Pintavosta lagopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pintavosta lagopo
Pintavosta lagopo
Pintavosta lagopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Tympanuchus
Specio: T. phasianellus
Tympanuchus phasianellus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Pintavosta lagopoPintavosta prerikoko, Tympanuchus phasianellus (iam: Tetrao phasianellus), estas mezgranda membro de la genro de prerikokoj. Ĝi estis konata ankaŭ kiel pintavostulo, "fajra lagopo" aŭ "fajrobirdo" de indiĝenaj amerikanoj pro ties rilato al arbustaj incendioj por havi sian vivejon malferman. [1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Prerikoko, la Prerikoketo kaj la Pintavosta lagopo formas la genron Tympanuchus, genro de lagopoj kiuj troviĝas nur en Nordameriko. La latina kompleta scienca nomo de la Pintavosta lagopo estas Tympanuchus phasianellus. Oni priskribis ses nunajn kaj unu formortintan subspeciojn de la Pintavosta lagopo:[1]

  • T. p. phasianellus: la nomiga raso aŭ Norda pintavosta lagopo troviĝas en Manitobo, norda Ontario, kaj centra Kebekio. Ĝi estas parte migranta.
  • T. p. kennicotti: la Nordokcidenta pintavosta lagopo loĝas el rivero Mackenzie al la Lago Granda Sklavo en la Nordokcidentaj Teritorioj, Kanado.
  • T. p. caurus: la Alaska pintavosta lagopo loĝas en norda-centra Alasko orienten al suda Jukono, norda Brita Kolumbio, kaj norda Alberto.
  • T. p. columbianus: la Kolumbia lagopo povas troviĝis en izolataj herbareoj de indiĝena artemizio kaj herbejaj ebenaĵoj de Idaho, Vajomingo, Koloradio, Utaho, kaj Brita Kolumbio.
  • T. p. campestris: la Preria pintavosta lagopo loĝas en sudorienta Manitobo, sudokcidenta Ontario, kaj Supra Duoninsulo de Miĉigano al norda Minesoto kaj norda Viskonsino. Tiu subspecio kunekzistas kun la Ebenaĵa raso ĉirkaŭ nordo de la valo de la Ruĝa Rivero kaj preferas malaltajn areojn de ĵus konvertitaj arbaroj en arbustaroj.
  • T. p. jamesi: La Ebenaĵa pintavosta lagopo hejmas en nordaj Grandaj Ebenaĵoj en suda Alberto kaj Saskaĉevano, orienta Montano, Norda kaj Suda Dakotoj, Nebrasko, kaj nordorienta Vajomingo. Tiu raso loĝas en prerioj de miksitaj herboj preferante mozaikon de indiĝenaj herbejoj, terkultivejoj kaj ĉeriveraj arbustarojarbaroj, rojoj kaj riveroj por vintra manĝofonto super la neĝokovro kia burĝonoj kaj beroj.
  • T. p. hueyi: la Novmeksika pintavosta lagopo estas formortinta.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj havas relative mallongan voston kun la du centraj plumoj kvadrapintaj kaj iome pli longaj ol la pli helaj, eksteraj vostoplumoj kiu havigas al la birdo ties distingan nomon. La plumaro estas makulece malhela kaj helbruna super blanka fono, ili estas pli helaj en subaj partoj kun blanka ventro uniforme kovrita de fajnaj "V"-formaj markoj. Tiuj markoj distingas la pintavostan lagopon el la Prerikoko kaj Prerikoketo, kiuj estas tre striecaj en subaj partoj (Connelly et al. 1998).

Masklaj plenkreskuloj havas flavajn superokulajn karunklojn kaj violan ceremonian makulon en kolo. Tiu memmontra makulo estas alia distinga karaktero el la aliaj prerikokoj ĉar masklaj prerikokoj havas flavajn aŭ oranĝajn aersakojn (Connelly et al. 1998). La ino estas pli malgranda ol la masklo kaj povas esti distingataj per regulaj horizontalaj markoj en la vostoplumoj male al la neregulaj markoj de masklaj vostoplumoj kiuj iras paralele al la plumotigo. Inoj tendence havas ankaŭ malpli evidentajn karunklojn. Maskloj pezas averaĝe 951 g kaj inoj averaĝe 815 g.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Pintavosta lagopo historie okupis ok kanadajn provincojn kaj 21 usonajn subŝtatojn antaŭ la eŭropa setliĝo (Johnsgard 2002). Ili havis teritorion el tiom norde kiom ĝis Alasko, sude al Kalifornio kaj Nov-Meksiko, kaj orienten al Kebekio, Kanado (Johnsgard 2002). Sekve de la eŭropa setliĝo la Pintavosta lagopo malaperis el Kalifornio, Kansaso, Ilinojso, Iovao, Nevado, Nov-Meksiko, Oklahomo kaj Oregono (Johnsgard 1973; Connelly et al. 1998).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas surgrunde somere, en arboj vintre. Ili manĝas semojn, burĝonojn, berojn, herbojn kaj foliojn, ankaŭ insektojn, ĉefe akridojn, somere.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Pintavosta lagopo estas birdospecio kiu montras masklarejan kutimaron. Tiuj birdoj memmontras en malfermaj areoj konataj kiel masklejoj aŭ “lek” kun aliaj maskloj, ĉiukaze tio povas okazi ĉe ununura masklo ĝis 20 kiuj okupas unu lek (averaĝe 8-12). La lek estas definita kiel kunvena areo kie animaloj venas por memmontra kaj pariĝada kutimaro (Merriam-Webster Dictionary 2010). Dum printempo, maskloj de Pintavosta lagopo kunvenas en tiuj masklarejoj el marto la julio kun ĉefa venaro fine de aprilo al komence de majo (Conelly et al. 1998). Tiuj datoj fluktuas el jaro al jaro baze sur vetero. Johnsgard (2002) observis kiel vetero prokrastigis memmontrajn ceremoniojn je ĝis du semajnoj por la Pintavosta lagopo en Norda Dakoto. La maskla memmontrado okazas per rapida piedfrapado, ĉirkaŭ 20 fojojn por sekundo, kaj trembligas siajn vostoplumojn dum turnado en cirkloj aŭ dancado antaŭen. La purpuraj kolsakoj ŝvelas kaj malŝvelas dum memmontrado. La maskloj uzas alvokojn kveradajn por allogo kaj konkurenci por inoj (Sisson 1969; Bergerud kaj Gratson 1988; Conelly et al. 1998). La inoj selektas la plej hegemoniajn unu aŭ du masklojn en la centro de la lek, kopulacias, kaj poste iras al nesto kaj idozorgadas solece sen helpo de la masklo. Foje nehegemonia masklo povas ŝajnigi sin kiel ino kaj iri ĉe hegemonia masklo kaj lukti kontraŭ li.

Biotoposelekto[redakti | redakti fonton]

La Pintavosta lagopo troviĝas ĉe diferencaj preriaj ekosistemoj en Nordameriko. Ili loĝas en ekosistemoj el pinosavanoj de orienta supra Mezokcidento al mallongaj kaj mezaj herboj kaj arbustaraj stepaj prerioj de la Grandaj Ebenaĵoj kaj okcidente de Roka Montaro (Aldrich 1963; Johnsgard 1973; Johnsgard 2002). Selekto de specifaj vivejaj karakteroj kaj de vegetaĵaraj komunumoj varias inter la diferencaj subspecioj de Pintavosta lagopo. Selekto de tiuj specifaj biotopoj dependas el kvalito de vivejo disponebla al la lagopoj (Johnsgard 1973; Kohn 1976; Swenson 1985; Roersma 2001; Goddard et al. 2009).

La ĉefaj biotopo uzataj de la Pintavosta lagopo, konstatita en studoj, estas savanstila prerio kun hegemoniaj herboj kaj makuloj de arbustaro mikse, kun minimumaj arbomakuloj (Hammerstrom 1963; Robel 1972; Moyles 1981; Johnsgard 2002; Goddard et al. 2009). Fakte Hammerstrom (1963) asertas ke ju pli alta estas la arbara vegetaĵaro, des malpli ili estos en tiu biotopo. La savanstila vivejo estas ĉefe preferata dum la someraj kaj idozorgaj monatoj al aŭtuno. Tiu ĝenerala biotopo estas uzata dum la kvar sezonoj por diferencaj ecoj. Biotoposelekto kaj uzado varias laŭ sezono; diferencas la biotoposelektado por memmontrado, nestumado, idozorgado kaj vintro.

Memmontra vivejo[redakti | redakti fonton]

La lek, aŭ dancejo estas, kutime formata de malalta, relative ebena indiĝena vegetaĵaro (Manske kaj Barker 1987; Hanowski et al. 2000). Aliaj biotopotipoj uzataj por lek estas terkultivejoj, ĵusaj incendiejoj, paŝtejoj, herbejaj montetoj kaj humidaj herbejoj (Ammann 1957; Kobriger 1965; kaj Johnsgard 1973; Johnsgard 2002). Manske kaj Barker (1987) konstatis karekson (Carex inops), pinglofadenan herbon (Hesperostipa comata), kaj bluan herbon (Bouteloua gracillis) en masklarejaj areoj ĉe Ĉejena Nacia Herbejo en Norda Dakoto. La maskloj selektas ankaŭ altajn aŭ mezajn habitatojn pinte de montetoj (Manske kaj Barker 1987).

Masklarejoj ĉirkaŭataj de alta resta vegetaĵaro estis observataj de Kirsch et al. (1973). Ili konstatis, ke la masklareja distribuado estis influata de la kvanto de alta resta vegetaĵaro apuda al la masklarejo. Tiuj dancejoj eventuale abandoniĝas se la vegetaĵara strukturo estas permesata alte kreski. La invado de arbara vegetaĵaro kaj arboj en la dancejon kaŭzas ankaŭ ke la ceremoniantaj maskloj abandonas la dancejon (Moyles 1981; Swenson 1985). Moyles (1981) observis invertitan rilaton de allogo fare de maskloj al masklarejaj areoj kun pliiĝantaj ŝajntremolaj poploj (Populus tremuloides) en 0.8 km de dancejoj en la parkoj de Alberto. Berger kaj Baydack (1992) observis ankaŭ similan tendencon en ŝajntremolejoj kie 50% (7 el 14) de dancejoj estis abandonataj kiam ŝajntremolokovro pliiĝis je ĉirkaŭ 56 % de la totala areo en 1 km el la masklarejo. Maskloj selektas montetopintojn, bordojn aŭ iun ajn lokon kun bona grundo aŭ vido por dancejo. Tiele ili povas vidi la ĉirkaŭajn memmontrantajn masklojn, alproksimiĝantajn inojn al dancejoj kaj predantojn (Sisson 1969; Manske kaj Barker1987; Johnsgard 2002).

Nestobiotopo[redakti | redakti fonton]

Nestokovro estas unu el la plej gravaj vivejaj postuloj de la inoj de Pintavosta lagopo. Nestobiotopoj varias amplekse inter la diferencaj subspecioj de Pintavosta lagopo (Roersma 2001). Hamerstrom Jr. (1939) trovis, ke majoritato de nestoj de Preria pintavosta lagopo (T.p. campestris) okupis densan arbustarojn kaj arbarojn ĉe marĉobordoj. Gieson kaj Connelly (1993) informis, ke la Kolumbia lagopo (T.p. columbianus) selektis densajn arbustarajn areojn kun pli altaj kaj densaj arbustoj situaj ĉe la nestoloko. La Ebenaĵa pintavosta lagopo (T.p. jamesii) selektis nestolokojn kun densa resta vegetaĵaro kaj arbustara kompono (Kirby kaj Grosz 1995; Roersma 2001). Tamen nestolokoj kutime karakteras pro densa alta resta vegetaĵaro (lastajara kresko) kun esto de arbara vegetaĵaro ĉu ĉe la nestoloko ĉu proksime (Manske kaj Barker 1987; Prose et al. 2002).

Goddard et al. (2009) asertas, ke la uzado de arbustaraj hegemoniaj vivejoj ne estis dokumentata de multaj aliaj priserĉistoj. Goddard et al. (2009) trovis, ke la inoj de Pintavosta lagopo en Alberto, Kanado, selektis plie arbustarajn stepobiotopojn en siaj unuaj nestoklopodoj pro pliiĝanta kaŝo havigata de arbustoj ol restaj herboj komence de la reprodukta sezono. Roersma (2001) trovis ankaŭ ke lagopoj de suda Alberto selektis pli altan kaj arbaran vegetaĵaron kompare kun ĉiuj aliaj vivejoj konstatitaj, kaj lagopoj uzis tiun areon en pli grandaj proporcioj ol la disponebla arbara biotopo. Tiujn trovojn kontraŭdiras Prose et al. (2002), kiu asertas, ke resta vegetaĵaro estas nepra por nestosukceso de Pintavosta lagopo pro la frua sezona nestonaturo de la lagopoj.

Idozorga biotopo[redakti | redakti fonton]

La Pintavosta lagopo estas specio de frumaturaj idoj, kiuj post eloviĝo havas malfermajn okulojn, estas memhelpaj, kaj ne bezonas patrinon por manĝi. Tuj post eloviĝo la idoj kaj la patrino elnestiĝas serĉe de kovro kaj manĝo. La vivejoj de la Pintavosta lagopo por idozorgado havas multajn karakterojn kiaj: arbustara vegetaĵaro por ŝirmo, najbara malalta vegetaĵaro por manĝo, kaj alta kvanto de herboj (Hamerstrom 1963; Kohn 1976; Manske kaj Barker 1987; Roersma 2001; Goddard et al. 2009). Tio povus klarigi kial la Pintavosta lagopo nestas en aŭ ĉe arbustaraj komunumoj. La arbustaraj komponoj de la idozorgadaj biotopoj havigas bonan kanopean protekton el rekta sunlumo kaj el birdaj predantoj (Roesmra 2001; Goddard 2009). Hamerstrom (1963) kaj Goddard et al. (2009) ambaŭe observis, ke la plej grandaj nombroj de Pintavosta lagopo idozorgadas en malfermaj pli ol en arbaraj areoj. Ambaŭ hipotezis, ke tiu uzo de malferma arearo necesas pro ties abundo de insektoj por la idoj kaj verda herbeja kovro por la ina manĝo.

Biotopa uzo fare de la Pintavosta lagopo por idozorgado estas funkcio de tagoparto, disponebla vivejo kaj vetero (Ammann 1957; Kohn 1976). La idozorgadaj biotopoj estas formataj de multaj kompleksaj vivejoj. Idozorgantaj lagopoj povas uzi arbustarajn areojn de kverkoherbeja savano (Hamerstrom 1963). Idozorgado uzas tiujn vivejojn por kovro, dum oni restas ĉe la ĉefaj manĝobiotopoj de pli malalta vegetaĵaro kun mikso de indiĝena vegetaĵaro.

Vintra biotopo[redakti | redakti fonton]

Vintraj vivejoj uzataj de la Pintavosta lagopo ŝajne ŝanĝas al pli densaj kovroj por temperatura izoligo. Hammerstrom kaj Hammerstrom (1951) notis, ke lagopoj uzas pli dikajn biotopojn ol tiuj malfermaj dum vintro en Miĉigano kaj Viskonsino. Hammerstrom kaj Hammerstrom (1951) notis ankaŭ, ke tiuj birdoj, se trovataj en malferma habitato, ne estis pli da kelkaj centoj da metroj el densa kovro. Tiuj birdoj estis tiam uzante grenajn kampojn. Swenson (1985) observis saman tendencon en Montano. Hamerstrom kaj Hammerstrom (1951) deklaris, ke tiu uzado de arbara habitato fare de la Pintavosta lagopo varias laŭloke, kaj notis, ke la Pintavosta lagopo en pli duonaridaj kaj aridaj areoj uzas arbustarajn areojn malpli ofte vintre. Tamen Hammerstrom kaj Hammerstrom (1951) informis, ke la Pintavosta lagopo en Vaŝingtonio kaj Kalifornio estis observataj uzantaj bordajn biotopojn pli ofte dum vintraj monatoj. Manske kaj Barker (1987) notis similan tendencon en uzado de vintraj biotopoj en Norda Dakoto, note ke la Pintavosta lagopo en malgrandaj aroj kuniĝis por formi pli grandajn arojn dum akra vetero. Tiuj aroj moviĝis el malferma prerio, al ŝirmejoj, kaj apudaj terkultivejoj kun maizo kaj sunfloroj. Biotopuzado en vintro ege varias laŭ la neĝokvanto (Swenson 1985). Dum neĝo altiĝas, biotoposelektado ŝanĝas el terkultivejoj kaj prerioj al ŝirmejoj kaj arbara vegetaĵaro. Biotopoŝanĝo konstatita de Hamerstrom kaj Hamerstrom (1951), estis ke lagopoj selektas grandajn neĝotavolojn por trunesti ene, por resti varme dum malvarmaj noktoj. La uzadon de nestotruoj estis konstatita ankaŭ de Gratson (1988).

Habitata fragmentado[redakti | redakti fonton]

Habitata fragmentado estis unu el la ĉefaj tialoj de la malpliiĝo de la Pintavosta lagopo en ties tuta teritorio ĉe ĉiuj subspecioj tra tuta Nordameriko (Silvy kaj Hagen 2004). La tipo de habitata fragmentado varias laŭ ekologia sukcedo, pro la transiro de areoj arbustaraj kaj herbejaj en arbaraj areoj. Ankaŭ kontrolado de fajroj, arboplantado, limigo de praktikoj de lignoproduktado kaj pliigo de invadaj arbaraj specioj kondukis al habitata fragmentado de la Pintavosta lagopo. La plej grava kontribuanto al habitata fragmentado de la Pintavosta lagopo estis la agrikultura industrio.

La Homestead Act de 1862 malfermis grandajn etendojn de praprerioj okcidente al la fruaj setlantoj. Ĉe 1905 ĉirkaŭ 41 milionoj de hektaroj de la okcidento estis farmaj (Olsen 1997). Multe de tiu tero estis en duonaridaj terenoj kun tro malmulta pluvo por elteni terkultivadon (Olsen 1997). Kiam tiu tero esti plugita, okazis ŝanĝo en la teraj karakteroj. Alia aspekto de agrikulturo kiu efikis sur habitata fragmentado de la lagopoj estis nekontrolita kaj troa paŝtado de brutaro (Kirsch et al. 1973; Giesen kaj Connelly 1993; Kirby kaj Grosz 1995; Reece et al. 2001; Sidle 2005). Brutaro povas esti grava por kontroli la biotopan strukturon de la Pintavosta lagopo se bone administrata (Evens 1968; Kirby kaj Grosz 1995; Sidle 2005). Biotopo de Pintavosta lagopo estis draste damaĝita de fruaj setlantoj antaŭ kiam la brudobredistoj komprenu la efikon super la medio el troa paŝtado.

Duaranga efiko kiun frua agrikulturo havis dum la jaroj de la Dust Bowl kaj de la Granda Depresio fine de la 1920-aj jaroj kaj komence de la 1930-aj jaroj estis kiam farmistoj abandonis la neproduktivan teron (Olsen 1997). La registaro de Usono aĉetis multe de tiu tero pere de la Programo de Teruzado, kun administrado eventuale kontrolata de la servo de Usona Forstado kaj de la Bureau of Land Management (Wooten 1965; Olsen 1997). Dum la sekegaj jaroj de la 1930-aj, tiuj agentejoj re-vegetaĵarigis tiujn areojn per neindiĝena pli produkta vegetaĵaro kia bromuso (Bromus inermis) kaj kresta tritikoherbo (Agropyron cristatum) (USDA- US Forest service 2001). Tiuj plantoj plenumis sian celon per re-vegetaĵarigo kaj protektado de la grundo. Sed tiuj invadaj specioj iĝis grandaj konkurencantoj kaj rekte efikis sur la indiĝena vegetaĵaro. Iel kresta tritikoherbo kaj bromuso forigis la indiĝenan vegetaĵaron, kreante unukulturajn habitatojn. Unukulturaj habitatoj ne estas preferataj de la Pintavosta lagopo, ĉar ili preferas lokojn kun granda heterogeneco. Hamerstrom (1939) asertis “More important than the individual cover plants is the fact that most of the nests of all species were in cover mixtures rather than pure stands”, tio estas “Pli grava ol individuaj ŝirmoplantoj estas fakto ke plej parto de nestoj de ciuj specioj estas ĉe ŝirmomiksaĵoj pli ol ĉe puraj herbaroj”.

Biotopokontrolo[redakti | redakti fonton]

La studoj farataj antaŭ 1950 pri la vivejo de la Pintavosta lagopo estis plenumitaj per simpla rigardo. Hamerstrom (1939) informis ke disa vegetaĵaro estis rare selektata por nestado pro manko de taŭga ŝirmo. Habitataj ĝeneraligoj estis formataj surbaze de nombroj de individuoj troviĝantaj je iu loko. Tiuj supozoj konsistis je “se” estas pliaj birdoj je unu loko kaj malpli je alia, “tiam” la unua devas esti la pli taŭga habitato. Hamerstrom (1963) observis, ke 119 el 207 (57%) de lagopidaroj ĉeestis savanstilan habitaton. Li konkludis, ke tiu savanstila biotopo estis la vivejo necesa por plej bona administrado. Dum la studado pri vivejo de lagopaj specioj maturiĝis, ankaŭ tion faris la uzataj teknikoj por administrado. Oni disvolvigis kovrotabulojn kaj Robel-fostojn por mezuri vidan obstrukciadon (VO) kaj krei vivejajn indeksojn.

Kovrotabulojn oni disvolvigis tiom frue kiom ĝis 1938 de Wight (1938) por studi la vivejon de la Blankavosta cervo. La kovrotabulo de Wight (1938) estis 6 futojn alta, marke kaj nombre ĉiun futon. Videblaj markoj estis markataj por mezuri la obstrukciadon fare de plantoj. Kobriger (1965) disvolvigis kovrotabulon de 4 x 4 futoj markatan je intervaloj de 3 coloj kun alternaj blankaj kaj nigraj kvadratoj. Li lokigis kameraon en la centro de la reproduktejo je alto de 3 futoj. Li situis poste la kovrotabulon 30 futojn for por foti ĝin. Post kompilado de ĉiuj fotoj, ili estis analizataj per mana lenso por kontroli la nombron de kvadratoj videblaj. Tiu nombro havigis indekson de vegetaĵara kovro. Tiu metodo estis ĵus modifita de Limb et al. (2007). Anstatau fari fotojn 30 futojn for, kiel Kobriger (1965), Limb et al. (2007) faris fotojn de vegetaĵaro super kovrotabulo 1x1 m je alto de 1 m, 4 m for. Tiuj digitalaj fotoj estis elŝutitaj al Adobe Acrobat kaj digitaligitaj al 1x1 m fone (Limb et al. 2007).

Robel et al. (1970) disvolvigis foston por determini alton surbaze de alto de kunrilata vegetaĵaro. La fosto estis akurate nomigita la Robel-fosto. Robel et al. (1970) trovis, ke la mezuroj de VO farataj je alto de 1m kaj je distanco de 4 m el la fosto havigis fidindan indekson de la kvanto de vegetaĵaro produktita en la loko.

Hamerstrom et al. (1957) asertis, ke “Height and density of grass were clearly more important to the prairie chickens than species composition” (Alto kaj denseco de herbo estis pli klare grava al la prerikokoj ol la specikompono), kiel estis citata de Robel et al. (1970). Tion oni supozas vera ankaŭ por la Pintavosta lagopo. Tiuj ŝlosilaj aspektoj povas nune esti kontrolataj pere de la Robel-fostoj, la kovrotabulo de Nudds kaj la metodo de digitala fotaro de Limb et al. efektive kaj efike.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Ŝajne la efikoj de la habitata fragmentado en ĉiaj biotopoj selektataj de la Pintavosta lagopo estas efikante sur tiu specio. La administrado de la vivejo de la Pintavosta lagopo ŝanĝis dum la jaroj el observa al aliaj pli certigaj metodoj. La administrado de la vivejo kaj porpariĝa kaj vintra ne estas tiom klare difinita en la studaro kiel la biotopo kaj por nestado kaj por idozorgado. La disvolvigo de la Robel-fostoj kaj la kovrotabuloj iĝis ŝlosilaj iloj por la biotopa administrado kiu havigas la teradministristojn per informo pri la biotopaj preferoj baze sur la vegetaĵaraj strukturo kaj denseco. La Robel-fostoj iĝis la plej favora el la du metodoj en ĵusaj jaroj por biotopa administrado. La usona forsta servo (USFS) uzas legojn de vida obstrukciado (VOR) por decidi la densecojn por brutaro baze sur la resta vegetaĵaro de nunaj jaroj. Tiu metodo estas nune kondukita de la USFS Little Missouri Grasslands, Sheyenne National Grasslands, Cedar River National Grassland, kaj Grand River National Grassland, ĉiuj en la Dakota Prairie National Grasslands en Norda kaj Suda Dakoto (Forsta Servo, Norda Regiono (USDA) 2001) .

La Robel-fosto estas nedetrua metodo por inventarii la vegetativan biomason (Robel 1970; Benkobi et al. 2000). Tiu metodo estis uzata por krei indekson de biotopa taŭgeco baze sur vegetaĵara vida obstrukciado (VO), game el 0-30.5 cm kun taŭgindekso game el 0-1.0 (Prose 1987). Studoj de nestobiotopo fare de Prose et al. (2002) en la Nebraskaj Sablomontetoj trovis, ke la nestanta Pintavosta lagopino selektis nestolokojn per legado de vida obstrukciado (VOR) de pli da 4 cm. Simile Clawson kaj Rottella (1998) observis, ke 58% de nestoj (432 el 741) en Sudokcidenta Montano estis situaj en lokoj kun averaĝa VOR de 24 cm. La aliaj nestoj de tiu studo estis situaj en lokoj kun VOR de 11–18 cm. Reece et al. (2001) observis, ke lokoj kun VO de malpli da 5 cm ĉe eblaj nestolokoj indikis malpliiĝon de kvalito de nestobiotopo laŭ averaĝa VO malpliiĝis.

La uzado de la Robel-fosto por kontroli la vivejo de la Pintavosta lagopo havigis la administristojn per informo pri la alto de vegetaĵara strukturo por havi je la fino de la paŝtada sezono. Tio permesas la administristojn decidi la taŭgan bestokvanton por akiri la deziratan vegetaĵaran alton. Kiel meza regulo la averaĝa VOR por taŭga nestobiotopo de lagopoj estas 8.89 cm.

La ceremonia biotopo povas estis administrata per incendio, paŝtado, klarigado kaj tropaŝtado de la tuta teritorio de la subspecio de Pintavosta lagopo. Ammann (1957) trovis, ke masklarejoj kiuj enhavas arbaran vegetaĵaron ne superis 30 % de la totala masklareja areo. Simile Moyles (1989) trovis negativan kunrilaton kun pliiĝo de tremoloj (Populus tremuloides) en masklarejaj areoj kaj nombro de memmontrantaj maskloj estantaj. Arboj povus havigi ripozejon al birdaj predantoj sed necesas pli da studoj pri la efikoj de tiu afero (Manzer kaj Hannon 2005).

Ĉe arto[redakti | redakti fonton]

John James Audubon ilustraciis la "Sharp-tailed Grous (sic) Pintavostan lagopon - Tetrao phasianellus" kiel Plato 382a en Birds of America, publikita en Londono, 1827–38. La origina akvarelo fare de Audubon, el kiu oni faris tiun presaĵon fare de Robert Havell en 1837, montris la du lagopojn separatajn. Tamen la postuloj de Audubon kiu volis havi la birdan ilustracion vivogrande kaj la maksimuma paĝogrando devigis Havell koincidigi la birdojn en la fina presaĵo. La origina akvarelo estas posedo de la New York History Society.

Statuso ka konservado[redakti | redakti fonton]

Tiuj nearktaj birdoj malpliiĝis kaj en nombroj kaj en teritorioj pro habitatoperdo, sed ĝenerale ili ne estas konsiderataj minacata specio.

La Pintavosta lagopo estas la provinca birdo de Saskaĉevano.


Gnome-speakernotes.svg
Tympanuchus phasianellus call
Birdalvoko de la Pintavosta lagopo (Tympanuchus phasianellus)

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hoffman et al. (2007), p. 15.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Aldrich, J.W. 1963. Geographic orientation of American Tetraonidae. Journal of Wildlife Management 27: 529-545.
  • Ammann, G.A. 1957. The prairie grouse of Michigan. Michigan Department of Conservation technical bulletin.
  • Benkobi, L., D.W. Uresk, G. Schenbeck, and R. M. King. 2000. Protocol for Monitoring Standing Crop in Grasslands Using Visual Obstruction. Journal of Range Management, Vol. 53, No. 6, pp. 627–633
  • Berger, R.P., and R.K. Baydack. 1992 Effects of aspen succession on sharp-tailed grouse, Tympanuchus phasianellus. In the interlake region of Manitoba. Canadian Field naturalist 106: 185-191
  • Bergerud, A. T. 1988. Mating Systems in Grouse. Pages 439-470 in Adaptive strategies and population ecology of northern grouse. (Bergerud, A. T. and M. W. Gratson, Eds.) Univ. of Minnesota Press, Minneapolis.
  • Bergerud, A. T. and M. W. Gratson 1988. Population ecology of North American grouse. Pages 578-685 in Adaptive strategies and population ecology of northern grouse. (Bergerud, A. T. and M. W. Gratson, Eds.) Univ. of Minnesota Press, Minneapolis
  • IUCN2009.2, BirdLife International, 2009, 141372, Tympanuchus phasianellus, konsultita la 2010-02-15. Kriterioj por Malplej Zorgiga.
  • Clarke, Julia A. (2004): Morphology, Phylogenetic Taxonomy, and Systematics of Ichthyornis and Apatornis (Avialae: Ornithurae). Bulletin of the American Museum of Natural History 286: 1-179 PDF plena teksto
  • Clawson, M.R., and J.J. Rotella. 1998. Success of Artificial Nests in CRP Fields, Native Vegetation, and Field Borders in Southwestern Montana. Journal of Field Ornithology, Vol. 69, No. 2 pp. 180–191
  • Connelly, J. W., M. W. Gratson and K. P. Reese. 1998. Sharp-tailed Grouse (Tympanuchus phasianellus), The Birds of North America Online (A. Poole, Ed.). Ithaca: Cornell Lab of Ornithology; Retrieved from the Birds of North America Online: http://bna.birds.cornell.edu/bna/species/354
  • Conover, M. R., and J.S. Borgo. 2009.Do Sharp-Tailed Grouse Select Loafing Sites to Avoid Visual or Olfactory Predators? Journal of Wildlife Management,Vol. 73, No. 2, pp. 242–247
  • Giesen, K. M. and J.W. Connelly. 1993. Guidelines for Management of Columbian Sharp-Tailed Grouse Habitats. Wildlife Society Bulletin, Vol. 21 Issue 3, p325-333
  • Goddard, A. D.; R. D. Dawson; M.P. Gillingham. 2009. Habitat selection by nesting and brood-rearing sharp-tailedgrouse. Canadian Journal of Zoology, Apr2009, Vol. 87 Issue 4, p326-336, 10p, 6 charts, 2 graphs; DOI: 10.1139/Z09-016; (AN 37580857)
  • Gratson, M. W. 1988. Spatial patterns, movements, and cover selection by Sharp-tailed Grouse. Pages 158-192 in Adaptive strategies and population ecology of northern grouse. (Bergerud, A. T. and M. W. Gratson, Eds.) Univ. of Minnesota Press, Minneapolis
  • Hamerstrom Jr, F. N., and F. Hamerstrom. 1951. Mobility of the Sharp-Tailed Grouse in Relation to its Ecology and Distribution. American Midland Naturalist. Vol. 46, No. 1 (Jul., 1951), pp. 174–226 Published by: The University of Notre Dame
  • Hamerstrom Jr, F. N. 1963.Sharptail Brood Habitats in Wisconsin’s Northern Pine Barrens. The Journal of Wildlife Management, Vol. 27, No. 4. 793-802
  • Hanowski, JAM, D.P. Christian, and G.J. Niemi. 2000. Landscape requirements of prairie sharp- tailed grouse Tympanuchus phasianellus campestris in Minnesota, USA. Wildlife Biology Vol. 6, no. 4, pp. 257–263.
  • Henderson, F. R., F. W. Brooks, R. E. Wood, and R. B. Dahlgren. 1967. Sexing of prairie grouse by crown feather patterns. Journal of Wildlife Management. 31:764-769.
  • Hoffman, R.W.; & Thomas, A.E. (17 August 2007): Columbian Sharp-tailed Grouse (Tympanuchus phasianellus columbianus): a technical conservation assessment. [Online]. USDA Forest Service, Rocky Mountain Region. 132 pp. PDF plena teksto Konsultita la 2008-12-28.
  • Johnsgard, P.A. 1973. Sharp-tailed Grouse. pp. 300–319 in Grouse and Quails of North America. The University of Nebraska Lincoln press.
  • Johnsgard, P.A.2002. Dawn Dancers on Dun Grass The sharp-tailed Grouse and the Northern Prairies and Shrublands. Pages 81–103 in Grassland Grouse. (Johnsgard, P.A.) Smithsonian Institution Press. Washington and London
  • Jones, R. E. 1968. A Board to Measure Cover Used by Prairie Grouse. The Journal of WildlifeManagement, Vol. 32, No. 1, pp. 28–31
  • Kirsch, L. M., A.T. Klett, and H. W. Miller. 1973. Land Use and Prairie Grouse Population Relationships in North Dakota. The Journal of Wildlife Management, Vol. 37, No. 4 (Oct., 1973), pp. 449–453
  • Kobriger,G. D. 1965. Status, Movements, Habitats, and Foods of Prairie Grouse on a Sandhills Refuge. The Journal of Wildlife Management, Vol. 29, No. 4 (Oct., 1965), pp. 788–800
  • Kohn, S. C. 1976. Sharp-tailed grouse nesting and brooding habitat in southwestern North Dakota, North Dakota Game and Fish Department,
  • Lek. (2010). In Merriam-Webster Online Dictionary. Konsultita la 16an de aprilo, 2010, el http://www.merriam-webster.com/dictionary/lek
  • Limb, R.F., K.R.Hickman, D.M. Engle, J.E. Norland, and S.D. Fuhlendorf. 2007. Digital photography: Reduces investigator variation in visual obstruction measurements for southern tallgrass prairie. Range land Ecology Management. 60: pp. 548–552.
  • Manske, L. L.; W. T. Barker. 1987. Habitat Usage by prairie grouse on the Sheyenne National Grasslands. pp. 8–20. In: A. J. Bjugstad, tech. coord. Prairie Chickens on the Sheyenne National Grasslands. Gen. Tech. Rep. RM-159. Fort Collins, CO: U. S. Department of Agriculture,Rocky Mountain Forest and Range Experiment Station.73 p
  • Moyles, DLJ. 1981. Seasonal and Daily Use of Plant Communities by Sharp-Tailed Grouse (Pedioecetes phasianellus ) in the Parklands of Alberta. Canadian field-naturalist. Ottawa ON Vol. 95, no. 3, pp. 287–291.
  • Nudds, T. D. 1977. Quantifying the Vegetative Structure of Wildlife Cover. Wildlife Society Bulletin. Vol. 5, No. 3, pp. 113–117
  • Olsen, E. 1997. National Grassland Management A Primer. Natural Resource Division Office of the General Council USDA. pp. 1–40
  • Prose, B.L. (1987): Habitat suitability index models: plains sharp-tailed grouse. U.S. Fish Wildl. Serv. Biol. Rep. 82: 10.142. 31 pp. PDF plena teksto
  • Reece, P.E., J.D. Volesky, and W.H. Schacht. 2001. Cover for Wildlife after Summer Grazing on Sandhills Rangeland. Journal of Range Management. Vol. 54, No. 2 pp. 126–131.
  • Robel, RJ., J.N. Briggs, A.D. Dayton, and L.C. Hulbert. 1970. Relationships between visual obstruction measurements and weight of grassland vegetation. Journal of Range Management. 23:295-297.
  • Robel, R. J., R.F. Henderson, and W. Jackson. 1972. Some Sharp-Tailed Grouse PopulationStatistics from South Dakota. The Journal of Wildlife Management, Vol. 36, No. 1 (Jan., 1972), pp. 87–98
  • Roersma, S.J. 2001. Nesting and brood rearing ecology of plains sharp-tailed grouse (Tympanuchus phasianellus jamesi) in a mixed-grass/fescue ecoregion of Southern Alberta. M.Sc. thesis, University of Manitoba, Winnipeg.
  • Silvy, N. J. and C. A. Hagen. 2004. Introduction: Management of imperiled prairie grouse species and their habitat Wildlife Society Bulletin Mar 2004 : Vol. 32, Issue 1, pg(s) 2-5 doi: 10.2193/0091-7648(2004)32[2:IMOIPG]2.0.CO;2
  • Sisson, L. 1969. Land Use Changes and Sharp-Tailed Grouse Breeding Behavior Nebraska Game and Parks Commission White Papers, Conference Presentations, & Manuscripts.
  • Swenson, J. E. 1985. Seasonal habitat use by sharp- tailed grouse, Tympanuchus phasianellus, on mixed-grass prairie in Montana. Can. Field-Nat. 99:40-46. YOCOM, C. F. 1952.
  • USFS land management plan for the Dakota Prairie Grasslands Northern Region 2001
  • Wight, H.M. 1938. Field and laboratory techniques in wildlife management. Univ. of Michigan Press, Ann Arbor. 108pp.
  • Wooten, H. H. “The Land Utilization Program 1934 to 1964 Origin, Development, and Present Status,” in Appendix C of National Grassland Management Primer (1965).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj