Pintfolia olivujo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pintfolia olivujo
Olea europaea ssp cuspidata Bra38.png
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Oleacoj Oleaceae
Genro: Olivarbo Olea
Specio: Olea europaea
Olea europaea subsp. cuspidata
(Wall. ex G. Don) Cif.
v  d  r
Information icon.svg


Pintfolia olivujo ( Olea europaea subsp. cuspidata ) estas afrotropika kaj hindomalaja subspecio de olivarbo kiu antaŭe estis priskribita kiel Olea cuspidata kaj Olea africana.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Estas ĉiamverda mult-tiga arbo, dimensie variigebla laŭ alto ekde 2 ĝis 15 metroj.

La folioj estas pinate aranĝitaj, glatrandaj, 3 ĝis 7 centimetrojn longaj, 0,8 ĝis 2,5 centimetrojn larĝaj, akrapintaj kun hoketo aŭ punkto; la bazo estas ovo-forma ĝis kojno-forma, la randoj estas glataj kaj kurbigitaj, la supra surfaco estas griz-verda kaj brilanta, la suba surfaco havas densan kovraĵon de arĝentecaj, orecaj aŭ brunaj skvamoj. Domatioj ne ĉeestas. La nervuroj supra-limbe estas netaj, malnetaj sub-limbe. La petiolo longas 10 milimetrojn. La floroj troviĝas panikle, kaj longas 50 ĝis 60 milimetrojn. La kaliko estas kvar-loba, kaj longas ĉirkaŭ 1 milimetron. La korolo estas verdece blanka aŭ kremkolara; la korolotubo longas 1 ĝis 2 milimetrojn; la loboj longas ĉirkaŭ 3 milimetrojn, kurbigitaj dum florado. Estas du stamenoj kiuj estas kunigitaj apud la supro de la korolotubo. La stigmo estas du-loba. Kutime la florado okazas printempe.

La fruktoj estas sfera ĝis elipsoida drupo kiu larĝas 6 milimetrojn kaj longas 15 ĝis 25 milimetrojn. Ĝi estas karneca, glaŭka ĝis nebrila, kaj purpur-nigra kiam matura.

La ligno estas aprezita, daŭra, kun forta odoro kiu similas kolonjakvon kaj kun plaĉa lignobildo. Ĝis estas uzata por meblaro kaj por lignotornado.

Aspekto de la ligno de Pintfolia olivujo.

Disvastiĝo [redakti]

La subspecio havas vastan naturan arealon ekde Suda Afriko, tra Afriko, Mezoriento, Pakistano, Barato ĝis suda Ĉinujo.

Lokaj problemoj [redakti]

En Aŭstralio ĝi estas konsiderata kiel trudherbon. Ĝi ĉefe estas disvastigata per birdoj kiuj manĝas la fruktojn.

Sinonimoj [redakti]

Sinonimoj inkluzivas Olea africana Mill. Olea chrysophylla Lam.; Olea cuspidata Wall. ex G. Don; Olea europaea subsp. africana (Mill.) P. S. Green; Olea ferruginea Royle; Olea sativa var. verrucosa (Willd.) Roem. & Schult.; Olea verrucosa (Willd.) Link

Arbaroj [redakti]

Subtropikaj sekaj arbaroj de Pintfolia olivujo troviĝas en la Himalajaj subtropikaj foliarbaroj, tersupraĵa ekoregiono.

Bildaro [redakti]

Referencoj [redakti]