Pintigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
pintigilo kun krajono

Pintigiloakrigilo estas instrumento por pintigi bastonoforman objekton, ekzemple krajonon, do skribilon el grafita ingoto aŭ similfunkcia farba substanco tenita ene de tubeto el ligno. Temas pri mekanika ilo kun klingo, kiu forigas la malcentrajn partojn de longa objekto, ofte per turnado de la pintigata objekto aŭ de la klingo, tiel ke centre restas pinto. La moderna krajono datiĝas de ĉ. 1790 kiam Conté en Francio kaj Hardtmuth en Germanio komencis produkti krajonojn pere de miksaĵo el grafito kaj argilo. La unuaj krajonoj estis simple pintigitaj per tranĉiloj. Kiam komence de la 19-a jarcento tre plimultiĝis la uzo de krajonoj en oficejoj, aliaj laborejoj kaj ankaŭ en lernejoj, la pertranĉila pintigo de la skribiloj rapide konsideriĝis tro temporaba, kaj kaŭzis ekonomian malprofiton.

Kadre de la komenciĝanta industriigo plifortiĝis la bezono de aparta ilo por pintigo de krajonoj. La unuan pintigilon de krajonoj en 1828 prezentis la franco Bernard Lassimone; tiu ilo tamen ankoraŭ ne tre similis al la nuntempa apekto de pintigilo. En 1908 la germano Theodor Paul Möbius (1868–1953) en la bavara urbo Erlangen inventis ilon kiu laŭ nuntempa kutimo konuse pintigas krajonon. El tiu inventaĵo en la urbo Erlangen ekestis tuta industria branĉo. Dum la 20a jarcento patentoj estis registritaj en diversaj landoj por akrigiloj kaj ili iom post iom fariĝis havebla kaj malmultekosta ilo.

Pliaj fotoj[redakti | redakti fonton]