Pinto de Raz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinto de Raz
mapo de maro de Iroise kun la pinto de Raz
Lando Francio
Regiono Bretonio, Finistère
Koordinatoj 48° 02′ 25″ N 04° 44′ 28″ U / 48.04028 °N, 4.74111 °U / 48.04028; -4.74111 (mapo)
Maro Maro de Iroise
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Finistère
Situo enkadre de Finistère
Situo enkadre de Finistère
Vikimedia Komunejo: Pointe du Raz

Pinto de Raz (IFA:ʁɑ[1], franclingve Pointe du Raz, bretonlingve Beg ar Raz) estas roka kabo situanta okcidente de la komunumo Plogoff en departemento Finistère. Ĝia formo kvazaŭ pruo antaŭiras en la maro de Iroise kun 72-metra niveldiferenco starigas ĝin kiel unu el la plej emblemaj lokoj de la granitaj marbordoj de Bretonio.

Turisma loko

Pinto de Raz vidata de la satelito Spot

Ĝi estas turisma loko kun internacia fameco. Tiu loko estas ordenita Granda loko de Francio[2].

La kresko de la vizitado necesigis rigorajn agojn por protekti la medion, kadre de operacio granda nacia loko, por restaŭri la vegetalan kovraĵon precipe el eriko. Por tio, butikoj estis alilokitaj, 2 hoteloj estis faligitaj kaj la alvena punkto por la aŭtoj estis malantaŭigita je unu kilometro.

Pinto de Raz
Notre-Dame des Naufragés de Cyprian Godebski
La semaforo

Tiu operacio estis farita en 1996-2000 kadre de programo financita de la Ŝtato kaj de mecenataj entreprenoj por konsistigi grandan lokon de Francio. La Syndicat mixte pour l'Aménagement et la Protection de la Pointe du Raz et du Cap Sizun (Sindikato por la aranĝo kaj la protekto), ariganta la komunumon, la interkomunumon de la komunumoj de Kabo Sizun, la Konservatorion de la marbordoj kaj la departementan konsilion, administras la lokon.

Insulo de Sein, situanta je 8 km okcidente, estas apartigita de pinto de Raz per markolo kun fortaj marfluoj, kiuj estas la origino de la nomo de la loko. Du lumturoj, nun neloĝataj staras sur insuletoj : la lumturoj La Vieille kaj de Tévennec. La statuo de Notre-Dame des naufragés, (Dipatrino de la ŝippereuloj) skulptita de Cyprian Godebski, kaj semaforo estis lokitaj ĉe la fino de la supra ebenaĵo. Multaj legendoj rakontiĝis de ĉiam de la loĝantoj kaj kelkfoje estis ripetataj de la lokaj gvidistojn.

Enfer de Plogoff (infero de Plogoff), galerio fosita de la maro sub la kabo estas fama kiel la loko kien estas kondukataj la dronintoj, kies ĝemoj aŭdiĝas.

La beleco de la loko estas pligrandigita per tiuj de la proksimaj marbordoj, kiuj kurbiĝas norde laŭlonge de granda sabla plaĝo funde de la golfeto de la Forpasintoj kiu estas fermita per masiva promontoro nomata la pinto de Van, post kiu oni ekvidas la vastegan golfeton de Douarnenez kies enirejo estas limigita de la kabo de la Kaprino ankoraŭ pli alta kaj pli masiva. Suden etendiĝas la golfeto de Audierne (Bretonio).

Referencoj

  1. Jean-Marie Pierret, francePhonétique historique du français et notions de phonétique générale, Peeters, Louvain-la-Neuve, 1994, p. 104.
  2. Pdf dokumento prezentanta la 4 ordenitajn lokojn

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Eksteraj ligiloj