Pinto de la Hispanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Pinto de la Hispanoj
Kabo
Pointe des Espagnols - Vue côté mer.jpg
Pinto de la Hispanoj
Lando Francio
Regiono Bretonio, Finistère
Koordinatoj 48°20′30″N 4°31′59″W  /  48.34167°N, 4.53306°U / 48.34167; -4.53306 (Pinto de la Hispanoj)
Maro(j) Markolo de Brest (inter Rodo de Brest kaj Maro de Iroise)
Pinto de la Hispanoj (Francio)
DEC
Red pog.svg
Situo enkadre de Francio
Pinto de la Hispanoj (Finistère)
DEC
Red pog.svg
Situo enkadre de Finistère
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Pointe des Espagnols
v  d  r
Information icon.svg
Brest vidata de la pinto de la Hispanoj
Turo laŭ tipo 1811 ĉe la pinto de la Hispanoj

La pinto de la Hispanoj konsistigas la nordorientan finon de la duoninsulo Roscanvel, elkreskaĵo de la duoninsulo Crozon baranta la rodon de Brest.

Ĝi estas ankaŭ la sudorienta fino de la markolo de Brest (la aliaj finoj estas la pinto Capucins, la pinto Petit Minou kaj la pinto Portzic).

Konsistanta el klifo alta je pli ol 60 m, supre kaj malsupre staras la restaĵoj de militaj fortikaĵoj kaj de armeloĝejoj, la pinto etendiĝas nordoriente per la roko de la Cormorandière. La mallarĝa ŝanelo situanta inter la pinto kaj la roko estas la loko de la plej fortaj fluoj en la rodo.

Tiu strategia pozicio, fronte al Brest estis jam rimarkita de la dukoj de Bretonio, ili konstruigis tie fuorton ekde 1387 (nun detruita). En 1594, hispanoj albordiĝis tie kaj estis forpelitaj nur post akraj bataloj. De tiu periodo venas la nomo de la pinto.

Batalo de 1594, ofte nomata Sieĝo de Crozon[redakti | redakti fonton]

Dum la religiaj militoj, la duko de Mercœur kontraŭis la francan reĝon Henriko la 4-a. La hispana reĝo Filipo la 2-a de Hispanio, kiu subtenis kaj financis la katolikan ligon, sendi trupojn al Bretonio. La liganoj volis konkeri Breston, sed la sieĝo ne sukcesis ĉar la urbo estis proviantita per la maro[1]. Tial estis decidite okupi la sudan parton de la markolo de Brest, sur la duoninsulo de Roscanvel por regi la markolon kaj malebligi eniron al la ŝipoj. Tiel komence de marto 1594, la hispana kapitano Thomas Praxède, komandante 400 soldatojn starigis triangulan fuorton sur la pinto, kiu nun havas la nomon de la hispanoj.

La 15-an de oktobro 1594, la marŝalo Aumont je la kapo de armeo el 3000 francoj kaj 2000 angloj alvenis por elpeli ilin, sed kvankam tiu armeo estis pli multnombra, nur post unu monato, la 18-an de novembro 1594, ili fine konkeris la hispanan fuorton. Restis nur 13 postvivantoj el la hispanoj. La franca-angla armeo perdi pli ol 3000 soldatojn dum la atakmonato, inter ili estis la angla maristo Martin Frobisher, morte vundita, kiu mortis post kelkaj tagoj en Plymouth[1].

La ideo bloki la markolon por ataki Breston estis poste reprenita de la angloj unu jarcenton poste dum la batalo de Camaret en 1694.

Militaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La konataj konstruaĵoj estas :[2]

  • Fuorteto de la dukoj de Bretonio (1387) - Detruita
  • Fuorteto de la Hispanoj (1594) - Detruita
  • Malalta baterio (1695) - konstruita laŭ plano de Vauban, temis pri platformo konstruita per mino piede de klifo
  • Fuorto (1749) -
  • Turo laŭ modelo n°1 (1812) - vidi turo laŭ tipo 1811. La kronaĵo estis detruita de la germanoj.
  • Rompa subroka baterio (1888) - la embrazuroj estis ĉapitaj per bunkroj en 1942
  • Ekstera baterio (1890 - 1891)
  • Magazenoj, holdofakoj kaj interna baterio (1890)
  • Baterio de KAD (KontraŭAviadila defendo) (1942)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Prosper Levot. (1864). Historio de la urbo kaj haveno de Brest franca, 387. 
  2. Dion Michel. (1996). Baterioj, rezistejoj, turoj, fuortoj, kazematoj... de Camaret kaj Roscanvel franca. Brest: Association du Mémorial Montbarey, 67. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]