Pinto de Hubbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La teorio Pinto de Hubbert, konata ankaŭ laŭ la nomo nafta pinto, estas influhava teorio kun ekonomia kaj geologia eroj, kiu koncernas la longdaŭran makroekonomikan disponeblecon de nafto. Ĝin verkis la geofizikisto M. King Hubbert.

La teorio antaŭvidas, ke la naftoprovizo en iu regiono sekvos tian modelon: longdaŭra kresko de disponebleco, poste ebenaĵo aŭ malrapida malkresko post la pinto, sekve de kruta malkresko je la fino. La teorio ĝis nun tre bone priskribas la usonan naftoprovizon, sed ne kongruas kun la tutmonda dum la lastaj jardekoj.

La aplikebleco de la koncepto estas pridebatata, sed la teorio havas multajn konsekvencojn ekonomikajn kaj eksterland-politikajn.

La Teorio[redakti | redakti fonton]

La Kurbo de Hubbert, ellaborita de M. King Hubbert, antaŭvidas venontecan disponeblecon de nafto.

En la 1956a jaro, Hubbert ekuzis matematikan modelon por antaŭvidi nivelon de naftoprovizo. Laŭ lia modelo, la kvanto de nafto produktita je iu momento dependas de la kvanto de novaj naftoputoj malkovritaj; oni antaŭvidis "pinton de Hubbert" en la naftoprovizo, sekvotan de malkruta malkresko ĝis ĉeso. La formo de tiu modelo nomiĝas la Kurbo de Hubbert, kiu estas sonorilforma kurbo; vidu tiun artikolon por matematikaj detaloj.

Ĝenerale la provizo el unuopaj naftokampoj sekvas tian modelon. Kiam naftorezervujo malkovriĝas, provizo je la komenco estas nemulta pro la manko de infrastrukturo. Poiome, pli da putoj driliĝas kaj plibonaj instalaĵoj kreiĝas por pligrandigi la kvanton da nafto eligita. Je iu momento, provizopinto atingiĝas, kion oni ne superas eĉ per pli evoluinta teknologio aŭ plia drilado. Post tiu pinto, sed antaŭ la elĉerpiĝo, oni atingas alian gravan punkton, kiam oni bezonas pli da energio por eligi kaj prilabori barelon da nafto ol tio, kio troviĝus en tiu barelo. Post tiam, ne plu valoras ĉerpi kaj la naftokampo estas forlasita. Tio veras sen rilato kun la prezo de nafto.

Aplikado de la teorio[redakti | redakti fonton]

Hubbert, en 1956, ĝuste antaŭvidis, ke la naftoprovizo de ĉeftera Usono atingos pinton je la komenco de la 1970-aj jaroj. La pinto ja okazis en 1970, kaj provizo malkreskadas deposte. Laŭ la modelo de Hubbert, usonaj naftorezervoj elĉerpiĝos antaŭ la fino de la 21-a jarcento.

La Hubbert-a modelo malpli facile aplikiĝas al tutmonda naftoprovizo por antaŭvidi ties pinton. Fidindaj informoj pri nafto-provizo kaj -rezervoj ne estas ĝenerale disponeblaj. Estas normale do, pro tiu manko, ke ne estas konsento pri la pinto de la tutmonda naftoprovizo. La plej lastaj aplikaĵoj de la modelo indikas pinton, plej frue en 2004 aŭ plej malfrue en 2015. Lastatempaj studoj prognozas ĝin antaŭ 2008. Scii precize kiam naftoprovizo jam pintis estas malfacile; oni ja ne scias antaŭ ol certigi, ke aktuala kaj venonteca provizo malpli grandas ol antaŭe. Naftoprovizo el la Norda Maro pintis en 2002. Nova teknologio povus ebligi efikan ĉerpon el rezervujoj aktuale taksataj kiel neĉerpeblaj.

Pliakrigas la problemon la kreskanta tutmonda naftopostulado. Troloĝatigo kaj pli alta ekonomika riĉeco tra la mondo havas efikon ja naftopostulado. Antaŭnelonge, oni konsumis dumjare 25 miliardojn da bareloj da nafto, dum nur 8 miliardoj da novaj rezervoj malkovriĝis. Eĉ se dumtempe ekzistas sufiĉe da rezervoj por la kreskanta monda postulado, la kapablo provizi nafton ankaŭ konas limojn.

Efikoj de monda pinto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

www.peakoil.org lastaj novaĵoj en tiu fako en aliaj lingvoj.

Legu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]