado
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10630
Retpaĝaro lashurdes.org
Politiko
Urbestro José Antonio Caldoria Gómez (PP-EU)
Demografio
Loĝantaro 1 686  (2008)
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 6° 20′ U (mapo)40.303888888889-6.3313888888889Koordinatoj: 40° 18′ N, 6° 20′ U (mapo) [+]
Alto 760 m [+]
Areo 148,9 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Pinofranqueado (Ekstremaduro)
Pinofranqueado (Ekstremaduro)
DEC
Pinofranqueado
Pinofranqueado
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Pinofranqueado (Hispanio)
Pinofranqueado (Hispanio)
DEC
Pinofranqueado
Pinofranqueado
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pinofranqueado [+]
vdr

Pinofranqueado [pinofrankeAdo] (Trapasita Pino) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas pinenses. La censita populacio en 2008 estis de 1.686 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Pinofranqueado estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Hurdes, je altitudo de 449 m; je 115 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 175 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 148,9 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj) kaj brutobredado (kaproj, abelbredado). Forstado. Rura turismo.

Domaroj[redakti | redakti fonton]

Kiel okazas en aliaj municipoj de la komarko Hurdes, la loĝantaro estas tute disa inter la ĉefa vilaĝo nome Pinofranqueado kaj aliaj disaj domaroj laŭ la tuta municipa teritorio.

Oficiala nomo Loĝ. (2007) Areo km² Dialekta nomo
PINOFRANQUEADO 970 178,9 Pinofranqueáu
Aldehuela 37 - L’Aldegüela
Avellanar 16 - L’Avellanal
Castillo 92 - El Castillu
Las Erías 94 - -
Horcajo 63 - Horcaju
Mesegal 56 - -
El Moral 0 - -
Muela 75 - La Muela
Ovejuela 111 - -
Robledo 69 - Robréu
Sauceda 88 - Saucea o Lasocea
TOTALO 1.671 178,9

Demografio[redakti | redakti fonton]

En la jena tabelo aperas la informo de la hispana Instituto Nacional de Estadística rilata al la demografia evoluo de Pinofranqueado el 1996 al 2006.

Demografia evoluo de Pinofranqueado
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006
1.824 1.793 1.738 1.693 1.644 1.593 1.618 1.638 1.651 1.673

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 12-a jarcento estas dokumentoj kiuj mencias kelkajn el la domaroj, sed ne la ĉefa nuna kerno, kiu aperas nur en la 18-a kaj 19-a jarcentoj.