Pinokjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pinokjo desegnita de Enrico Mazzanti en 1883

Pinokjo estas fama verko de la itala verkisto Carlo Collodi. La nomo "Pinokjo" mem signifas "pinaj okulaj" itale.

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

Maljuna lignaĵisto Ĝepeto skulptas el lignopeco marioneton, al kiu li donas nomon Pinokjo. Ĉi marioneto parolas, ridas, moviĝas, kreskas, petolas, agas tute kiel infano. Kaj kiel infano li trairas la unuajn infanajn tentojn: kaŝa neiro al la lernejo por spekti pupteatron, amikiĝo kun alia friponeto kiu lin devojigas, renkontiĝo kun trompistoj, iluzio pri fabela lando, ŝtelado, kaptiĝo fare de la ĝendarmoj, risko esti fritita kiel fiŝo, efektiva transformiĝo al azeno kun longaj oreloj, ĉar li estas maldiligenta en la lernejo, ktp. Plej nature estas prezentataj ankaŭ absurdaĵoj, kiel enkarcerigo verdiktita al priŝtelito, ne ja al la ŝtelintoj. Kaj ĉiu paĝo estas trempita en la kutima plenkreskula saĝo: se vi agas troviĝos malbone; se vi agas bone, vi ĝuos rekompencon. Akompanas Pinokjon kiel gardanĝelo la Blua Fatino, kiu klopodas reenvojigi lin sur la relojn de honesteco; saĝajn maksimojn distribuas la Parolanta Grilo; sed ilin Pinokjo neglektas, pri kio li devos poste forte penti.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

Se iu ankoraŭ ne konas la verkon, mi ne malkaŝos la finon, kiu kompreneble estas celo atendata kaj fine atingita, kiel decas en porknabaj libroj.

La temo estis plurfoje filmigita, eble unuafoje desegne en 1940 de eldonejo Walt Disney.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La unuan Esperanto-tradukon el la itala tradukis Mirza Marchesi en 1930. La verko ampleksis 150 paĝojn.

Citaĵo
 P. estas fablo de la plej senbrida fantazio, sed realeco viva. Kunfando de la revado pri aventuroj kaj mirindaĵoj kun la vivo, kia ĝi estas. Ĝi bonege taŭgos en la mano de duagradaj kursanoj. 
— El la Antaŭparolo de K.

En 2003 aperis traduko de Jozefo Horváth sub la nomo La Aventuroj de Pinokjo, eldono ĉe FEL, Antverpeno, 156 paĝoj, recenzita en Monato (2003/06, p. 20): Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]