Pinto (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ankaŭ peco de Kanabcigaredo

Situo de Pinto en la provinco kaj regiono de Madrido, centre de Hispanio

Pinto estas urbo de la Madrida Regiono en Hispanio, tre proksima al la ŝtata ĉefurbo Madrido, cirkaŭ 20 kilometrojn sude. En 2006 la urbo havis 39,432 loĝantojn.

Pinto limas kun: Norde: Getafe. Okcidente: Parla kaj Fuenlabrada. Sude: Torrejon de Velasco kaj Valdemoro. Oriente: San Martín de la Vega.

La nomo laŭ onidiroj devenas el la latina "punctum" (punkto), ĉar oni supozis, ke tie estis la geografia centro de Iberio.

En tiu urbo loĝas Alberto Contador, fama ciklisto.

Eksteraj ligiloj

Urbdomo de Pinto